JUNIO 2011, N° 6 (106)

ASEMBLEO DE EEU OKAZOS EN KOPENHAGO LA 26-an KAJ la 28-an de JULIO

KopenhagoLa ĉi-jara regula kunveno de la Asembleo de Eŭropa Esperanto-Asocio okazos en du sesioj. Unue kunvenos la Asembleo en fermita kunveno por pli efike solvi administrajn devigajn tagordajn punktojn. Tiu kunsido okazos mardon, la 26-an de julio. La dua kunveno estos malfermita kaj ni invitas ĉiujn kiuj havas intereson kaj ideojn partopreni en la diskutoj pri kelkaj temoj inter kiuj elstaras la diskuto pri eventuala eŭropa popoliniciato kiun organizus EEU por proponi leĝon kiu utilus al Esperanto kaj tamen estus realisma, do havus ŝancon esti akceptita.

La diskuto devas trovi aŭ helpi trovi tian temon kiu havus ŝancon interesigi unu milionon da eŭropanoj por subskribi la iniciaton kaj samtempe estas harmonia kun la kompetentoj de eŭropaj organoj. Jam okazadas diskuto en pluraj listoj pri tio sed oni ankoraŭ ne plene interkonsentis kiel difini la proponon.

Ĝis nun ekzistas pli-malpli tri diversaj proponoj: tiu de Sean O Rian (proponi tekston de Eŭropa himno en Esperanto por povi ĝin kanti en plurnaciaj kunvenoj), tiu de Veronika Poor (proponi oficialan statuson krom por la naciŝtataj lingvoj ankaŭ por ĉiuj minoritataj lingvoj) kaj tiu de mi (proponi statuson de laborlingvo en eŭropuniaj organoj por Esperanto apud la nunaj laborlingvoj: la angla, la franca kaj la germana).

Zlatko Tišljar







NIAJ LANDAJ MOVADOJ:
ESPERANTO-MOVADO EN HISPANIO


Esperanto havas longan historion en Hispanio, sed ofte kompleksa kaj ne ĉiam stabila. Ĝi alvenis tre baldaŭ post la publikigo de la Unua Libro, malgraŭ la relativa izoliteco de la lando en tiu periodo, kaj rapide naskiĝis kluboj kaj agadrondoj. La unua klubo, laŭdire sepa en la mondo, fondiĝis en Malago (Málaga). Ĉefan disvastigon akiris la lingvo en ĉiuj regionoj de la mediteranea marbordo, kiuj kune kun Madrido ankoraŭ restas relative la plej fortaj eĉ nun. En Valencio kaj Murcio kreiĝis la unuaj regionaj asocioj, kaj ankaŭ, en 1903, la unua tuthispania asocio.

Mallonge post tio kreiĝis propra asocio por Katalunio, kie de la komenco aktivadis tre viglaj homoj. La kunlaboro inter la kataluniaj aktivuloj kaj tiuj en la cetero de Hispanio trapasis fazojn tre variajn, tre ofte en apartaj asocioj, kvankam ne mankis okazoj de komuna organizado en la propaganda flanko. Bona ekzemplo estas la kvina Universala Kongreso, okazinta en Barcelono en 1909, en tre malfacilaj sociaj kondiĉoj.

La jardekoj de 1920 kaj ĉefe de 1930 estis la oraj jaroj de la esperanta movado en Hispanio. Ĝi altiris homojn el ĉiuj sociaj tavoloj kaj ideologioj, kvankam la organiza flanko ne ĉiam estis glata, se diri iom milde. Okazis konfrontiĝoj inter diversaj asocioj, dum grava parto de la movado, ĉefe tiu ĉirkaŭ la anarkiistaj medioj, preferis organiziĝi aparte. La kultura parto ne speciale elstaris internacie, sed estis sufiĉe vigla, kaj foje ekzemplodona, kiel evidentigas la Kataluna Antologio eldonita en 1925, spegulo por similaj iniciatoj en aliaj landoj kaj lingvoj.

Sed en 1936 komenciĝis intercivitana milito, kiu daŭris ĝis 1939, kaj rompis la ĝeneralan fluon. Dum la milito Esperanto estis uzata de diversaj medioj kun propagandaj celoj, ĉefe en la flanko kiu apogis la legitiman registaron, kaj kun kiu probable simpatiis plimulto de esperantistoj. Krom la partopreno de diversaj eksterlandaj esperantistoj en la respublikanaj trupoj, menciindas la publikigo de propagandiloj, inter kiuj la revuo "Popola Fronto" fariĝis ekzemplo de batalanta prozo.

Post la fino de la milito, la aktivadoj por Esperanto preskaŭ komplete ĉesis. La lingvo mem ne estis malpermesita, sed diversaj ĉikanoj kaj la ĝenerala socia kaj politika etoso kreis akutajn malfacilaĵojn, kiujn nur per granda peno kaj elstarinda sindediĉo, la restanta esperantistaro sukcesis venki. En 1947 kreiĝis Hispana Esperanto-Federacio, ununura asocio permesita je tutlanda nivelo, kiu baldaŭ relanĉis sian agadon, siajn kongresojn, kursojn kaj propagandon. La movado progresis malgraŭ la izoliteco de la lando, kaj akiris sufiĉe da prestiĝo, kun apogo eĉ de homoj kun gravaj konektoj kun la tiama reĝimo.

En 1968 la Universala Kongreso estis celebrita en Madrido, kaj la Internacia Junulara kongreso en Taragono. La apogo de la reĝimo kaŭzis polemikojn, kiuj tiutempe ne alvenis al la surfaco. En 1969 estis kreita la Fondumo Esperanto, kiel financa apogo al la movado, kaj ĝi ankaŭ disvolvis kulturan agadon, inter kiu la plej grava frukto estis la eldono de la traduko al Esperanto de la verko de Miguel de Cervantes "Don Quijote de La Mancha".

Post la morto de la diktatoro Franco, alvenis ŝanĝo de la aliro al Esperanto. La socia kaj politika malfermo ebligis la floradon de aliaj ideologioj kaj de pli vigla kaj bunta kultura aktivado, foje kun alternativeca karaktero. Kreiĝis regionaj asocioj kaj lokaj kluboj, inter kiuj la plej vigla fariĝis Kataluna Esperanto-Asocio, rekreita en 1980 kiel posteulo de la antaŭmilita KEF.

La laborista movado renaskiĝis, kaj en 1986 estis celebrita Kongreso de SAT en Sant Cugat del Vallès (proksime al Barcelono). Sekve de tio fondiĝis Kultura Asocio Esperantista (KAE), kun ĉefa agado en Katalunio, kaj iom poste Hispana Asocio de Laboristoj Esperantistaj, kiu fariĝis la asocio ligita al SAT en Hispanio. Diversaj konfliktoj en tiu ĉi asocio kondukis, post nova kongreso de SAT en Alikanto (2002), al la kreado de nova asocio SAT-en-Hispanio, ankoraŭ nun aktiva.

En 1993 la Universala Kongreso okazis en 1993 en Valencio. Dum ĝi ĉefrolis grupo de verkistoj kiuj fariĝis konataj per la nomo "Ibera Skolo", plu troviĝantaj inter la plej atentindaj literaturistoj en la nuna esperanta kulturo. La ibera grupo respondecas ankaŭ pri granda parto de la publikigado de literaturaj verkoj, inter ili la kolekto "Hispana Literaturo", kaj ankaŭ de vortaroj (inter kiuj elstaras la eldonado en 2003 de la impona Granda Vortaro Hispana-Esperanto de Fernando de Diego), gramatikoj, lerniloj kaj disvastigaj verkoj.

ORGANIZA PANORAMO

Hispana Esperanto-Federacio estas la landa asocio ligita al UEA kaj ankaŭ membro de Eŭropa Esperanto-Unio. Ĝia organizado estas miksa, simila al tiu de UEA, kun membroj kolektivaj (lokaj, regionaj kaj fakaj), kaj kun individuaj membroj. En la lastaj jaroj la individua agado estas pli forta. Ekzistas iniciatoj por pli federaciigi la asocion, laŭ la modelo de la ĝenerala lando, en kiu regionoj kaj naciecoj (la t.n. aŭtonomaj komunumoj) akiris pli ĉefan rolon kaj povon, sed ĝis nun la nombro de regionaj asocioj ligitaj al HEF restas limigita.

La strukturo de HEF estas relative stabila, kvankam dum la lastaj jaroj ĝi foje suferis je pli mallonga daŭrado de la estraroj, kaj foja prokrasto en la apero de la bulteno. La nombro de anoj malkreskas malrapide, sed ne estas antaŭvideblaj subitaj malkreskoj, ĉar la aĝo de la aktivuloj ne estas alta. Nur inter la kataluniaj anoj de HEF, tre aktivaj ekzemple en la organizado de la ĉiujara Internacia Semajno de Kulturo kaj Turismo, unu el la plej sukcesaj laŭ nombro de aliĝintoj, la aĝo povas esti zorgiga cirkonstanco. HEF aŭspicias ĉiujare Hispanan Kongreson (en 2011 fine de junio en San Lorenzo de El Escorial), kaj nutras modernan retejon http://www.esperanto.es.

Krom la asocioj rekte aliĝintaj al HEF, estas elstarindaj la agadoj de Kataluna Esperanto-Asocio kaj de Andaluza Esperantista Unuiĝo. KEA agadas en la t.n. Kataluna Landaro, tio estas, krom Katalunio ankaŭ en Valencio, Balearoj kaj la sudorienta Francio. Ĝi organizas ĉiujarajn kongresojn, kun ampleksa partopreno de junuloj, kaj lastatempe montris tre gravan aktivadon en la informa flanko, kun rilatoj al aliaj eksteresperantaj asocioj, publikigo de libroj kaj aliaj materialoj en la kataluna, kaj ĝenerale forta implikiĝo en la socia vivo, akorde kun principaro kiun la asocio aprobis en 2008 en kiu oni konsideris Esperanton en pli ideologia maniero.

Siavice, AEU havas anojn en ĉiuj andaluziaj provincoj kaj organizas periodajn renkontiĝojn. Ĝi lastatempe suferis malstabiliĝon pro polemikoj pri aneco en la Civito, sed la problemoj ŝajnas plejparte solvitaj. La agado en Eŭskio organiziĝas ĉefe ĉirkaŭ la grupo de Bilbao, kie en 2004 sukcese disvolviĝis la 6-a Eŭropa Kongreso de Esperanto. En Galegio la asocia aspekto aperas ankoraŭ malstabila, kvankam ĝi donis signojn de reorganizado la pasintan jaron pro la okazigo de la Hispana Kongreso en Kompostelo (Santiago de Compostela)

En la tuta lando ne mankas junaj aktivuloj, sed la junulaj branĉoj de HEF, Hispana Esperantista Junulara Societo (HEJS), kaj de KEA, Kataluna Esperanto-Junularo (KEJ), montras organizan malfortecon. Kiel en aliaj landoj, oni rimarkas gravan aktivadon de junuloj en la reto, sed la proporcio

PROFESIA TE de aliĝintoj al lokaj kluboj aŭ al aliaj asocioj estas malalta, kaj verŝajne la establita movado ne kapablas ilin aldoni al siaj vicoj. HEJS kaj KEJ, kune kun la junula asocio en Portugalio organizas ĉiujare la t.n. Iberian Renkontiĝon, en malsamaj lokoj de la duoninsulo, kun amuza sed ankaŭ kultura karaktero.

La defioj de la movado estas similaj al tiu de aliaj eŭropaj landaj asocioj: revivigi la prestiĝon de la lingvo, eliri el la relativa socia marĝeneco, profiti la novajn teknologiajn ŝancojn, kaj altiri novajn aktivulojn. La nunaj perspektivoj ne estas malbonaj, sed la progreso takseblas kiel tro malrapida.

Toño del Barrio



POST TRI JAROJ DENOVE EŬROPA UNIO FINANCAS PROJEKTON DE EEU



Februare 2011 EEU forsendis du petojn por financado de projektoj kadre de la programo « Citizenship » (civitaneco) de Eŭropa Komisiono. Temis pri alvoko por projektoj de civitanorganizoj kiuj traktas Eŭropan civitanecon. Eŭropa Komisiono meze de junio publikigis la liston de 35 akceptitaj projektoj, inter kiuj troviĝas ankaŭ la projekto de EEU « Kiel aspektus Eŭropo se EU ne ekzistus ». Ĝi estas unu el entute 35 aprobitaj projektoj, elektitaj el 664 projektpetoj kiom la komisiono ricevis ĉi jare.


Temas pri 18-monata projekto, kies ĉefa okazaĵo estos 3-taga konferenco en Triesto por ĵurnalistoj, studentoj de ĵurnalismo kaj civitanorganizoj dum kiu oni pritraktos la ĉeftemon el pluraj vidpunktoj. La plano estas evoluigi transnacian pensmanieron speciale ĉe ĵurnalistoj kaj lokaj civitanorganizoj kiuj influas opiniojn de civitanoj kaj ofte ne kapablas eliri el tre nacia pensmaniero. EEU planas inviti plurajn gravajn politikistojn, ekonomiistojn kaj historiistojn prelegi dum la konferenco, kies unu el la laborlingvoj kompreneble estos ankaŭ Esperanto. La ĉefa partnero de EEU kaj loka organizanto estos Triesta Esperanto Asocio. Ĉar temas pri relative multekosta projekto necesos multa laboro por sukcese orgnizi ĝin per, kompare al la kostoj, relative malgranda subvencio de EU.


La ideojn por ambaŭ preparitaj projektoj ni evoluigis jam novembre 2010 kaj komence de decembro ni jam ekpreparis detalojn kaj ekkontaktis ĉefajn partnerojn. Tiel eblis serioze ellabori detalan projektplanon kun pluraj malgrandaj eventoj kaj bona preparstrategio kiu ebligos engaĝigon de pluraj lokaj fakuloj, precipe el Italio, Slovenio, Kroatio kaj Aŭstrio jam dum la preparfazo.


Maja Tišljar


KONFERENCO PRI MULTLINGVECO EN KOPER

EUNoM estas reto de eŭropaj universitatoj kie oni diskutas multlingvecon en konferencoj, komputilaj diskutforumoj kaj publikaĵoj.

La projekto komenciĝis en 2009 kaj daŭros ĝis 2012. Ĝi ricevas subvenciojn de la EU programo por Dumviva Lernado (LLP).

La plej multe da universitatoj envolvitaj jam renkontiĝis antaŭ la projekto kaj bone konas unu la alian. Interese estas ke la partneroj de la reto ĉefe venas de dulingvaj regionoj/urboj en EU, kiel ekzemple Cluj (Romanio), Tallinn (Estonio), Udine (Italio), Barcelona (Hispanio) kaj Bruselo (Belgio).

De la 19a ĝis la 21a de junio 2011 EUNoM organizis konferencon pri “multlingvaj kaj multetnaj socioj kaj institucioj” en la universitato de la ĉarma dulingva marborda slovena urbeto Koper je la itala-slovena landlimo.

Sesdeko da sciencistoj spertaj pri lingvistiko, lingvopolitiko kaj minoritataj lingvoj partoprenis la konferencon kaj kontribuis per pritemaj prelegoj.

Kristin Tytgat el la Brusela Erasmus Instituto de la Bruselo Libera Universitato prezentis prelegon pri la nuna rolo de la angla kiel instru- kaj esplorlingvo en flandraj universitatoj.

Interesa programero estis diskuto de lokaj studentoj kiuj havas dulingvan familion kaj vivon en Koper.

Zlatko Tišljar partoprenis la sesion pri lingvo kaj identeco la 21an de junio. Por li estis okazo starigi kontaktojn en Koper prepare al konferenco en Trieste en majo 2012.

Zlatko kontribuis al la diskuto en Esperanto, Kristin Tytgat interpretis al la angla.

La fina EUNoM konferenco okazos en la Eŭropa Parlamento en Bruselo en oktobro 2012.

Kristin Tytgat


UNUA ETAPO DE ŜTATE AGNOSKITA SCIENC-EDUKA AIS-AGADO EN BULGARIO

Surbaze  de la ordono 1/2011j de Agentejo por profesia edukado ĉe la Ministra  Konsilantaro en Respubliko Bulgario, Sekcio de Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS) de Bulgario ricevis licencon kiel memstara “Internacia Esperanta Centro por profesia edukado” kies  oficiala  studadlingvo estas ESPERANTO !

La angla, rusa, germana, franca  estos libervolaj 2-aj  studadlingvoj post Esperanto, kiu estas deviga por ĉiuj ! La Centro havas rajton post la fino de la studado doni al la studentoj krom la AIS-diplomojn ankaŭ ŝtate agnoskitajn dokumentojn en  Bulgario kaj EU pri kelkaj  profesiaj  fakoj kiel ekzemple pri turismiko, administado, librotenado, komputilado k.a.

Boĵidar Leonov


INTERNACIA KANTKONKURSO EN NEDERLANDO

La historio de la eŭropa kantkonkurso EUROSONG montras ke libereco de lingvo pro komercaj celoj facile evoluis al preskaŭ nur anglalingva kantfestivalo. Kiam tiu festivalo ekis en 1956 ĝi devigis ĉiun grupon kanti en sia propra lingvo, kaj tio kuntrenis ankaŭ diskutojn prilingvajn. Nederlando vidis antaŭ 1975 kiel Britio kaj Irlando gajnis la eurosongkonkurson unu post la alia. En 1975, la jaro en kiu la angla lingvo estis (escepte) permesata, Nederlando decidis ekkanti en la angla kaj gajnis. La nederlanda Esperanto junularo faris protestagadon distribuante pamfletojn kontraŭ la uzo de la angla fare de Nederlando dum la kantkonkurso. En 1999 oni definitive nuligis la devigan uzon de la propra landlingvo. Nederlando denove kantis angle, sed tamen ne gajnis. Kvankam do ne núr la angla lingvo ŝajne gajnigas, oni tamen povas konjekti ke la uzo de la angla helpas komerce kaj tio eble klarigas kial depost 1999 nur UNU gajninto de la kantkonkurso ankoraŭ kantis en sia propra lingvo.

En 2011 denove okazos la malplimulta Lingvo Kantkonkurso “Liet International 2011”, la nura kantkonkurso kiu volas doni formumon al nuntempaj kantistoj kaj grupoj kiuj kantas en malplimulta lingvo.  
Temas pri Alternativa Eŭrosong Festivalo, nur oni tie ne rajtas kanti en la angla lingvo.

http://www.liet.nl/internationaal/media/videos/

http://www.liet.nl/internationaal/media/galerie/

http://www.liet.nl/en/internationaal/programma/line-up/ (pri gajnintoj en pasintaj konkursoj)

KIAM ?  19-an de novembro 2011 en Udine (norda Italio).

Eble iuj kantistoj volas prezenti kaj proponi kantadon en Esperanto al Liet International ?

En 2014 la konkurso iros al Umeå (Svedio) tiam Eŭropa kultura ĉefurbo kaj en tio volas kunlabori kun la alia Eŭropa kultura ĉefurbo Riga. 

Pli da informoj (en la angla) :

http://www.liet.nl/en/internationaal/call-for-songs-voor-liet-international-2011/

Kontakto :

Adreso kien sendi KD kun la kanto kiun vi volas submeti :
Fondaĵo Liet Internacia situas en Frieslando, norda provinco en Nederlando.
Liet International 2011
c
.o. Onno Falkena
Huzum Doarp 65
NL 8934 BS LJOUWERT (Nederlando)

Herman Deceŭninck


ESPERANTO EN KIPRO


Mi estas italo kaj nun loĝas en Kipro Mi nun klopodas iom informi pri Esperanto en tiu lando, kie ne ekzistas enlandaj esperantistoj. Mi verkis ĝis nun greklingvan artikolon por kipra gazeto.
Mi havas projektojn: prelegon kaj kurson pri Esperanto ĉe la loka romkatolika preĝejo, prelegojn kaj senpagajn lecionojn pri Esperanto ĉe privataj universitatoj de la insulo, kurson pere de gazeto (eĉ se oni por la momento ne akceptis mian proponon), sed ĉio estas ankoraŭ
teoria, ĉar mi estas la sola esperantisto de Kipro kaj ne havas la eblon malfermi veran asocion aŭ grupon.
Mi laboras kiel instruisto pri la itala lingvo en loka liceo. Mia fileto povas esti difinita "denaskulo", ĉar mi parolas kun li en la itala kaj en Esperanto. Mi kredas je miaj projektoj kaj post la somero mi volas realigi kelkajn el ili.
La problemo estas, ke la lando estas malgranda kaj la pensmaniero de la "insulanoj" ne tre emas al planlingvoj. Ili havas siajn problemojn (nelaste tiun kun la turkoj pri la posedo de la norda parto de Kipro) kaj ĝenerale ne tro interesas ilin kulturo. Ĉiuj parolas ankaŭ la anglan kaj tio estas speco de "simbola statuso". En multaj restoracioj la kelneroj tute ne komprenas la grekan, sed la homoj trovas natura paroli kun ili en la angla, la vera "komuna lingvo" por la komunumoj kiuj vivas en Kipro. Kiprano kun ruso, maronito kun ĉino, ĉiuj estas feliĉaj interparoli anglalingve. Tio igas la vivon malfacila al Esperanto.


Roberto Pigro


KURSOJ EN BOURESSE GVIDATAJ DE PROFESIULOJ


Ĉi-somere en la kulturcentro Kvinpetalo (en la vilaĝo Bouresse, en okcidenta Francio) ĉiujn kursojn/staĝojn gvidos altnivelaj profesiuloj. Profitu tiun bonŝancon!

 

Julio 5a-9a : Esperanto kaj Turismo - Catherine Kremer (profesia ĉiĉeronino)
La celo : igi ĉiujn volontulojn kapablaj gvidi ekskurson klare kaj agrable.

 

Julio 18a- 23a :

Praktikado de la lingvo (2a grada nivelo) - Josée Lafosse (instruistino)

Praktikado de la lingvo (komencantoj) - Christophe Chazarein (sukcese sekvis la pedagogiajn kursojn en la Universitato de Poznań)

 

Aŭgusto 9a-13a : Tradukado altnivela - Brian Moon (vicprezidanto de la Akademio; profesia tradukisto ĉe la Eŭropa Komisiono)

ne okupigxos pri teorio sed pri praktiko : traduki tekstojn de diversaj specoj kaj analizi la aperantajn problemojn kaj eblojn.

 

Aŭgusto 16a-20a : Biblioteka ordigado - Philippe Cousson (bibliotekisto)

Biblioteko : propra, kluba, institucia : malkovro, klasifiko, prizorgo, uzo, katalogo.

 

Aŭgusto 16a-24a : Muzika Staĝo - Markov-familianoj (gvidos la kurson Lino Markov, profesia instruisto pri muziko)

Esperanto estos praktikata pere de muziko. La kerna laborpeco estos plurvoĉa kanto laŭ originala poemo en Esperanto muzikigita de profesia komponisto speciale por tiu ĉi okazaĵo.

 

Pli da detaloj ĉe:

KVINPETALO Esperanto-Centro, www.kvinpetalo.org


Claude Nourmont


TRIJARA STUDO EN POZNANA UNIVERSITATO


La Universitato Adam Mickiewicz (UAM) en Poznano, la dua plej granda universitato en Pollando ofertas 3-jaran eksteran postdiploman studadon pri interlingvistiko. La internacia kursaro okazas en la Lingvistika Instituto, sub la gvido de Ilona Koutny kaj kun la kontribuo de elstaraj esperantologoj kiel Vera Barandovska-Frank, Detlev Blanke, Vilmos Benczik, Tomasz Chmielik, Ziko van Dijk, Michel Duc Goninaz, István Ertl, Michael Farris, Zbigniew Galor, Aleksander Korĵenkov, Katalin Kováts, Lidia Ligęza, Aleksander Melnikov, Humphrey Tonkin, Kristin Tytgat, John Wells.

La Interlingvistikaj Studoj donas superrigardon pri ĝenerala kaj aplikata lingvistiko, fokusiĝas al internacia kaj interkultura komunikado, traktas planlingvojn kaj detale okupiĝas pri gramatiko, literaturo, kulturo kaj historio de esperanto. En la tria jaro eblas specialiĝi pri komunikado,
lingvistiko, literaturo, tradukado, planlingvistiko aŭ pri lingvopedagogio. Pro la metodika formado la Studoj ricevas specialan rolon en la instruista trejnado. Ekde la studjaro 2007/08 realiĝas kunlaboro kun ILEI. 

Unusemajnaj intensaj sesioj (surlokaj kursoj de po 4 studobjektoj kaj ekzamenoj) okazas unufoje dum la semestro (fine de septembro kaj komence de februaro), intertempe la gestudentoj laboras pri siaj taskoj hejme kaj konsultiĝas rete kun la prelegantoj. Post pretigo de diplomlaboraĵo kaj fina ekzameno ili ricevos atestilon pri postdiplomaj Interlingvistikaj Studoj.

Partoprenontoj povas aliĝi el la tuta mondo por la studjaro 2011/2012 ĝis la 15-a de aŭgusto 2011. La unua sesio okazos inter la 17-21.09.2011.
Postuloj: diplomo pri superagradaj studoj kaj bona scio de Esperanto. Partoprenontoj devas plenumi orientigan teston komence de la unua sesio. Se la studontoj bezonas lingvan perfektigon, eblas aranĝi (unusemajnan) superanivelan intensan lingvokurson antaŭ la septembra sesio.
Kotizo por unu semestro: 1850 PLN (ĉ. 460 EUR), reduktita 700 PLN (ĉ. 175 EUR) por B-landoj.
Kelkaj stipendioj estas antaŭvidataj dank’al ESF (Esperanto Studies Foundation) kaj UEA – ILEI.
Pluaj informoj kaj aliĝilo:
interlin@amu.edu.plikoutny@amu.edu.pl
http://www.staff.amu.edu.pl/~interl/index.html

Renato Corsetti


TUTMONDAJ ESPERANTAJ PIRATOJ


Pirata Partio estas politika partio, kreita en Svedio, kiu kreskas tutmonde. Celo de piratpartioj estas havi malfermitan informsocion, en kiu ne ekzistas limoj por krei, remiksi kaj distribui informojn kiuj estas taŭgaj por la kreskado de scienco, kulturo kaj teknologio. Por la plej bona informaĵ-transdono ni bezonas adekvatan lingvon: Esperanton.

Tamen ĉi tiu retejo estas unue por internacie interŝanĝi informojn inter ĉiuj landoj kun piratpartioj. Nun la plej bona loko por ĉi tiu afero estas la retejo de PP International (piratpartio internacia ĉe http://www.pp-international.net ), sed tiu paĝo estas anglalingva.

Ĉi suba paĝaro enhavas partajn tradukojn de la oficiala paĝaro, kaj ankaŭ por krei informojn specife por Esperantaj piratoj.

Oni povas legi la tutan tekston ĉe: http://piratpartio.org


FINNA MINISTRINO KONAS E-AGADON DE ESPERANTAJ VERDULOJ

Por regi en Finnlando kunlaboras "Chiel-arka Koalicio", inkluzive de la Verduloj.
La estro de la partio  Ville Niinistö estos ministro por la natura medio, kaj Heidi Hautala lasos sian postenon en la EP por iĝi ministrino por evoluo kaj ŝtataj entreprenoj.
Heidi Hautala delonge scias ke ni esperantistoj de AVE kunlaboras kun la Verduloj.


Manfred Westermayer


ĜEMELURBA RENKONTIĜO EN DARMSTADT


De la 2-a ĝis la 5-a de junio 2011 kvar reprezentantoj de Breŝa Esperanto-Grupo partoprenis en la tradicia renkontiĝo de la ĉielira Semajnfino inter ĝemelurbaj esperanto-grupoj, organizita ĉi-jare de la Esperanto-grupo en la urbo de sciencoj Darmstadt. Ĉi-jare tiu renkontiĝo koincidis kun la Eŭropa Semajnfino, aranĝita ĉiujare de la Darmurba Komunumo kun invito al la ĝemelaj urboj.

Kunvenis inter 40 kaj 50 geesperantistoj el la grupoj de Darmstadt kaj Frankfurto (DE), Breŝo (IT), Troyes (FR), Alkmaar (NL) kaj Tata (HU). La kultura programo de la esperantista renkontiĝo interplektiĝis kun tiu de la publikinstanca, kaj antaŭvidis: klasikmuzikan koncerton de internacia kvinopo el svisa konservatorio, viziton al grandega farbprodukta industrio, viziton al asparaga farmbieno (kun memprovo de rikoltado), voĉmuzikan koncerton de la Alkmara koruso "Malvo".

La esperantistoj partoprenis en la tradicia arbarpromenado "Grenzgang", kie eblis renkonti standojn de la ĝemelurboj de Darmstadt: Alkmaar, Breŝo, Chesterfield, Pock, Saanen, Trondheim, kun lokaj tradiciaj gustumaĵoj kaj muziko. Ĉe siaurba stando la breŝaj esperantistoj renkontis la skabenon kaj funkciulojn de la Komunumo, kaj ilin regalis per esperanta inform- kaj lernmaterialo.

La urbon ili vizitis gvide de la organizanto Detlef Haußner, kiu majstre kaj detalece priskribis la arkitekturon, la topografion kaj la historion (eĉ geologion) de la vizititaj urbopartoj.

Dum la internacia vespero, kies ero estis la menciita korusa koncerto de "Malvo", altiris atenton la lumbildprezento de Breŝo. Dum la internacia vespero ĉefrolis diversnaciaj fromaĝoj, kies frando interkonatigis proprajn kaj alies gustojn.

La tre zorgema organizado de la paro Detlef kun Susanne Warmuth, helpita de Maria Merla kaj de la aliaj darmurbanoj, igis la aranĝon vere ĝuebla eĉ se unuavide la programo ŝajnis plenŝtopita de interesaj eroj.

Nun Breŝo eniris la rondon de tiuj ĝemelurboj kunrenkontiĝantaj (antaŭe la aranĝo okazis inter la grupoj de Darmstadt, Troyes, Alkmaar kaj Tata). Estas dezirinde, ke ankaŭ en la venontaj jaroj breŝanoj partoprenu tiun Ĉieliran Semajnfinon... Ĝi vere indas!

Luigi Fraccaroli


KUNSIDO DE LA GRUPO POR AKTIVA EŬROPA CIVITANECO


La 20-an kaj 21-an de junio 2011 mi partoprenis kiel reprezentanto de EEU la duan ĉi jaran kunsidon de la Grupo por aktiva Eŭropa civitaneco. Dum la multe malpli longa plenkunsido de la grupo ol kutime reprezentantoj de la programo « Civitaneco » de Eŭropa Komisiono informis pri la stato de la programo en 2011 kaj la planoj por 2012. Krome grupmembroj kiuj ankaŭ membras en la Alianco por volontulado prezentis ĝisnunajn agadojn de la alianco kunlabore kun la Komisiono dum tiu ĉi jaro, la oficiale proklamita Eŭropa jaro de volontulado. La ideo pri jaro de volontulado venis antaŭ du jaroj de la grupo mem kaj estis poste proponita de la Komisiona unuo pri Eŭropa civitaneco al la Eŭropa Komisiono. Ĝi definitive akceptiĝis meze de 2010 kiam ankaŭ Eŭropa Parlamento akceptis ĝin. La Alianco por volontulado (www.eyv2011.eu) estis fondita kadre de la grupo por ebligi al multaj volontulaj organizoj komune agi dum tiu ĉi jaro por popularigi, evoluigi kaj analizi volontuladon en Eŭropo. Tiel la tuta jaro estas grandparte organizata ne nur de la Eŭropa Komisiono sed forte influas ĝin multaj volontulaj organizoj mem.

La duan tagon estis organizita granda interaga evento por komune analizi proponojn por nova generacio de la programo dum la sekvonta buĝeta periodo de EU 2014-2020. La proponojn preparis la Eŭropa Komisiono baze de ideoj ellaboritaj antaŭ unu jaro dum simila evento en Bruselo komune de la membroj de la grupo (neregistaraj organizoj), reprezentatoj de la financataj urboĝemeliĝoj kaj reprezantantoj de la Eŭropa Komisiono. La raporto pri la pasintjara evento estas legebla angle ĉe http://ec.europa.eu/citizenship/news/doc/harvest.pdf.


Maja Tišljar


PROFESIA TEATRO-STAĜO KUN ESPERANTO KIEL LABORLINGVO



Antaŭ kelkaj jaroj la asocio "Morgaŭ la Printempo" kreis rusan teatro-lernejon por francparolantoj en la urbo Minsk, ĉefurbo de Belorusio.
Oni deziras uzi tiun sperton por krei eŭropan esperantan teatro-lernejon.

Por konatiĝi kun nia agado, rigardu/ĝuu mallongan filmeton ĉe: http://www.youtube.com/watch?v=meR9vVDDHmg


Nun ni invitas vin partopreni esperant-lingvan teatro-staĝon, okazonta inter 04-13 de julio en 2011 en Minsko, Belorusio.

Dek-taga intensa staĝo laŭ tradicia rusa metodo de Stanislawski kun multaj instruistoj kaj diversaj kursoj: improvizata teatro, scena esprimado, ritma dancado, parolprononcado, kantado…

Esperanto estos nia ilo por teatro-instruado.

... La staĝo interesos ĉiujn amantojn de amatora aŭ profesia teatro. Ĝi estos gvidata de spertaj instruistoj de la Akademio de Artoj de Minsko. Ĉiuj kursoj estos en la rusa lingvo kun samtempa interpretado al Esperanto, tiel ke vi povu plene malkovri la teatro-lernadon tian, kian oni instruas ĝin en rusparolantaj landoj.

En la fino de la staĝo okazos spektaklo por la publiko. Poste ni proponas al vi veturi kune al Kievo por ludi Esperantan spektaklon dum la Internacia Junulara Kongreso (IJK). La spektaklo utiligos la ekzercojn kaj verkojn ellaboritajn dum la staĝo.

Rigardu Esperantan version de nia retpaĝo: http://www.dlptheatre.net

Asocio MORGAŬ LA PRINTEMPO

telefono: +33 142 813 396
retpoŝto: morgau.la.printempo@gmail.com



SLOVAKA DIPLOMATO JOZEF REINVART – RAPORTO PRI AKTIVECOJ



Mi parte/modeste aktivis en la Platformo pri Multlingvismo dum mi laboris en Bruselo. Mi tradukis en Esperanton prelegon de Seán kiun mi prezentis lianome en marto en Poznań (ĉar li ne povis partopreni) dum la plenkunsido de la lingva konferenco de Viŝegradaj landoj (V4), kiun organizis Ilona Koutny. 
Mi partoprenis la konferencon en Poznań oficiale nome de Slovaka Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj kaj havis tie ankaŭ la duan prelegon pri »Bezono de esenca ŝanĝo de la ĝisnuna lingva kaj kultura politiko en EU: alvoko por landoj de la Viŝegrada grupo (V4)«. Tio ebligis al mi oficiale vaste informi pri la konferenco nian tutan ministerion (inkluzive ministron kaj ŝtatan sekretarion) kaj selektitajn registarajn instituciojn (Vic-ĉefministron pri homaj rajtoj kaj minoritatoj, ministrejoj pri edukado, kulturo kaj aliaj). Tiu ĉi informado helpis al mi, ke tiuj ministerioj kaj aliaj registaraj institucioj scias pri tio, ke mi okupiĝas pri lingvo-politikaj kaj kulturaj temoj kaj problemoj de la eŭropa integriĝo.
 

Surbaze de miaj kelkaj lastatempaj oficialaj prelegoj mi sukcesis esti panelisto ankaŭ dum la konferenco de la Nacia Konvencio pri EU en Nitra 17/5/2011 pri la temo »Demografiaj perspektivoj en EU kaj Eŭropo en la 21-a jarcento: naciaj kaj etnaj   minoritatoj en EU landoj«. Mi estis panelisto en parto, kiu okupiĝis pri preventado de naciaj kaj etnaj konfliktoj. Tie mi prelegis pri la temo »Bezono de evoluo de kultura dimensio de la eŭropa integriĝo: vojo al preventado de konfliktoj kaj plibonigo de kunvivado de civitanoj de diversaj nacioj kaj etnoj«. Mi ankaŭ prezentis mian adaptitan prelegon de Poznań kun la akcento al evoluo de la kultura dimensio kaj bezono de ŝanĝoj en lingva kaj kulturaj politikoj, kiel iloj al preventado de konfliktoj. La organizantoj prenis de mia prelego 3 rekomendojn por mez- kaj long-tempa perspektivo al slovaka registaro, ke la registraro, ministerioj pri eksterlandaj aferoj, pri kulturo kaj edukado:

1) iniciatu diskuton pere de la V4 regiona grupo je EU nivelo pri evoluo de kultura dimensio por formi kaj plifortigi eŭropan konscion kaj identecon de civitanoj;

2) konsideri ĉu eŭropa identeco povus esti konstruata je unu plej disvastigita nacia lingvo aŭ je neŭtrala principo kaj lingva egalrajteco;

3) stimuli civitanojn al lingvolernado, ke ili povu elekti lingvon laŭ siaj preferoj kaj kiamaniere eblus plifaciligi kaj plirapidigi al ili lingvo-studadon. Mi esperas, ke tiuj ĉi rekomendoj de la Nacia Konvencio pri EU malfermos al ni pordojn por diskutigi reprezentantojn de niaj ministerioj kaj de V4 landoj kaj poste en EU.  
 
Surbaze de mia menciita agado mi proponis en la planon de eksterlandaj vojaĝoj de nia ministerio por julio mian vojaĝon al la 96a UK de Esperanto en Kopenhago, kies temo estas »Dialogo kaj interkompreniĝo«. Kaj tiu mia propono estis aprobita dum la kunsido de la Ministeria Estraro. Mi havos eblecon oficiale vaste informi pri UK.
 

Jozefo Reinvart 



 


Eŭropa Bulteno. 2011. № 6 (106)
Oficiala organo de Eŭropa Esperanto-Unio.

Finredaktita: 2011-06-30
Redaktoro: Zlatko Tišljar
Kunlaborantoj:
Zlatko Tišljar, Toño del Barrio, Maja Tišljar, Kristin Tytgat, Boĵidar Leonov, Herman Deceuninck, Roberto Pigro, Claude Nourmont, Renato Corsetti, Manfred Westermayer, Luigi Fraccaroli, Jozef Reinvart
Teknika redaktoro: Raymond Gerard
Leterojn kaj komentojn sendu al EEU:
Rete: ztisljar@gmail.com
Retpaĝo:
http://www.europo.eu/eo/euhropa-bulteno