MAJO 2011, N° 5 (105)

NIAJ LANDAJ MOVADOJ
BRITA ESPERANTO-MOVADO

 

 
Brian Baker
Esperanto-Asocio de Britio (EAB) estas la plej granda Esperanto-asocio en tiu ĉi lando. Ĝi fondiĝis en 1976 kiel registrita bonfara asocio surbaze de Brita Esperanto-Asocio. EAB tiel estas la heredanto de la iama BEA, kiu fondiĝis en 1904, kaj rigardis la jaron 2004 kiel ĝia propra centjariĝo.

Dum la lastaj kelkaj jaroj famas la laboro de grupo de instruistoj sub la gvido de Angela Tellier kiuj startigis eksperimentan instruadon de Esperanto en kelkaj britaj elementaj lernejoj kun la celo montri ke tio helpas al pli rapida lernado de aliaj fremdlingvoj sub la nomo Saltbreto al Lingvoj (Springboard to Languages). http://www.springboard2languages.org/home.htm

Ekzistas ankaŭ speciala grupo por informado pri Esperanto al politikistoj Esperanto-Lobby. http://esperantolobby.wordpress.com/

La nuna prezidanto de EAB estas fama lingvisto (fonetikisto) profesoro John Wells.

 

Se oni volas prognozi  la estontecon de  Esperanto en Britio  (la lando de la angla lingvo) - laŭ progreso lastatempa - la futuro bonaŭguras en Britio. Esperanto ja ne mortis en nia lando !

Lastatempe en la Universitato de Newcastle fondiĝis nova studenta Esperanto klubo. Aliaj tiaspecaj universitataj kluboj ekzistas jam en Surrey, Durham ,Bristol kaj Sheffield . La plej lasta nomita en Sheffield rezultis pro iniciato de Max Marzec, studento de Dennis Keefe, Profesoro pri Komerco en Nankina Universitato, Ĉinio

Max organizis la plej grandan internacian lingvo festivalon iam-ajn okazintan en nia lando. Esperanto estis unu el la ĉefaj lingvoj kaj EAB- prezidanto John Wells estis kaj ĝia  honora patrono kaj gastparolanto.  Kelkaj parlamentanoj ĉeestis la inaŭguron. BBC raportis kaj televide kaj radie, spite al la samtempa tertremo en Japanio.

Alia pozitiva fenomeno pri la rezultoj de nia informado estas ke ĝi kreskis kaj kvante kaj kvalite. (Ne forgesu ke historie Lord Reith, la fondinto de BBC malpermesis eĉ mencion de la vorto “Esperanto” en ĝiaj programoj.)  Unu ekzemplo de multaj BBC televidaj programoj estas la multvidata programo "The One Show".   Lokaj radio-dissendoj  ankaŭ abundas.

Aliaj rezultoj vidiĝas per unu paĝo, entute pri Esperanto en “The Times” kaj duon-paĝo en “The Sun”.  “The Sun” estas la plej legata nacia ĵurnalo en Britio.

Okaze de la “Eŭropa Tago de Lingvoj” ni sendis al Britaj Membroj de la Eŭropa Parlamento,  presitan kopion de

"Malkovru Esperanton".  Ni retumis samtage al ĉiuj britaj parlamentanoj  kaj informis  pri agado de "Esperanto Lobby ”.  Je la "Internacia Tago de la gepatra lingvo" ni simile agis kaj informis al britaj parlamentanoj pri neceso defendi la rajtojn de minoritataj lingvoj.  Ni rete sendis al ili la jutuban videon por informi  ke Esperanto jam havas reprezentiĝon en la Unuiĝintaj Nacioj.

 

Britio estis pioniro - kune kun Italio - de la parlamenta agado kaj nacie kaj eŭropskale. Tiu tradicio daŭras.

 

Brian Barker


POLA ESPERANTO-KONGRESO KAJ EŬROPA HIMNO

De la  31-a de aprilo ĝis la 7-a de majo 2011 okazis en Nowy Sacz en suda Pollando memorinda 32-a Pola Esperanto-Kongreso kiun partoprenis ducent partoprenantoj kun gastoj el deko da landoj. La prezidantino de PEA kaj de la LKK estis Halina Komar, kiu sukcesis organizi ege buntan kaj multflankan aranĝon en kiu ĉiuj povis trovi ion por si. Prelegoj tre variaj plenumataj de kompetentaj prelegantoj, kulturaj programoj altkvalitaj preskaŭ plene profesiaj, intersaj ekskursoj, riĉa libroservo…

Sed la plej valora en tiu ĉi kongreso, maloftaĵo en E-aranĝoj, estis ege altkvalita kunlaboro kun la diversaj lokaj instancoj kaj el tio rezultantaj programeroj.

Kunlabore kun la Urba Kulturdomo la organizantoj ricevis kvalitajn ejojn por la kongreso kaj muzikprogramojn altprofesiajn. La kunlaboro kun la starosto (regionestro) rezultis regalon por ĉiuj partoprenantoj kaj kunlaboro kun la urbestraro rezultis per ege interesa programo dediĉita al prifesto de la Eŭropa Tago (la 9-a de majo) kiu okazis ĵaŭdon, la 5-an de majo. Tiu programo okazis publike por la urbanaro de Nowy Sacz je la 12-a horo sur la centra urba placo antaŭ la urbodomo. La programo daŭris preskaŭ unu horon. Unue la vicurbestrino alparolis la ĉeestantojn kaj sekvis mia parolado nome de EEU per kio estis inaŭgurita la unuan fojon publike kantata eŭropa himno skribita originale en Esperanto. Gejunuloj el meza lernejo tiam defileis kun 27 flagoj de 27 EU-ŝtatoj, sekvis kantado de la eŭropa himno de Umberto Broccatelli en la pola traduko kaj tiam en originala Esperanto. Kantis urba koruso. Sekvis ankaŭ kantado de la pola himno. Poste infanoj de elementa lernejo prezentis spektaklon dediĉe al EU kun flavaj steloj. Fine granda muzika soldata grupo prezentis solenan muzikan marŝprogramon. Ĉeestis ĉiuj partoprenantoj de la Pola E-kongreso kaj beligis la bildon per multaj E-flagoj kaj EU-flagoj.

Filmis ĉion la pola televido, ĉeestis pluraj radio- kaj gazetĵurnalistoj.

La tuta manifestaĵo estis modela aranĝo kiel esperantistoj devus kunlabori kun la lokaj institucioj kiam ili havas iun amasan aranĝon, aparte en iom pli malgrandaj urboj kiuj kutime pretas akcepti tian kunlaboron. La unua publika kantado de Eŭropa himno elvokis fortajn emociojn ĉe la publiko kaj montris ke ĝuste la manko de oficiala teksto por Eŭropa himno estas grava manko, kiun nia esperantista propono povus tre bone solvi.

Samtage la urbestro ankaŭ akceptis la kongresanojn.

PEA havis lasttage ankaŭ  regulajn kunsidojn de siaj organoj. Oni elektis novan estraron, kiun prezidados en la sekva mandatperiodo Arkadiusz Zychiewicz.

Zlatko Tišljar


Intervjuo de TV-redaktorino kun la organizantino de la evento -  dediĉita al Eŭropa Tago  Halina Komar 

Demando: Ĉu ni estas atestantoj de historia momento – publika prezento de Himno de Eŭropo?

Respondo: Jes, mi pri tio revis, sed ne supozis, ke tio estas realigebla. Ni sukcesis, ĉar unue ni trovis en nia urbo favoran  Urban Estraron, due – kunlaboreman, bonegan Urban Kulturcentron, kiu donis al ni reĝisoron de la manifestaĵo - sinjoron Stanislaon Szarek, kiu konvinkis la korusojn kaj grandiozan  orkestron soldatan por tiucela laboro. Tial ni sukcesis fari  unuan publikan lanĉon en Eŭropo. Tiu ĉi teksto ankoraŭ ne estas oficialigita,  ni memoru ke novaj preskriboj de la Lisbona Traktato ebligos civitanajn iniciatojn kaj ekvalidos nur en 2012, sed tio ĉi kio okazis ĉe ni, heroldas la kampanjon: ni, civitanoj montras nian volon havi himnon por kanti ĝin!  Ĝis nun la Eŭropa Himno estas la nura en la mondo sen vortoj – neniu konsentis kanti himnon laŭ la vortoj de Schiller (germane), ankaŭ oni ne interkonsentis pri iuj vortoj anglalingvaj por la himno de ĉiuj eŭropaj nacioj…  

Ni proponas tekston de himno en grandioza lingvo – la lingvo neŭtrala, kreita en Pollando kaj de Polo, la lingvo amika, kiu ne malhonorigas iun ajn nacion kaj ŝtaton, ĉiu povas ĝin kanti…

Tial, por ke la evento fariĝu vere historia, ni - eŭropaj esperantistoj, komencos kampanjon oficialigi tiun tekston en 2012, kiam en 7 eŭropaj landoj estos kolektotaj subskriboj de unu miliono da EU-civitanoj, kiel popola iniciato prezentota la proponon al Eŭropa Komisiono laŭ la kondiĉoj de Lisbona Traktato.  Kaj ni tion faros certe! Kaj KOMENCO estis ĝuste tie ĉi, en Pollando, Nowy Sacz.

 

Demando: Tiu ĉi manfestacio okazis enkadre de Tutpollanda Kongreso de Esperantistoj en Nowy Sacz?

Respondo: Jes, krom la gastoj el tuta Pollando ni havas  reprezentantojn el dek eŭropaj landoj kaj tio estas  taŭga momento por ilia ĉeesto en la manifestaĵo kaj ebleco transdoni  la informon pri la evento al  E-organizoj en iliaj landoj.

Demando: Kia estas la ideo de via kongreso?

Respondo: la titolo de la Kongreso estas: „Civitana Aktiveco de Esperantistoj” – kaj la ateston pri ĝia valoro ni havis ĝuste ĉi tie, ĉar ni tion iniciatis kaj organizis, sukcesis allogi aliajn… Ni estas fieraj kaj tre feliĉaj, vere!  Dankon.

---------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------

Interparolis: Anna Serafin el TV INSAT kun Halina Komar, organizantino de 32a TEK en Nowy Sacz, la 5-an de majo 2011.        

Anna Serafin 


La du ĉefaj Esperanto-asocioj en Francio kune lanĉis
Interasocian Petskribon por Esperanto en bakalaŭra ekzameno


La bakalaŭra - aŭ abiturienta - ekzameno, plej fama diplomo en la francia lerneja sistemo
estas la tutlanda lice-fina ekzameno en la 12a klaso. Sukcesinte pri ĝi liceanoj rajtas eniri universitaton.
Pli ol 50 lingvoj estas trapaseblaj kiel libere elekteblaj fakoj ĉe la bakalaŭra ekzameno.

Post akcepto fare de Komitatoj de la 2 asocioj (ESPERANTO-FRANCE kaj SAT-AMIKARO) kaj plurmonata preparlaboro, la oficiala komenco de la kampanjo okazis en la plej taŭga loko kaj tempo, kadre de la Interasocia Renkontiĝo de Esperanto ĉe Mediteraneo (IREM) en Seto, proksime de Montpeliero, suda Francio, fine de aprilo 2011.

La celoj de la kampanjo estas:
- organizi grandan tutlandan inform-kampanjon por Esperanto, per aktivigo de ĉiuj esperantistoj de la lando laŭ iliaj eblecoj
- kolekti liston de eminentaj subtenantoj kiel "unuaj subskribantoj" (78 francaj eminentuloj subskribis) kaj "duaj subskribantoj".
- laste sed ne balaste, ĉerize surtorte, enkonduki Esperanton kiel libere elektebla fako ĉe la bakalaŭra ekzameno en Francio.

Subskribu la Petskribon precipe francoj. La Petskribo ja koncernas francian ekzamenon trapaseblan nur de franciaj lernejanoj.
Bonvenas subtenmesaĝoj de nefrancoj. Sciigu la informon al viaj francaj geamikoj kaj gekonatoj! Subtenu la Petskribon. Eventuale, organizu similan iniciaton vialande!

La retadreso de la Petskribo:
http://esperanto-au-bac.fr

 

Aleks Kadar


DISDONADO DE LETERO DE EEU AL ĈIUJ PARLAMENTANOJ DE EU-PARLAMENTO



Ni sukcese disdonis la leteron de EEU al ĉiuj Eŭropaj Parlamentanoj la 5-an de majo 2011 posttagmeze en la Eŭropa Parlamento, en 22 el la 23 oficialaj lingvoj de EU (mankis nur la malta). La leteron subskribis parlamentanino Malgorzata Handzlik kaj mi kiel prezidanto de EEU.
Mi ŝatus danki al Maja Tiŝljar kaj Jozef Reinvart, kiuj distribuis la leteron kun mi tra la poŝtkestoj de la parlamentanoj en la brusela parlamentejo, sed mi aparte dankas al Maja pro la grandega laboro: ŝi mendis, preparis kaj ordigis la tradukojn, aldonis la tekston de la himno ĉiam en Esperanto kaj en gepatra lingvo de la alparolato. Ŝi eĉ faris apartajn leterojn por nederlandanoj, nederlandlingvaj belgoj, franclingvaj belgoj, francoj, luksemburganoj, svedlingvaj finnoj, anglalingvaj irlandanoj kaj irlandlingvaj irlandanoj, ktp. Sufiĉe komplika laboro kiam temas pri 751 eŭrop-parlamentanoj el 27 landoj uzantaj 23 oficialajn EU-lingvojn!

Jen la letero en la angla, sendita al britaj kaj maltaj parlamentanoj:

May 2011


 

Dear Member of the European Parliament,

Civil Society Platform on Multilingualism

On 30 March 2011, the Civil Society Platform on Multilingualism, a forum of 29 pan-EU organisations set up by the European Commission in 2009, reached agreement on its final report (some 200 pages).  Among its recommendations are:  

Research the propedeutic qualities of various languages to discover which second language is most likely to encourage subsequent language-learning. An innovative UK programme 1has been testing an alternative propedeutic approach since September 2006 (sections 4.2 and 6.4.1) and this may have implications for the order in which languages are learned.”

The aim is to improve language-learning in general, particularly for weaker students, and thus contribute to the Europe 2020 objective of reducing the number of school dropouts from the present 15% to below 10%.  For further details, please contact sean.oriain@web.de.  

 
The singing of a common anthem has proved a powerful agent in strengthening national identity.  The EU lacks this powerful resource to create an emotional link between the citizen and Europe, as there is no common text of the European Anthem that citizens from different countries can sing together.  The words of Schiller’s beautiful Ode to Joy are not official2, nor are they Europe-specific.  The attached text3 has been enthusiastically acclaimed when sung.  EEU is considering seeking the support of 1 million citizens for it under the new Citizens’ Initiative.  We would be grateful if you could indicate whether you support the singing of the European Anthem in a common neutral European language, and whether you find the attached text acceptable.  Thanking you.  

 

Yours sincerely.  

 

Małgorzata Handzlik, MEP

mhandzlik@europarl.europa.eu  eu

 

Dr Seán Ó Riain, president of EEU

sean.oriain@web.de


1 www.springboard2languages.org    

2 http://europa.eu/abc/symbols/anthem/index_en.htm

3 This version is sung at http://www.ipernity.com/doc/pajo.zlatko/3362297.    


European Anthem
Music by Ludwig van Beethoven
Text in Esperanto by Umberto Broccatelli

 

Kantu kune amikaro, ni la ĝojon festas nur

Nek rivero nek montaro plu landlimoj estas nun

Ho Eŭropo, hejmo nia, tro daŭradis la divid’

Nun brilegu belo via, ĉiu estas via id’!

Via flago kunfratigas homojn post milita temp’

Via leĝo nun kunigas civitanojn en konsent’.  

 

Let us sing together, friends, let us celebrate our joy,

Neither river, nor the mountains, no more borders, ne’er again.

Oh, Europa, our own home, you were divided far too long,

Let your beauty now shine forth, we are all your children.

Your flag now unites as brothers, those whom war did once divide,

Your own law now brings together, citizens in full accord.

 

Chantons ensemble, les amis, fêtons seulement la joie,

Il n’y a plus ni rivière, ni montagne, ni frontière.

Ho Europe, notre foyer, il y a trop longtemps que règne la division.

Que maintenant resplendisse ta beauté, chacun de nous est ton enfant.

Ton drapeau réunit fraternellement les hommes après le temps des guerres,

Ta loi nous rassemble, tous citoyens, tous d’accord.

 


LA NAŬA KONGRESO DE KROATAJ ESPERANTISTOJ

 

La 14-an de majo 2011 okazis la 9-a kongreso de kroataj esperantistoj en urbo Bjelovar. Partoprenis preskaŭ ducent  patoprenantoj kaj gastoj el deko da landoj. La karakterizo de la kongreso estis signifa partopreno de esperantistoj el preskaŭ ĉiuj respublikoj de iama Jugoslavio kaj renkontoj post dudeko da jaroj de iamaj konatoj kaj amikoj. Interalie  eblis revidi homojn kiuj ne partoprenis en E-aranĝoj de antaŭ 40 aŭ eĉ 50 jaroj. Okazis emociplenaj renkontoj kaj rerenkontoj. Nepre menciindas escepte granda kaj sincera subteno al la kongreso far la urbestro Antun Korušec. Pro tio eblis aferoj kiuj malofte estas je dispono al esperantistoj. La urba muzeo disponigis siajn ejojn por impona ekspozicio pri historio de E-movado en Kroatio (parte Jugoslavio) ĉefe el la kolekto de Josip Pleadin. Je la dispono estis tre bela kulturdomo kaj la kultura programo estis imprese abunda. La kongreso okazis sub la signo de 100-jariĝo de unua tradukita literaturaĵo el la kroata lingvo al Esperanto, la romano de kroata verkisto August Šenoa »Trezoro de la oraĵisto«. La tradukon efektivigis Bjelovarano Fran Kolar kaj fondinto de la Bjelovara E-societo. Tial pluraj eroj de la kultura programo rilatis al literaturo kaj libroj. Grupo de bjelovaraj mezlernejanoj prezentis spektakleton el la libro de Šenoa, Vida Jerman prezentis recitaĵojn el Poezio de Vesna Parun, Zdravko Seleš prezentis du novajn librojn: esperantigitan porinfanan libron de Anĝelka Martić »Pirgo« (ĉeestis ankaŭ la aŭtorino) kaj la kroatlingvan tradukon pere de Esperanto de la libro de hungara verkisto G. Gardonyi »Sklavoj de Dio«  tradukitan de Aleksandar Kocijan. Spomenka Štimec prezentis E-lingvan version de la Vivo de Damoru, verkon tradukitan de Malasre Dashgupta el la bengala lingvo. Saša Pilipović kaj Miĉo Vrhovec ludis parton el la spektaklo »10 tagoj de kapitano Postnikov« baze de la libro de Mikaelo Bronstein. Kantis kelkajn kantojn Neven Mrzlečki, operkantisto kaj originala E-verkisto kaj komponisto.  

En la malferma parto interalie parolis la urbestro  Antun Korušec, prezidantino de KEL, Judita Rey-Hudeček  kaj mi kiel sekretario de EEU pri celoj de EEU en EU.

 

 

Aparte interesa estis la fakto ke malgraŭ la glora pasinto de Esperanto en Bjelovar, nuntempe ne ekzistas tie E-societo, tamen ekzistas sufiĉe multaj esperantistoj kiuj konsistigis LKK-on por la kongreso kaj tre sukcese organizis ĉi tiun kunvenon. La kongresan komitaton prezidis Ljerka Stilinović kaj oni sendube devas diri ke la centra motoro de la kongreso kaj ekspozicio estis Josip Pleadin. Ankaŭ la du libroj prezentitaj (Pirgo kaj Božji robovi) venas el la eldonejo Grafokom, kiun li gvidas.

La kongreso estis ankaŭ okazo por diskutoj kun homoj el diversaj landoj.

Zlatko Tišljar


Krom la lingvo Angla,
ankaŭ Esperanto estas populara en la hungaraj ŝtataj lingvaj ekzamenoj

Mi kaptis  informon de Aleksandro Horváth [horva:t] pri gazet-informo pri nombro de Esperanto-ekzamenatoj (de jaro al jaro, tra jaroj) far la Hunagara ŝtata Ekzamenkomisiono.

Poste ankaŭ mi iom kontrolis la eĥon de la fenomeno konata por esperantistoj, sed jen konigata ankaŭ al ne-esperantistoj. La lingvo Angla estas nekompareble populara, la nombro de ekzamenatoj pri ĝi kreskas po dekmiloj. Ankaŭ la lingvo Germana estas tre populara, tamen ekzamenatoj pri ĝi de jaroj nun malplimultiĝadas. Pri la lingvo Franca oni ekzamenas po 2000-4000 personojn jare, pri la lingvo Itala po 1000-2000, stabile, ekde la jaro 2006.

Pri Esperanto oni ekzamenas po (ĉirkaŭe) kvinmil (5000) personojn jare. Oni iom miras, sed oni konstatas la kvantan kreskon ĉe Esperanto kompare al la komenco kaj kompare al aliaj lingvoj, kaj ĉefe, kompare al supozoj.

Hungaraj esperantistoj konscias, ke post kvanta kresko mankas aktiviĝo de novuloj en la Esperanto-movado.

Serio da nombroj ekde 2001:

2001: 2 013
2002: 3 785 
2003: 3 132 
2004: 2 422 
2005: 2 985
2006: 4 089
2007: 6 163
2008: 5 596
2009: 5 586 
2010: 5 422 

Sume: 41 193 

Blazio Vaha


Mia brila ideo: la angla estas pinta, sed iam ĝi formortos

Kvankam ĝi estas vaste parolata transmonde, la angla lingvo estas kondamnita al morto, diras unu eminenta lingvisto.


 

 


 

Lingvisto:Nicholas Ostler fotita en sia biblioteko.

Fotis Karen Robinson

La lasta lingvofranko: la angla  ĝis la reveno de Babelo

de Nicholas Ostler


Ĉu vi bonvolus koncize esprimi la centran temon de via libro?

Ĉu ne certe la historiaj cirkonstancoj kiuj kondukis al la malkresko de lingvo kia la persa tre malsimilas al la cirkonstancoj en kiuj sin trovas hodiaŭ la angla?

Sed tutmonda kapitalismo, tutmondaj amaskomunikiloj, tutmonda politiko – ĉu ne la tuto de tio malebligos, ke la angla finfine malaperos?

Kiel novaj teknologioj – tiaspecaj aferoj kiuj permesos tujan tradukon inter lingvoj – formos la estontecon?

Laŭ iama konvencia sagaco novaj formoj de la angla – jamajka dialekto aŭ Singlish [angle bazita kreolo parolata kaj skribata neformale en Singapuro] – fariĝos reciproke nekompreneblaj. Tamen tio ankoraŭ ne okazis.

Vi funkciigas la Fondaĵon pr Endanĝerigitaj Lingvoj. Kion tiu faras?

 


Eŭropa Bulteno. 2011. № 5 (105) Oficiala organo de Eŭropa Esperanto-Unio.

Finredaktita: 2011-05-25
Redaktoro: Zlatko Tišljar
Kunlaborantoj:
Brian Barker, Anna Serafin, Aleks Kadar, Blazio Vaha
Teknika redaktoro: Raymond Gerard
Leterojn kaj komentojn sendu al EEU:
Rete: ztisljar@gmail.com
http://www.gazetejo.org


Enhavo:

Ligiloj: