APRILO 2011, N° 4 (104)

NIAJ LANDAJ MOVADOJ
BELGA ESPERANTO-MOVADO

 

La ĉi-jara Ĝenerala Kunveno de "Belga Esperanto Federacio" (BEF) okazis en Loverval la 26-an de marto 2011. Loverval situas 5 km-ojn sude de Karloreĝo (Charleroi). BEF estas la belga organizo agnoskita de UEA (ĉar UEA nur agnoskas naciajn organizojn) sed ĝi fakte estas reale senpova kaj estas nur kupolo de la tri regionaj memstaraj grupoj kiuj efektive aktivas en Belgio: FEL en nederlandlingva Flandrio, APE en franclingva Valonio, kaj EBG en dulingva Bruselo.

Se FEL, APE, kaj EBG funkcias kiel "asocioj sen profitaj celoj" (ASPC) kun leĝaj statutoj, BEF estas nun fakta asocio, kvankam ĝi ankoraŭ principe sekvas la statutojn de la epoko kiam BEF ankaŭ estis ASPC. Fakte en Belgio ne plu estas interese ekzisti kiel tutnacia organizo, ĉar nur regionaj organizoj rajtas ricevi subvenciojn: FEL de la flandra registaro, APE de la valona registaro kaj EBG de la Franclingva Komunumo. Konsiderante tion oni povas demandi ĉu BEF havas alian celon ol servi kiel nacia reprezentanto por UEA. Feliĉe ne ! Ĉar la jarkunveno de BEF estas la sola oficiala okazo por ĉiuj belgaj grupoj kune kunveni kaj interŝanĝi informojn pri iliaj propraj agadoj.

        Ĉi-jare, partoprenis la Ĝeneralan Kunvenon de BEF 18 aktivuloj kaj 15 petis senkulpigon. Konsiderante ke ĉiuj membroj rajtas partopreni, kaj ke ni sendis 50 paperajn kaj 140 retajn kunvokilojn, tio tamen iomete pruvas la moderan intereson de la belgaj esperantistoj por BEF. Sed la 18 ĉeestantoj tamen bone reprezentas la diversajn grupojn de la tri regionoj de Belgio kaj la intervenoj permesas bonan informadon pri la nuna stato de la esperantista movado en Belgio, kvankam kelkaj grupoj ne estis reprezentataj.

        Komence de la kunveno la protokolo de la pasinta Jarkunveno en Ostendo kaj la raporto de la kasisto Eric Baert estis akceptataj post kelkaj negravaj rimarkoj.

La nova prezidanto de FEL Marc Cuffez kaj la prezidantino de BEF Flory Witdoeckt, informis pri la nunaj agadoj en Flandrio, precipe por la grupoj de Ostendo, de Gento kaj de Antverpeno. La plej grava agado estas ke FEL decidis organizi tradukadon por la lernado de Esperanto kadre de la projekto 'Springboardtolanguage", kiu estas konsultebla sur la reto. Ili esperas ricevi oficialan subtenon de la flandra registaro. FEL regule eldonas sian paperan revuon "Horizontaal" kaj sian retan revuon "Vertikale" por la aktivuloj.

Nome de la nova estraro de APE Jean-Pol Sparenberg parolis pri la nuna revigligo de la valona asocio kaj pri la renoviga eldonado de la grupa revuo "Esperanto en Marche". Valère Doumont informis pri la venonta printempa kunveno en Mozet (PeKo).  

        Nome de la brusela Grupo EBG la prezidanto Angelos Tsirimokos informis pri la kunvenoj kaj prelegoj en Bruselo substrekante ke la grupo organizas kursojn je du niveloj. La redaktoro Paulo Branco prezentis la belaspektan revuon "Aktuala" kiu estas libere elŝutebla je la retadreso "http://sites.google.com/site/ebgaktuala/".

        Nome de la fervojistoj (BEFA) Lucien De Sutter klarigis la nunajn malfacilaĵojn de BEFA : Pro la fakto ke pli ol la duono de la kunvenaj ĉeestantoj ne plu estas fervojistoj, la fervojistaj instancoj (SNCB-NMBS) ne plu volas doni subvencion kaj pro tio, tiu grupo petas nun monhelpon de BEF por aĉeti instrumaterialojn. BEF konsentis donacon de 200 eŭroj, ĉar efektive la plej grava rolo de la kaso de BEF estas helpi la helpopetantajn grupojn, ĉar BEF ne plu havas proprajn agadojn.

Por ILEI Marc Cuffez rimarkigis ke ekzistas membroj nur en Flandrio. Necesus ankaŭ varbi instruistojn en Valonio kaj en Bruselo.

        Pri la rilatoj de BEF kun UEA kaj EEU informis Flory. Ŝi substrekis la gravajn agadojn de la estraro de EEU, kaj la bonajn rezultojn, kadre de la instancoj de Eŭropa Unio (EU). Ŝi ankaŭ informis pri siaj personaj agadoj en Afriko, precipe en Kongolando.

        Fine de la kunveno, la asembleo unuanime aprobis la agadon de la estraro kaj konsentis ke ĝi senŝanĝe pluestras.

 

Claude Glady


EEU: LA PLEJ GRAVA ATINGO ĜIS NUN, kaj poste…

Seán Ó Riain

“Esplori la lernfaciligajn ecojn de pluraj lingvoj por ekscii kiu dua lingvo plej verŝajne kuraĝigos la postan lingvolernadon.  Noviga brita programo estas testanta alternativan lernfaciligan aliron ekde septembro 2006 (sekcioj  4.2 kaj 6.4.1), kaj tio povos havi implicojn por la ordo en kiu oni lernos lingvojn.”

(EU kaj naciaj niveloj, kaj projektoj de anoj de la  Platformo; rolo de la Platformo por esplori kaj dissendi la plej bonan praktikon en ĉi-tiu kampo) 
Rekomendoj de la EU Civitansocia Platformo pri Multlingveco (29 tuteŭropaj organizaĵoj), fina raporto, 30 Marto 2011

Tiu venko povos grave malfermi pordojn por Esperanto.  Kiel sciate, la nuna dua lingvo en ĉiuj EU-landoj (krom la anglalingvaj) estas la angla.  Sed tia ĝi estas, ne pro pedagogiaj kialoj, sed multe pli pro politikaj kialoj:  multaj gepatroj, kiuj ne bone komprenas la riĉecon de multlingveco kaj la gravecon gardi la propran lingvon, emas puŝi por ke la angla estu la unua fremdlingvo lernata ĉie.  Ekzemple, la 13-an de aprilo la germana radio raportis ke Ĉeĥio intencas forigi la nunan liberecon elekti inter la germana kaj la angla lingvo kiel unua studota fremdlingvo en ĉeĥaj lernejoj, kaj devigi ĉiujn studi nur la anglan kiel unuan fremdlingvon.  Stranga decido, kiam oni konscias ke 10 milionoj da ĉeĥoj vivas apud 100 milionoj da germanlingvanoj, kun kiuj ili havas la plej grandan parton de sia komerco.  En multaj kazoj la angla kiel unua fremdlingvo tute ne favoras la studadon de alia fremdlingvo.  Unue, ĉar la angla estas tiom domina internacie ke homoj pensas ke ĝi sufiĉas, kaj ke ne necesas studi aliajn fremdlingvojn krom ĝi.  Due, ĉar la angla havas tiom enorman vortaron, tiom da neregulaj gramatikaj ecoj, kaj tiom da lokutismoj ke la lernado neniam finiĝas. Se la raporto de la Platformo sukcesos veki iomete da intereso en pluraj landoj pri la lernfaciligaj ecoj de Esperanto, multege pli da homoj aŭdos pri ĝi, kaj en pozitiva kunteksto, kiel helpilo de lingvolernado.  

  1. La propono estu ene de la kompetenco de Eŭropa Komisiono. 

  2. Ĝi rilatu al eŭropa integriĝo.  Fakte ĝi devas “inviti la Komisionon, ene de la kadro de ĝiaj povoj, submeti iun ajn taŭgan proponon pri aferoj kie civitanoj konsideras ke leĝa akto de la Unio estas bezonata cele al efektivigo de la Traktatoj” (laŭ artikolo 2 de la oficiala teksto de la regulo.1 
  3. Ĝi konsciigu pri Esperanto  laŭeble multajn civitanojn, sed sen ĝeni ŝin/lin. Do, civitanoj povu subskribi libere sen devontigi sin al iu konkreta agado.    

  4. Ĝi antaŭenigu Esperanton, sed nerekte kaj iom flankefike, t.e. ĝi havu alian kernan celon, kiu interesigos civitanojn nelingvemajn.   

  5. Ĝi havu ŝancon arigi 1 milionon da subskriboj ene de 1 jaro en almenaŭ 7 ŝtatoj de EU. 


GRAVA PROPONO AL EŬROPA PARLAMENTO

La brita deputito Andrew Duff estas la prezidanto de la Federista Intergrupo ĉe Eŭropa Parlamento. Al la ĵurnalistoj li deklaris ke "temas pri grava paŝo por la demokratio de Eŭropunio".
Lia propono estis aprobita kadre de la Komisiono: Konstituciaj Aferoj de EP.
La propono i.a. antaŭvidas – ekde la venontaj balotoj en 2014 - la elekton de 25 kandidatoj, krom la nunaj 751, en ununura tuteŭropa elektodistrikto elinter transnacia listo redaktita de la politikaj EU-partioj. Tiuj listoj devos enhavi kandidatojn el almenaŭ unu triono de la membroŝtatoj. Ĉiu elektanto povos voĉdoni por 2 kandidatoj: unu el la nacia aŭ regiona listo kaj unu el la transnacia listo.

Tio signifas ke ekde 2014 (se en junio la propono estos aprobita de EP)
- la EU-civitanoj povos voĉdoni por aŭtentikaj eŭropuniaj kandidatoj,
- la komunaj transnaciaj listoj transformos la nunajn landajn partiojn en aŭtentikajn EU-partiojn,
- la 25 kandidatoj de la transnaciaj listoj estos gravaj eŭropaj pintuloj, ege konataj en la tuta Unio.

Por detale legi en ĉiuj oficialaj lingvo de la Unio bv. malfermi la paĝon de EP
http://www.europarl.europa.eu/en/headlines/content/20110415STO17908/html/A-big-step-forward-for-a-United-European-Democracy

J-K Rinaldo el Padova


 TORINO 2011 – ITALA ESPERANTO-KONGRESO

Renato Corsetti


Internacia Esperanto-Tago

Esperanto ‘Twitter’ Tago okazos je la 26a de julio, la datreveno de la lanĉigo de la Unua Libro. Ni esperas ke vi povos partopreni – se jes bonvole pepu je tiu tago, kaj marku per #Esperanto.   

La celo estas antaŭenigi Esperanton reklamcele.

Detaloj jenas ĉi-tie  http://www.facebook.com/event.php?eid=207181359294030

Bonvole ankaŭ informu viajn alilandajn amikojn !


GRANDIOZA LABORO DE SINJORO GADOS
LA UNUA HUNGARA PREZIDANTECO EN LA EŬROPA UNIO 2011

NOVAĴOJ KAJ EVENTOJ

Ĝis la fino de junio 2011. Hungario plenumas la prezidantecan rolon de la Eŭropa Unio. Ni ŝatus ĉiam denove atentigi Vin pri la grandega kaj grandioza por-esperanta laboro de s-ro László Gados, kiu pretigas tre valoran, esperantlingvan retejon pri la eventoj de la hungara prezidanteco de EU.
Bonvolu ĉiutage klaki al http://www.vilagnyelv.tripod.com/Prezid.htm     kaj nepre informu pri ĝi ankaŭ Viajn geamikojn.
Jam funkcias ankaŭ la retejo de la pola prezidanteco : http://www.facebook.com/PolskaPrezydencja2011   

Ankaŭ ĉi tie ni planas vastan por-esperantan agadon ekde julio. Kompreneble, oni povas jam nun aliĝi.

Ludoviko Molnar



DU ARANĜOJ DE GEA

Rudolf Fischer, GEA-prezidanto


UNUA KINO-FESTIVALO EN ESPERANTO

Aleksander Osincev


70-a HISPANA KONGRESO DE ESPERANTO

70-a Hispana Kongreso de Esperanto okazos en San Lorenzo de El Escorial de la 28-a de junio ĝis la 3-a de julio, organizata de Madrida Esperanto-Liceo kaj Hispana Esperanto-Federacio. La kongreso okazos en Kulturdomo de San Lorenzo, situanta en Unua Domo de Metioj, historia konstruaĵo projektita de Juan de Herrera samstile kiel la Monaĥejo kaj tre proksima al ĝi.
Krom ekskursoj, prelegoj kaj koncertoj, okazos oficialaj ekzamenoj de Esperanto laŭ Komuna Eŭropa Referenckadro. Estos bonega okazo por akiri oficialan diplomon de Esperanto.
Baldaŭ finiĝos la unua periodo por aliĝo kun rabatita kotizo. Por
aliĝi kaj havi plian informon: www.esperanto.es/kongreso.

Juan Trenado








SOMERA ESPERANTO-STUDADO

SES okazos ĉi-jare de la 30-a de julio ĝis 7-a de aŭgusto 2011 en Nitra, Slovakio. Ni daŭre havas sufiĉajn liberajn lokojn (ĉi-jare la ejo kapablus akcepti pli ol 300 homojn) kaj do ŝatus peti vin, helpi ilin plenigi. Ni bezonus iom reklami la aranĝon ankoraŭ.
Ĝis la fino de aprilo estas lasta pli malkosta aliĝ-periodo.
Ĉu vi povus helpi al ni? Sufiĉus ekz. informi pri la aranĝo en via klubo, asocio, amikaro, retejo, facebook-profilo, ipernity paĝo ktp.
Same eblas helpi reklami la aranĝon per la ligbutonoj – tiujn pri SES vi trovos tute sube en la paĝo: http://eo.lernu.net/pri_lernu/informiloj/ligbutonoj.php
Mi esperas ke almenaŭ kun kelkaj el vi mi renkontiĝos ankaŭ dum SES 2011.

PS: planata estas ankaŭ "karavano" de UK al SES, same de SES iros karavano al FESTO en Francio (kaze ke kelkaj homoj volus kombini plurajn aranĝojn)

Petro BALÁŽ


SINDIKATOJ EN HISPANIO UZAS ESPERANTON

De antaŭ ne longe la sindikato "Cordinació Sindical Obrera" (C.O.S.) de la Katalunaj Landaroj uzas esperantan lingvon en sia agado, ekz.en sia ĵurnalo, kiam temas pri internaciaj novaĵoj. Vidu:
http://www.sindicatcos.cat/index.php?option=com_content&view=article&id=359:comunicat-en-suport-de-sidi-ahmed-eddia-i-mohammed-hallab&catid=41:comunicats&Itemid=75

Iuj (ne ĉiuj) sindikatoj revas pri pli bona estonta mondo, kie la homoj parolas en neŭtrala lingvo.
Se vi konas sindikatojn kiuj jam uzas E-on, aŭ  pri tio interesiĝas, bonvolu sciigi  pri tio. Temas pri  maniero faciligi kontaktojn inter ili.
Ankaŭ la hispana CGT uzas E-on, vidu: http://www.rojoynegro.info/cultura-libre/esperanto

Guillem Bedeval


EŬROPA JUNULARO SENTAS APARTENON AL EU

J-K Rinaldo de Padova



Eŭropa Bulteno. 2011. № 4 (104) Oficiala organo de Eŭropa Esperanto-Unio.

Finredaktita: 2011-04-29
Redaktoro: Zlatko Tišljar
Kunlaborantoj:
Claude Glady, Seán Ó Riain, J-K Rinaldo el Padova, Renato Corsetti, Brian Barker, Ludoviko Molnar, Rudolf Fischer, Aleksander Osincev, Juan Trenado, Petro BALÁŽ, Guillem Bedeval
Teknika redaktoro: Raymond Gerard
Leterojn kaj komentojn sendu al EEU:
Rete: ztisljar@gmail.com
http://www.gazetejo.org


Enhavo:


Ligiloj: