Eŭropa bulteno

MARTO 2011, N° 3 (103)


MALTA ESPERANTO-SOCIETO
(1961-2011)
ĉijare 50-jaraĝa

de Carmel Mallia

D-ro Gustav Busuttil,Antaŭ ol priparoli la modernan Esperanto-Societon en Malto, oni ne devas forgesi la antaŭan Esperanto-movadon en Malto, kiu komenciĝis ĝuste je la komenco de la antaŭa jarcento.

La origino de tiu movado situas en la ununura poemeto de la poeto Dun Karm( 1871-1961), la plej granda malta poeto inter la romantikuloj, kaj kiu, bedaŭrinde kaj samtempe mirige, ne partoprenis en la nova loka movado. Lia kvin-strofa poemeto titoliĝas ‘Penso Printempa’ verkita en aprilo 1901. Do kvankam la poemeto iĝas la unua atesto de la frua ĉeesto de Esperanto en Malto, ĝi tamen restas izolita manifestacieto antaŭ la historio-panoramo de la nova lingvo en Malto.

Sed la ĝusta movado en Malto naskiĝis en 1903 pere de la korifeoj: D-ro Gustav Busuttil, kuracisto, apotekisto Arkanĝelo Agius kaj notario Agostino Levanzin. Laŭ Levanzin, D-ro Busuttil estis la pioniro de la loka movado. En tiel eta insulo, la korifeoj sukcesis starigi plurajn societojn. Levanzin fondis la ‘Federacion ‘Malta Stelo’. Posttiom da laboro, laŭ la statistiko de Dietterle, en 1927 troviĝis en Malto nur sep izolitaj esperantistoj. Post tio, vakuo.

Estis nur la 26an de decembro 1961 kiam la subskribanto kun aliaj fondis la modernan societon en Malto. En la unua renkontiĝo troviĝis, krom la subskribanto, s-roj: John Vella Bondin, Anthony Mercieca kaj tri aliaj, kiuj lasis la novbakitan grupon post kelkaj semajnoj. Efektive dum la jaroj multaj membriĝis sed ankaŭ multaj eksiĝis, sed la tri supre menciitaj korifeoj, kaj nur ili, restis lojalaj ĝis hodiaŭ.

Unue la societo nomiĝis ‘Societo de Maltaj Esperantistoj’, poste ‘Malta Esperanto-Societo’.Oni tuj komencis disvastigi Esperanton per artikoloj en la maltaj gazetoj. Kiam eksterlandaj esperantistoj vizitis Malton kaj kontaktis nin, mi intervjuis ilin ĉe la publika radio, tiel disvastigante la movadon. Oni okazigis kursojn al kiuj partoprenis pluraj studentoj. Tamen bedaŭrinde post la kursoj ili foriris kaj neniam revenis, sed pluraj restis amikaj membroj de la societo kvankam ne ĉiam diligentaj .

En 1966 aperis la unua numero de ‘Esperanto – Bulteno de la Malta Esperanto-Societo’. La nomo de ĉi tiu bulteno poste ŝanĝiĝis al ‘Malta Esperantisto’, poste ankoraŭ kaj ĝis hodiaŭ ‘Mezmara Stelo’ perigita laŭbezone.

Pluraj eminentaj esperantistoj vizitis nin. Mi menciu nur kelkajn: S-ro Norman Williams, angla lernejestro, la ĉiekonata s-ro Tibor Sekelj, Monsinjoro Episkopo Vlk kaj aliaj.

Por la kursoj oni uzas tiun Zagreban, tradukitan en la maltan de la subskribanto.

En 1978 la Komisiono por la strat-nomoj akceptis nian peton nomi du stratojn ‘Strato Zamenhof’ kaj ‘Strato Esperanto’, ambaŭ situantaj apud la malta universitato. La saman jaron dum la 63-a universala kongreso de Esperanto en Varna, Bulgario,nia societo estis akceptita kiel aliĝinta membro de UEA.

En 1980 ni organizis ĉi tie la 14an internacian konferencon de ILEI. Okaze de la jubileo de E-o, la malta poŝtoficejo eldonis porokazan poŝtmarkon. Aliaj porokazaj poŝtstampoj estis eldonitaj de la sama poŝtoficejo.

En 1990 estis inaŭgurita en la jaĥtejo de Msida monumento al Zamenhof inaŭgurita de la malta Prezidento, D-ro Ĉensu Tabone, ankaŭ li oftalmologo.

Ni ŝanĝis renkontiĝejon diversajn fojojn, Antaŭ kelkaj jaroj ni fine subluis etan dometon kun du ĉambretoj. Sed bedaŭrinde lastjare ni devis eksiĝi pro la altaj kontoj de akvo kaj elektro, kiujn ni preskaŭ ne uzis. Do nun ni kontentiĝas renkontiĝi en kafejo en la ĉefurbo, samkiel ni kutimis fari je la komenco de la societo.

Ekde kelkaj jaroj ni klopodis okazigi kursojn sed neniu respondis. Ni scias, ke diversaj studentoj studas la lingvon aparte sed neniu volas membriĝi.Eble kulpas la komputilo? Tamen la komitato, konsistanta el ses personoj, daŭrigas siajn renkotiĝojn por daŭrigi kion ni komencis antaŭ kvindek jaroj.

Nu kion ni preparas por festi, se oni povas paroli pri ‘festo’, la kvindek-jariĝo de nia societo? Unue, publikigi ‘Mezmaran Stelon’, due publikigi novan libreton entenantan la paralelan tradukon de 200 maltaj proverboj verkitan de la subskribanto; trie anonci en diversaj gazetoj konkurson de eseoj pri Esperanto; kvare, okaze de Zamenhof-tago paralele kun la 50-jariĝ-festo okazigi bankedon kaj specialan vesperon por la amikoj de Esperanto kiel ankaŭ por pasintaj membroj kaj studentoj.

Mi devas kontraŭvole fini ĉi tiun artikoleton per bedaŭro: -- mi ne volas uzi la malbelegan vorton ‘grumblo’ -- ke ni kiuj ankoraŭ restas, jam maljuniĝis, dum ĝis nun ni ne trovis taŭgajn junulojn por daŭrigi nian laboron. La belega poemo de Zamenhof ‘La Vojo’ komenciĝas per la vortoj: “Tra densa mallumo briletas la vojo”. Ho ve, mi kredas, ke, rilate la movadon ĉi tie, ni estas jam en densa mallumo dum la vojo jam preskaŭ mallumiĝas.

Mi ne volas aŭdiĝi kiel pesimisto. Tamen ĉu ne estas vere, ke espero, ‘lasta diino’(ultima dea), estas la lasta kiu mortas? Do kion fari? Ni esperu.

Por fini, mi proponas al vi legi ĉi tiujn miajn humilajn versojn okaze de nia 50-jariĝa vojo:

x

x

Malta Esperanto-Societo

50-jariĝas

(1961-2011)

Gaja jubileul’ jam duonkalva,

La straton senrespire trapaŝante,

Portante l’verdan flagon de l’espero,

Al l’alto strebas vi, saĝ-elegante.


Mi naskis vin humile, esplorante

La ĉirkaŭaĵon por lumigi ĉie

Per la spert-lumo de la zamenhofa

Idealo, vartante strategie.


La procesio estas nur etkvanta,

Eĉ pli etiĝas; nu la kant’ mallaŭtas.

Eltenu konsiliĝe sed sentime.

Ja maliculoj ĉiam plebe paŭtas.


Jupitero forestas. Diru, kiu

Povos kudri l’tolaĵon? Ja neniu!


Carmel Mallia
22.2.’11


x



Carmel Mallia


VERŜAJNE LA PLEJ GRAVA ATINGO DE EEU ĜIS NUN

Kiel ni jam kelkfoje raportis en Eŭropa Bulteno, EEU partoprenis la laboron de Eŭropa civitansocia platformo pri multlingveco, fondita de Eŭropa Komisiono. La 22-an de februaro kaj la 30-an de marto okazis la lastaj du kunsidoj por finpretigi la raporton, menditan de Eŭropa Komisiono. La 30-an de marto la fina oficiala kunveno de la Platformo akceptis la finan raporton, kiu entenas ankaŭ proponojn de EEU, post unu kaj duonjara laboro, dum kiu estis kolektataj kaj analizataj informoj, traktataj diversaj spertoj kaj verkataj rekomendoj por pluraj niveloj (de loka nivelo ĝis la nivelo de EU). Tio ofte ne estis facila laboro, ĉar necesis kongruigi opiniojn de 29 tre diversaj organizaĵoj. La Platformo ellaboris longan 200-paĝan dokumenton kiu traktas 4 kampojn: lingvplanado, multlingveco kaj socia inkluziveco, edukado kaj tradukado. La mallongigita 30-paĝa raporto estos nun la ĉefa versio de la dokumento kiu estos publikigita kune kun la longa versio en la retejo de Eŭropa Komisiono kaj prezentata al la membroŝtatoj. Pliaj detaloj pri la raporto estos legeblaj en la sekvonta numero de Eŭropa Bulteno. Ni daŭrigos la kunlaboron kun aliaj 28 organizaĵoj de la Platformo kadre de la projekto “Poliglotti4.eu”, kiu daŭros ĝis la fino de 2012.  Kadre de tiu projekto estos konstruata trilingva retejo por promocii multlingvecon, diskonigi bonajn praktikojn kaj projektojn kaj publikigi interesajn rezultojn. Kiel parto de tiu kunlaboro, ankaŭ detaloj pri EEU estos publikigitaj en la retejo. Krome la Ĝeneraldirektoraro pri Edukado kaj Kulturo de Eŭropa Komisiono promesis trakti establon de konstanta civitanorganiza platformo por multlingveco dum tiu ĉi jaro.

Jen kiel la aferon komentis nia prezidanto d-ro SEÁN Ó RIAIN kiu sendube estas la plej merita por la sukceso en letero sendita al la estraro:

»Bela venko!  Hodiaŭ la fina oficiala kunveno de la Platformo akceptis la finan raporton, kiu entenas niajn proponojn neŝanĝitaj.  Ni daŭrigos la kunlaboron kun la 28 aliaj organizaĵoj de la Platformo kadre de la projekto “Poliglotti4EU”, kiu daŭros ĝis la fino de 2012.  Kiel parto de tiu kunlaboro, ili petis nin pri detaloj pri EEU por meti en la nun konstruata retejo de la projekto. Denove mi ŝatus elkore danki vin ĉiujn pro la ĉiamaj subteno kaj bonaj konsiloj, kaj aparte Maja kaj Jozef kiuj ĉeestis kaj kontribuis dum ĉiuj kunvenoj de la Platformo dum la lastaj jaro kaj duono.«

Maja Tišljar 


ESTRARKUNSIDO EN BRUSELO

x

La 5-an de marto 2011 okazis en Bruselo (en la hejmo de la prezidanto) estrarkunsido de EEU. Ĉeestis SEÁN Ó RIAIN, Flory Witdoeckt kaj Zlatko Tišljar. Ĉeestis ankaŭ Maja Tišljar kiel konsultanto. La kunveno daŭris de la 11-a ĝis la 18-a horo, oni ja traktis multajn temojn.

Centre rolis la laborplano por 2011 (kadre de kiu demando de popoliniciato en EU rilata al Esperanto) kaj la preparoj por la sekva EEU-kongreso en Irlando.

La estraro iom adaptis la laborplanon kiu jam estis proponita en novembro pasintjare por prezenti ĝin al la asemblea kunveno en Kopenhago. La diskuto pri popoliniciato kondukis al konkludo, ke indus eluzi tiun novan eblecon en EU (kolekti milionon da subtenantoj por iu leĝo kiun oni proponas al la Eŭropa Komisiono), ĉar eĉ se ĝi ne sukcesas, ĝi estas okazo por pli vaste reklami Esperanton. La decido estas okazigi dum la UK en Kopenhago vastan diskuton pri tio kiel oni formulu la leĝproponon por kiu ni kolektadus milionon da subtenantoj.

La estraro ellaboris proponon de financaj reguloj kaj distribuo de laboroj kaj kompetentoj inter la estraro kaj la LKK en Galivo. Nun ni intertraktos baze de tio kun LKK kaj fine subskribos kontrakton.

Dum la UK en Kopenhago okazos ankaŭ asemblea kunsido de EEU kiu kiel kutime devos aprobi jarraportojn, sed dum kiu oni devos ankaŭ elekti novan estraron. La prezidanto esprimis kontenton pro tre efika kaj unueca laboro de la nuna estraro kaj proponis ke tiun rolon plenumu en la sekvaj tri jaroj la sama estraro, ĉefe pro tio ke la nuna jam faris duonon de la laboro rilate preparojn de la kongreso en 2012. Sed ĉar Georgo Handzlik pro trookupiteco rezignis pri estraraneco, la estraro decidis proponi al la asembleo reelekton de la 4 membroj (ĉiuj krom G.Handzlik) kaj elekti unu novan membron. Ni traktas pri kelkaj kandidatoj por atingi ilian konsenton kaj baldaŭ informos la asembleon pri la proponata estrarlisto. Kompreneble ni atendas ankaŭ proponojn far la asembleanoj.

Ankaŭ estis traktata la financa situacio kiu ne estas tre brila, sed la estraro akceptis provizoran buĝeton por 2011. Povas esti ke iu el la projektoj pri kiuj EEU petis subvenciojn (5 diversaj projektoj ellaboritaj de Maja Tišljar) estus akceptita (kion ni scios iam en junio), kiukaze ni ŝanĝos tiun planon kaj finproponos definitivan financan planon al la asembleo en Kopenhago.

La estraro akceptis ankaŭ la raporton pri la agado de niaj membroj en la Platformo pri Multlingvismo starigita de Eŭropa Komisiono, kiu estis tre optimisma konsiderante la fakton ke ni sukcesis enmeti en la raporton niajn proponojn pri neceso pliefikigi la lernadon de fremdlingvoj per uzo de propedeŭtika helpo, kiun povas prezenti Esperanto..

Zlatko Tišljar


Eŭropa Unio financas devontigon de la angla sur kontinenteŭropaj riveroj

x

En la retpaĝaro de Eŭropo-Demokratio-Esperanto (http://www.e-d-e.org/Riverspeak-2011-02-21) videblas gazetara komuniko de la Estraro de EDE en 14 lingvoj, kiu koncernas profesiulojn de tipo ne trovebla en la jarlibro de UEA: memstaruloj kaj dungitoj veturantaj sur la Eŭropaj riveroj. Iliaj profesinomoj estas ŝipisto, direktilisto, matroso kaj aliaj dungitoj, sen instruo kiu rilatas speciale al navigado. Plue ekipistoj kaj ŝipistoj kiuj laboras en havenoj. Ŝipistoj, direktilistoj kaj matrosoj apartenas al la "veturanta personaro", la aliaj estas "ne-veturantaj".

En Nederlando, Germanujo kaj Belgujo sume laboris en 2007 proksimume 18000 personoj, en la Danubobordaj landoj, escepte de Germanujo, proksimume 5000 (laŭ Eurostat). (Klaku sur http://www.pnich.com/carte_voies_navigables_europe.html por rigardi la geografion de Rejno, Danubo kaj la Rejndanuba kanalo.)

Sur Rejno inter la enlandnavigaj ŝipanoj troviĝas ankaŭ pli kaj pli da ĉeĥoj, poloj, rumanoj kaj filipinoj.

La nombro de dungitoj sur unu ŝipo tendencas plialtiĝi, pro diversaj ekonomiaj kaŭzoj. La laborpostenaro malaltiĝas, pro la ekonomia krizo kaj pro la problemoj de malgrandaj entreprenoj por trovi postsekvontan estron.

Por internaciaj riveroj ĉiu lando decidas pri la lingvo parolenda sur sia streko de la rivero, ĝenerale nur la propra nacia lingvo, sed uzado de alia lingvo ne estas malpermesita, se tiu bone plenumas sian komunikadan celon. Tiel sur Rejno la ĝermana lingvo estas la plej grava lingvo kaj sur Danubo la plej praktikata lingvo tradicie estis la rusa, poste la rumana.

La pliintensiĝo de la surrivera transportado, la dungado de eksterlandaj matrosoj kaj la regul-avido de Eŭropaj instancoj (vidu http://ec.europa.eu/environment/water/water-framework) kaŭzas ke ekde pluraj jaroj oni komencas pensi pri komuna komunikada lingvo sur Eŭropaj riveroj (Ekzistas entute kvardek internaciaj riverbasenaj distriktoj. Ilin mastrumas riverbasenaj komisionoj. La plej aktivaj estas tiuj pri Danubo, Odro, Rejno, Mozo, kaj Skeldo.)

La ekzisto de komuna lingvo ne estas io nova, mezmalaltgermana lingvo funkciis sur Norda kaj Balta Maro en la dekkvara jarcento kaj 'lingua franca' en la deksesa jarcento sur Mediteraneo.

Tiuj lingvoj evoluis 'nature', tio estas el la (hegemonio de la) itala lingvo lingua franca kaj el la hegemonio de la Hanza Ligo la mezaltgermana.

Ĉu baldaŭ ni konstatos, ke sur la Eŭropaj riveroj 'laŭ natura procezo' oni ekuzos la anglan ?

Dependas de tio kion oni nomas 'natura'. Laborgrupo "Leonardo da Vinci" depost 2009 faras eksperimentojn surbaze de la angla lingvo en rivervetura instituto en Zwijndrecht, Belgujo, por krei komunan ĵargonon, laŭ popola voĉo 'riverspeak'. Ĝi estas sub direktado de EDINNA (EDucation in INland NAvigation), asocio de riverŝipistaj instruejoj en dek tri landoj, kiu per mono de Eŭropa Unio celas harmoniigi la instruadon por riverŝipveturanta profesioj en Eŭropo.

La riverveturaj profesioj estas tipa ekzemplo de familia tradicio kun sia propra kulturo kaj institucioj. Oni antaŭvidas, ke akceptado de ’riverspeak’ signifos detruon de tiu tradicio.

En februaro la estraro de EDE difinis sian starpunkton pri tiu projekto.

Ĝi substrekas, ke se la ŝipistaj organizaĵoj volas enkonduki komunan ĵargonon, oni ne estas devigita alpreni por tio la anglan lingvon. Anstataŭe eblas krei sociolekton (ĵargono tipa por iu metio, ekzemple inter minejistoj, marŝipistoj) aŭ lingvafrankaon surbaze de frazoj, esprimoj kaj vortoj el la plej gravaj rivertransportlandoj. La sukceso de Esperanto rapide fariĝinte vivanta lingvo, kies vortaro fontas el ses gravaj eŭropaj lingvoj kaj kiu ankoraŭ daŭre evoluas, povas esti ekzemplodona.

EDE volas apelacii al la lernejoj, aliĝintaj en EDINNA, postuli de la Estraro, ke ĝi donu instrukciojn al la laborgrupo "Leonardo da Vinci" larĝigi sian eksperimenton pri ’riverspeak’ por inkludi multlingvan ĵargonon, kiu respektas la ĝisnunan praktikon kaj endungi por tio ekspertojn pri lingvoplanado.

Bedaŭrinde esperantistoj havas neniun kompetenton interveni en la polito de privata asocio kia EDINNA. Tion povas fari nur Eŭropa Unio (tra sia subvenciata programo PLATINA), kiu disponigas la monon por fari la eksperimentadon kaj la naciaj edukaj aŭtoritatoj, kiuj finfine (kiam la eksperimentoj estos finiĝintaj kaj supozeble la konkludo favore al la angla estos ne plu kontestebla) devos aprobi 'riverspeak' kiel devigan fakon en la instruejoj.

Ĝis nun mi sukcesis kolekti tradukojn de la gazetara komuniko en dek tri lingvoj. La sekva paŝo estas atentigi la naciajn ministrejojn de Edukado, ke Eŭropa Unio subvencias projekton, kiu direktas al deviga enkonduko de fremda lingvo sur riveroj, kie ĝi neniam estis praktikata kaj kiu radikale kontraŭas plurajn solenajn deklarojn de eŭropaj instancoj favore al multlingveco en Eŭropo.

Helpantoj por inteligente kaj diplomate kontakti tiujn ministrejojn kaj, se eble, ankaŭ naciajn parlamentanojn pri la minacanta malrespekto al onia lingva suvereneco estas kore bonvenaj.

Pri Germanujo aktivas Heinz Hoffmann, pri Italujo prof. Renato Corsetti, pri Bulgarujo prof. Bojidar Leonov, pri Nederlando mi mem. Estas ankoraŭ atendataj pri Aŭstrujo, Belgujo, Ĉeĥujo, Francujo, Hungarujo, Kroatujo, Pollando, Rumanujo, Rusujo, Serbujo, Slovakujo kaj Ukrainujo.

Supozeble la agado estos priparolata dum Internacia Seminario en Karlovo, Bulgarujo (11-14/6/2011) kaj dum la Nederlanda-Germana Esperanto-Kongreso en Münster [Minster], Germanujo (10-13/6/2011).

Johan Derks

Kontakto: +31-387851423 kaj derks.esp@tiscali.nl


KANDIDATO EN BALOTOJ REKLAMAS ESPERANTON

Jeremy Bizet estas kandidato en la balotoj de la franca kantono Saint Arnoult en Yvelines.

Lia flugfolio, ĵurnala artikolo kaj intervjuo en departementa retejo larĝe mencias pri Esperanto kaj EDE kaj multaj aliaj celoj, kiuj legeblas ankaŭ en al programo de EDE aŭ korespondas al niaj ideoj.

Jen informa paĝo en la federacia retejo en Esperanto http://e-d-e.org/Jeremy-Bizet-Kandidat-in?lang=eo sed flugfolio, ĵurnalo ktp. en franca lingvo.


x

Salutas Bert SCHUMANN


INTERESA AGADO EN STRASBURGO

x

Mi pensas, ke Cyrille Hurstel ĵus trovis novan interesan aplikon de la lingvo Esperanto en la ekstera mondo. Post la legado de la intervjuo, kaj post la aŭskultado de la bonega esperantigo de la prelego (de Nicole Foss), farita de Istvan Ertl kaj Cyrille, mi komencas pensi, ke ĉi tiu “eksperimento” probable estas pli valora ol oni povas unuareage pensi.

Unue, Cyrille trovis manieron kunlaborigi Esperantistojn kun ne-esperantistoj. La Fako pri Interpretado de Strasburgo bezonas prelegantojn por ke la studentoj ekzercu sin traduke kaj interprete. Ili ankaŭ bezonas publikon por aŭskulti la studentajn interpretaĵojn. Se mi bone komprenas la intervjuon, Cyrille trovis ambaŭ, do, alivorte, esperantisto trovas utilajn, esperantajn servojn por ne-esperantista organizo. La universitato siavice, kaj tutnature, poste permesis al la esperantistoj utiligi la profesiajn instalaĵojn por interpretado. Bonega kunlaboro. Natura. Senpaga. Partio A gajnas. Partio B gajnas. Per tia kunlaborado kreskas la probableco ke ĝi ripetiĝos, kaj tiu refarado refoje plialtigos la valoron de la origina eksperimento, kiu fakte ne plu estos provaĵo, sed parto de strategio por antaŭenigi Esperanton.

Due, krom la kunlaborado Cyrille trovis allogan aktivaĵon por lokaj kaj apudurbaj Esperantistoj. Klubanoj kaj aliaj ĝuis altnivelan prelegon en komforta ejo, kaj en publika loko. Ĉiu loka klubo bezonas sian preleganton de la jaro aŭ de la monato. Ĉiu loka asocieto, laŭ mi, bezonas momentojn en kiuj ili publike praktikas kaj ĝuas Esperanton. Tiaj aktivaĵoj plifortigas kaj plimotivigas la lokan movadon kaj la loka movado estas multe pli grava ol oni pensas por sukcesa tutmonda strategio.

Menciindas ankaŭ la kunlaborado de esperantistoj mem. Cyrille sukcese venigis Istvan-on, kiu listiĝas inter la plej talentaj Esperanto-parolantoj de nia historio. Mi konfesas, ke pro la ĝusteco kaj profundeco de la lingvo-uzo de Istvan, mi aŭskultas lin kiel muzikistoj kaj muzikantoj aŭskultas la kanzono-voĉojn de Placido Domingo kaj Luciano Pavarotti. Mi ne diras tion por laŭdi Istvan-on. Mi diras tion, ĉar por plibonigi la parol-kapablon de meznivelaj kaj alnivelaj Esperantistoj, oni devas fari similan aŭskultadon. 

Sed ne nur gravas, ke Istvan parolas bone, mi scias, ke li estas profesia tradukisto, kaj tial la eksperimento de Strasburg, ankoraŭ fruktodonos post pli da analizo ĉe la lingva kaj interpretada flanko. Tio jam okazas. Estas bone, ke ni parolu pri tio, kiom da tradukistoj ni havas (ĉu 10, ĉu 20?), kaj la distanco inter tiu nombro kaj la nombro kiun oni bezonas, eventuale (ĉu 1000, ĉu 2000?). Sen tiaj diskutoj niaj movadoj plue stagnos.

Trie, la eksperimento de Strasburgo elstaras pro la fakto, ke ĝi ripeteblas ekstere. Estas aliaj fakoj de la aliaj universitatoj en aliaj urboj kaj landoj. La semo iĝas arbo, kaj la arbo arbaro. Ankaŭ tiuj fakultatoj bezonas prelegantojn por, ke la studentaro praktiku. Tiuj fakultatoj bezonas similan aŭskultantaron. Tiuj fakultatoj estus pretaj doni al Esperantistoj la eblon traduki kaj interpreti, se Esperantistoj kunlaboras simile kiel en la eksperimento de Strasburgo. Bona nuna konkreta paŝo estus unue listigi ĉiujn tiajn fakultatojn kaj due, kunlabore kun Cyrille kaj Istvan (kiuj havos la rolon de konsilistoj) oni provu starigi similan “eksperimenton” kun aliaj esperantistoj.

Kvare, la prelego en la angla, kiu poste iĝas, porĉiama sonbendo en Esperanto (danke al la internacia kunlaborado de la Klubo de Freiburg) donas al nia kreskanta sonoteko por la eventuala lanĉo de la Virtuala Universitato de Esperanto. Mi amplekse prikomentis tiujn temojn en aliaj jaroj (Virtuala Biblioteko, Virtuala Universitato de Esperanto), sed mi opinias, ke pli kaj pli ni povas pensi pri la starigo de la Virtuala Universitato de Esperanto. (Ne miskomprenu min: retraduku tion kion mi diris per: Nun ni povas enmeti la unuan brikon en nia nova, konstruota domo! Tio estas, ankoraŭ restas multege da laboro, sed per la termino Virtuala Universitato de Esperanto, almenaŭ ni scias, en kiu loko tiu briko povas metiĝi, kaj ni scias, ke ni bezonas brikon kaj ne alian materialon).

Kvine, la eksperimento de Strasburg, laŭ merkatika vidpunkto, estas interesa, ĉar ĝi okazas en, laŭ mi, unu el la plej bonaj celgrupoj de Esperantujo. Lu Wunsch-Rolshoven aliloke skribas pri la prioritato konsideri universitatanojn, kaj lingvolernantojn tie kiel bona celgrupo. Historie, ni scias, ke nekutime alta procentaĵo de bonaj esperantistoj elvenas el la mondo de lingvemuloj. Tradukistoj ne nur estas lingvemuloj, ili estas praktikaj lingvemuloj kiuj povas multe helpi al la plifortigo de la Esperanto-Movadoj. Pensu ne nur pri Istvan, pensu pri Jorge Camacho, pri Claude Piron kaj pri multaj aliaj. Agante en la mezo de la celgrupo de tradukistoj, ni EBLE baldaŭ trovos novajn, elstarajn kunlaborantojn.

Gravas, ke oni pensu pri strategio. Gravas, ke tiu pensado ne nur estu je supera nivelo, teoria kaj koncepta. Gravas, ke oni MALKOVRU sukcesajn taktikojn kaj strategiojn eksperimentante, provante en la ekster-esperantuja mondo. Doktoro Henry Mintzberg, profesoro pri strategio ĉe la Universitato de McGill en Kanado, studinte realajn strategiojn de realaj sukcesaj firmaoj kaj asocioj, ĝuste konkludis tion: plej ofte strategioj malkovriĝas survoje al alia strategio. 

La tradicia laborsistemo de UEA kaj de la Estraro ne funkcias tiel. UEA kaj la nuntempa Estraro laboras en la kadro de MUZEO-MODELO. Ni bezonas konservi kelkajn tradiciajn metodojn niajn, kaj oni povas pravigi sufiĉe bone la MUZEO-MODELO-n, sed nun, laŭ mi, ni multe pli bezonas akcepti kaj bonvenigi la ENTREPRENIKO-MODELON de agemaj, klarpensaj esperantistoj kiel Cyrille Hurstel kaj Martin Schaeffer. Ne priatenti eksperimentojn kaj ne plene akcepti niajn entreprenistojn enmovadajn, riskas daŭre igi nin paŝi sur la malhela vojo kiu iras al tiu tombejo en la malproksima valo.

Resume, la eksperimento de Strasburg estas multe pli interesa kaj eventuale multe pli fruktodona ol oni povas, je la unua ekrigardo, pensi. Kunlaboriga sistemo kiu ripetiĝas surloke kaj ekstere estas unu el la bonaj formuloj por antaŭenigi Esperanton. Nova Strategio por la antaŭenigo de Esperanto bezonas konkretajn, sistemajn ideojn kiuj vere kapablas realiĝi en la kadro de INFORMADO, INSTRUADO kaj AGADO. Koran gratulon al Cyrille kaj Istvan kaj la loka klubo de Strasburg kiuj montris tion al ni.

Dennis Keefe

Universitato de Nankino, Ĉinio 


Kiu volas la morton de la franca lingvo?


de  Gaston PELLET

El Monde Diplomatique


De kiam ekzistas la rilatoj inter popoloj, la pensistoj, verkistoj kaj kleruloj stumblis super la lingva problemo. En Eŭropo, por superi la malfacilaĵon, ili adoptis la latinan. Kompleksa antikva lingvo, ĝi havis la avantaĝon esprimi la tutan fajnecon de pensado, sed la grandan ĝenon ke ĝi estis rezervita al la elito. La franca, unue uzata kiel lingvo de prestiĝo de la eŭropa aristokrataro, trudiĝis, male al la latina, en la 19-a jarcento kiel kolonia lingvo, malfavore al la lokaj lingvoj kaj dialektoj, el kiuj multaj malaperis aŭ estas malaperantaj.

Ĉu per stranga kontraŭbato la francan lingvon atendas nun la sama sorto ? Ĝia invado de tio, kion oni nomas nun la „tutangla” [le „tout-anglais”] estas sufiĉe videbla por pripensi tion. [1] Tiu problemo tamen ne ŝajnas ĝeni la Francan Akademion. Ĝia retejo asertas, ke „paroli pri invado de anglaj vortoj en la francan lingvon estas troige”. Por tiuj senmortuloj, „pruntaĵoj el la angla estas malnova fenomeno” konata eĉ en la 18-a jarcento ; oni devus eĉ gratuli sin pro tio, ĉar „certaj [el ili] kontribuas al la vivo de la lingvo”. Ilia ofteco tamen rapidiĝas de proksimume kvindek jaroj, rekonas la Akademio.

En sia Amvortaro de la lingvoj [Dictionnaire amoureux des langues], la lingvosciencisto Claude Hagège dediĉas ĉapitron al la lingvoj en danĝero, en kiu li inkludas la francan. La docento ĉe la Franca Kolegio [Collège de France] trovas du esencajn minacojn. Unu el ili venas deekstere ‒ „la ekonomia kaj politika dominado de la mondo” fare de Usono ‒ kaj la alia, interna, estas, laŭ li, la faro de la senkonsciaj „elitoj”, de la intelektuloj kaj de la komercistoj. En interparolado kiun li faris en Kebekio, li denuncas „la tutsimplan anstataŭigon de unu lingvo per la alia”. [2]

La atencoj al la franca multiĝas ĝis la pinto de la ŝtato. S-ino Christine Lagarde, ministro pri ekonomio, ricevis tiel la premion de la „angla tapiŝeto” [3] en 2007, ĉar ŝi komunikis en la angla kun siaj servoj (oni atribuis al ŝi ankaŭ la moknomon „Christine The Guard”). S-ino Valérie Pécresse, ministro pri supera edukado kaj pri esplorado, siavice ricevis la premion en 2008, ĉar ŝi deklaris, ke la franca [„estas lingvo ekkadukiĝanta” kaj ke necesas rompi la tabuon de la angla en la eŭropaj institucioj kaj en la francaj universitatoj. S-ro Xavier Darcos, tiam ministro pri ŝtata edukado, troviĝis sur la listo de la „nomitaj” por konstanta apogo de „dulingva Francio”, kio estas nur la traduko de akcelita angligo.

La gazetaro ne postrestas. Tiel, Christophe Barbier, direktoro de la redaktejo de la semajngazeto l’Express, deklaris, la 13-an de junio 2008, ke Eŭropo disponas pri „komuna komunikilo (…), la angla. Cetere oni povus uzi ĝin, por faciligi ĉion ĉi, metante en sian poŝon, kun la naztuko super ĝi, iom eksmodan fierecon”. [4] Tia speco de argumento enpenetras, sen ke ili scias tion, tiujn kiuj faras trafajn distingojn inter la angla kaj la „globish” [5]. La prezidanto de la Konferenco de la altlernejoj, la ĝenerala direktoro de la Instituto de Ekonomiaj kaj Komercaj Sciencoj (ESSEC), direktoroj de inĝenier-lernejoj, prezidantoj de universitatoj, unu post la alia postulas „aranĝon” de la leĝo.

La tute nova altlernejo Politikaj Sciencoj donas nun la tutan instruadon en la angla. Aliaj nomas sin „The French Institute of International Relations” aŭ „Paris School of Economics”. En la aktualeco de la instruado pri ekonomia historio oni trovas ekzemple mesaĝon adresitan al instruistino de la universitato Paris VII en perfekta miksaĵo de franca kaj angla. [6] Oni karikaturas la defendantojn de la franca kiel viktimojn de la sindromo Fachoda [7], sed, legante tiujn liniojn, oni demandas sin, ĉe kiu flanko la karikaturo troviĝas.

La esploristo siavice estas devigataj publikigi en la angla, se ili volas havi ian ŝancon esti legataj. Krome, kun apogo de la eŭropa mastraro, la Protokolo de Londono de oktobro 2000 faras la anglan la internacia labor- kaj interŝanĝ-lingvo laŭ la Eŭropa Patent-Oficejo.

La angla invadas ankaŭ la ĉiutagan vivon. La vendejegoj afiŝas ĝin. Carrefour estas subdividita en „Carrefour Market”, City, Discount” ; filio de Auchan fariĝis „Simply Market”. En la industrio, Renauld Poids lourds cedis antaŭ „Renauld Truck”, la venda filio nomiĝas „Renault retail group”, la internaj „breafings” okazas en english. La malgrandaj kaj mezaj entreprenoj ne evitas tiun movadon, tio eĉ instigis al starigo de „Intersindikata kolektivo por la rajto labori en la franca en Francio”. En la etkomerco la ŝildoj afiŝas Cash Converters, City Plantes, Urban Souvenirs kaj aliajn New shop]. Ĉe la svarmado de magazenoj en -land, City- kaj [-center oni rapide komprenas, ke la fantazio tie ne ĉiam gajnas. Ĉu la publikaj servoj ‒ aŭ tio, kio restas de ili ‒ estas ŝirmataj kontraŭ tio ? La Poŝto asertas „I Love L.A.” por reklami sian Libreton A, la ŝtata fervojkompanio SNCF proponas siajn biletojn „TGV-Family”, France Telecom inventas la „Time to move”. Niaj infanoj jam ne scias, ke electronicoptical ne estas francaj, kaj ili ne forgesas : la „drive” kondukas ilin al la ludejo kaj baldaŭ al la „Game Space”.

La Eŭropa Unio tegmentas la movadon. Inter la dudek tri oficialaj lingvoj, la franca, la angla kaj la germana estas agnoskataj kiel laborlingvoj konforme al la regularo de la 6-a de oktobro 1958. Tamen oni vidas, de proksimume dek du jaroj, malpliiĝon de la uzado de la franca kaj germana. Eurostat, statistika servo de la Eŭropa Komisiono, eldonas ekde aprilo 2008 sian publikigaĵon Statistikoj mallonge ekskluzive en la angla. Kiel rimarkigas George Parker, de la Financial Times, „oni havas pli kaj pli la impreson vivi, en Bruselo, en dominio de la Krono […]. Konferenco titolita „Adequate information management in Europe : the EU and the challenge of communication” „prezentas la apartecon esti unulingva. Anglalingva, mi devus diri … […] „Kompreneble neniu estas ŝokita sine de la Komisiono de tiu aroganta unulingvismo”. [8]

Kiel multaj eŭropaj eminentuloj, s-ino Anna Maria Campogrande, prezidanto de Athéna kaj oficisto de la Eŭropa Komisiono, demandas sin : „Kiu povas fari ion kontraŭ tiu nekomprenebla kaj malnobliga dronigado de la franca lingvo, fare de la francoj mem …” Al tio unu el ŝiaj kolegoj respondas : „Ne, la francoj ne dronigas la francan lingvon : estas la eŭropanoj kiuj dronigas sin oferante ĉion (lingvon, monon, influzonojn) profite al la usonanoj”. [9] Tiuj evoluoj okazas, dum la dubinda debato pri la nacia identeco konfirmis, ke, por multaj francoj, la decida elemento de tiu identeco estas nenio alia ol ilia lingvo.

La intereso de la angla estas rekte ligita kun la serĉado de aferoj. Efektive, la estroj de la industrio kaj de la internacia komerco bezonas lingvon por komunikado kiu faciligas la interŝanĝojn. Ili logike adoptas tiun, kiun trudas al ili la imperiismo en la kunteksto de la kapitalisma tutmondigo. La Eŭropo de la „libera kaj sendifekta konkurenco” sisteme konstruas la instrumenton de ĉioma liberalismo por preterpasi la naciojn kies lingvo estas la simbolo. Oni notu, tiurilate, la registarajn atakojn kontraŭ ĉio kio ne kontribuas al profitfarado kaj kio estas do konsiderata esence kiel ŝarĝoj : eksterlandaj kulturcentroj, lernado de orientaj lingvoj, de antikvaj lingvoj, ktp …

La popolaj kategorioj kaj la pliaĝuloj estas inter la unuaj viktimoj de tiu politiko. Oni devigas ilin adaptiĝi en sia ĉiutaga vivo, sen nepre havi la rimedojn por sekvi nek alpreni la deformaĵojn de la lingvo, kiu iom post iom fremdiĝas al ili. Novaj fortoj, radikiĝintaj en la labormondo, mobiliziĝas kaj la lingva rezistado, asociita kun la socia rezistado, alprenas formon. [10] Trans la nacia defio, ĉiuj lingvoj de la planedo, inkluzive de la angla mem, estas kavigataj profite al la usonangla, tiu bastarda idiomo.

Gaston PELLET.



GRAVA EBLO POR RETAJ LERNANTOJ


x

Kvankam pere de la esperantaj retradioj eblas ekzerciĝi pri la prononco de nia lingvo, ili donas nur la eblecon aŭskulti tekstojn sed sen ebleco vidi ilin skribitaj.

 Nun la aŭstro Anton Oberndorfer kreis [na] "Esperanta Retradio", en kiu li proponas ĉiutage mallongan paroladon pri diversaj temoj. La avantaĝo estas ke en la retpaĝo, aldone al la sona aŭdado de la teksto, troviĝas tiu teksto laŭ skriba formo, kio estas tre efika por ekzerciĝado de la prononco.

 Esperanta Retradio aŭdeblas kaj legeblas ĉe: http://aldone.de/retradio

 Dario Rodriguez


70-A HISPANA KONGRESO EN SAN LORENZO DE EL ESCORIAL

x

Ĉi-jare la Hispana Kongreso okazos fine de junio en San Lorenzo de El Escorial de la 28-a de junio ĝis la 2-a de julio 2011. Pli kaj pli da informoj vi povas trovi en la paĝaro de Hispana Esperanto Federacio www.esperanto.es (klaku "kongreso" aŭ "congreso" laŭ la versio). Espereble dum la venontaj tagoj jam disponeblos la aliĝilo kaj la prezaro. Kiel kutime, ju pli vi frue aliĝos, des pli da rabato vi profitos, aparte por membroj de HEF. Se vi aliĝas frue, tio helpos nin pretigi la programon konsiderante la nombron de partoprenantoj kaj la rimedojn.

PROGRAMO

Ni pretigas riĉan kaj allogan programon, kaj ĝi estas malferma por ĉiuj, kiuj ŝatus prelegi aŭ prezenti ion ajn interesa por la partoprenontoj de la kongreso. Bonvolu informi pri viaj proponoj kaj kontribuoj al la organizantoj de la programo pere de la retadreso: info@esperanto.es

EKZAMENOJ

En la paĝaro de la kongreso vi havas ĉiujn informojn pri la KER Ekzamenoj, kaj mi memorigas al vi ke la okazigo dependas de la kvanto da homoj kiuj sinanoncos por fari la ekzamenon antaŭ aprilo. La postuloj por okazigi la ekzamenojn estas komplikaj, tial verŝajne pasos multaj jaroj, ĝis kiam denove eblos organizi ilin denove en Hispanio. Se vi volas fari la ekzamenon, informu pere de la retadreso: info@esperanto.es

Pedro Hernández (Prezidanto de la LKK)


KONFERENCO: Multlingveco: lingvo, povo kaj kono

organizata de la Universitato de Milano kunlabore kun Itala Esperanto-Federacio kaj aliaj instancoj, okazos en Palazzo Feltrinelli en Gargnano del Garda (Brescia), la 24-an kaj 25-an de junio 2011.

Legu ĉion en la paĝoj http://www.filosofia.unimi.it/meeting/index.php/esperanto

Renato Corsetti


Programo de Pola Esperanto-Kongreso en Nowy Sącz

30. 04 - 07. 05. 2011

30.04 2011 – sabato

8 – 13    akcepto de gastoj, disdono de la kongresaj materialoj, loĝigo
14 – 16 solena malfermo de Kongreso

Esperanta himno, salutoj de la loka estraro kaj honoraj gastoj

prezentado de landaj kaj eksterlandaj gastoj

temo de la kongreso „Civitana Aktiveco de Esperantistoj”– enkonduko de Halina Komar

pri jubileoj ligitaj kun la kongreso rakontos:

Historio pri 105 jaroj de Esperanto en Nowy Sącz – Jolanta Kieres

Historio pri 55 jaroj de Esperanto Klubo en MOK - Krystyna Stendera

Sortoj de Pola Esperantisto, organo de polaj Esperantistoj – Roman Dobrzyński

17 – 18 Rememoroj: Recitalo – ripeto de repertuaro de Ada Sari dum UK en Krakovo 1912j. – kantos Joanna A. Clifford – soprano

18 – 19:30 Rememoroj: Koncerto de famaj estradaj artistoj el Varsovio – grandiozaj kantistoj (diskoj) - gvidos kol. Ratajczyk
20 – 22 Interkona Vespero – sur du etaĝoj, kun malgranda bufedo(trinkaĵoj, gulaŝo, kukoj) en MOK. Ludos muzikensemblo.

05. 2011 dimanĉo

8:30 – 8:50 grupa promeno al la urba placo de Nowy Sącz

9 – 10 sankta meso sur la placo pro granda pola festo (beatigo de JP2)
10 – 13 emisio el Vatikano pri beatigo de papo Johano Paulo la 2a, poste promeno en Malnova Urbo

samtempe

10 – 13 vizitado de la urbo ekster la centra placo

14 – 15 poezia programo pri la polaj noblistoj – poezio de Cz. Miłosz kaj W. Szymborska – prezentos Lidia Ligęza el Krakovo

15 – 16 Lingva mapo de la mondo – prelego de dr-ino Ilona Koutny – Hu/PL16- 17 Esploroj pri Esperanta Movado kaj UEA – prelego de d-ro Zbigniew Galor el Poznań 17-18 recitalo de la italaj kantoj en Esperanto – Emanuel Rovere el Italujo 18-19 Prelego de Roman Dobrzyński kun la filmo pri historio de Pola Himno

2.05. 2011 lundo

9 – 10 Esperanto per rekta metodo – prezentos Stano Marĉek el Slovakujo

Samtempe

9 – 10 Fermita kunsido de Pola Sekcio de Estraro ILEI

10 – 11 E@l - Edukado en interreto –aktualajn programojn prezentos Petro Balasz el Slovakujo

11 – 13 uzo de TK – moderna informado www.aktuale.info, proponoj, konsiloj de Petro Balaż, Slovakujo

Samtempe

11 – 12 Horo de rememoroj – filmoj de A. Sochacki pri Esperantaj Aranĝoj

12 – 13 La 500 jara historio de judoj en Nowy Sącz – Tomasz Chmielik 13-14 Internacia kunlaboro de lernejoj kaj instruistoj- efikoj de Uniaj Projektoj – Zsofia Korody – Hu/De

15 – 16 Instruado de instruistoj pri Esperanto dum interlingvistikaj studoj en Universitato de A. Mickiewicz en Poznano kaj semajnaj (dufoje en jaro) trejnaj seminarioj –d-rino Ilona Koutny

Samtempe

15 – 16 kvizo pri Esperanto kaj Zamenhof – Marian Zdankowski , Olsztyn

16 – 17 Nuntempa Esperanta Literaturo –Tomasz Chmielik, vicprezidanto de Akademio pri E - Literaturo kaj prezidanto de ILEI-PL 17-18 Diskuto gvidata de P. Balazs

20 – 22

a/ Ĉu ni ankoraŭ legas librojn? Kiu literaturo estas bezona al ni

b/ opinio pri lingvaj instrulibroj

17 – 18 „Oraj pantalonoj en arbustoj” – kabareda grupo el Varsovio

18 – 19 Esperanto en kino kaj kino en Esperanto – prezentos Przemysław Wierzbowski el Bjalistoko

19 – 21:30 Sinjoro Tadeo parolas Esperante – filmo de Andrzej Wajda kun dialogoj tradukitaj de Roman Dobrzyński


3.05. 1011 mardo


8 – 13 Ekskurso al Krynica, Kamianna, laŭ Poprada Valo – pagenda

Samtempe

8 – 9 Sankta Meso kun E-liturgio

9 – 10 Ekskurso al Stary Sącz, vizitado de Muzeo (Szayer- familio)

10 – 13 Veturo al maja kunveno en Olszanka, en familia hejmo de pastro Jozefo Zielonka. Kantado en arbara kapeleto al Maria – oni ricevos kantaretojn. 

13 – 15 reveno al Stary Sącz, renkonto kun la alia, ekskursa grupo ,vizitado de la urbo, promeno al Błonie- altaro.

15-16 spektaklo en Kultura kaj Arta Centro de Ada Sari en Stary Sącz, ludos Junulara Folklora Ensemblo de Kanto kaj Danco „Starosądeczanie”.

16 – 18 Veturo al Barcice, varma manĝaĵo en Garbejo Odnoĵina, „montarana teo”, dancoj ĉe popola muziko

19:30 reveno al Nowy Sącz, koncerto de klasika muziko en preĝejo – kantos ĉe akompano de orgenoj Joanna A. Clifford

4.05. 2011 merkredo

9 – 10 ILEI sur diversaj kontinentoj, novaj agmetodoj – Zsofia Korody 10-11 KER - ekzamenoj laŭ komuna nivelo - por ĉiuj naciaj lingvoj kaj Esperanto: postuloj, preparoj, kiel atingi sukceson – Z. Korody 11-12 Diskuto pri perspektivoj kaj ŝancoj por instruado de Esperanto en Pollando - gvidos reprezentanto ILEI-PL 13-14 Spektaklo D-ro Esperanto Jerzy Handzlik el Bielsko-Biała 15-30 16-30 Principoj ĉe kreado de bona artikolo aŭ bulteno–Stano Marĉek (Slovakujo), redaktoro de ESPERANTO, revuo de UEA Roterdamo

Samtempe

15:30 – 16:30 Kvizo pri Sandecia Regiono por loĝantoj el aliaj landopartoj- Marian Zdankowski

17 – 18:30 Simfonia Orkestro kun repertuaro operet-musikala kun solistoj de Urba Kultur –Centro,

18 – 19 spektaklo de la loka Folklora ensemblo Sądeczanie - en MOK instruado de la folkloraj dancoj por la kongresanoj

19 – 21 Sandeciaj Vilaĝaj Mastrinoj - unikaj en la mondo- invitas! regalo de la „Starosto” – Ĉefo de Distrikto

5.05. 1011 ĵaŭdo


9 – 10 Historio de Eŭropa Himno – prezentos sekretario de Eŭropa Esperanta Unio en Bruselo- ZlatkoTisljar-Slovenujo  10-11 Aktualaĵoj en EEU – Zlatko Tisljar

11:00 Preparo al la manifestacio, promeno al Urba Placo

12 – 13  Manifestacio sur Urba Placo- premiera publika kantado de Eŭropa Himno de korusoj kaj orkestro, marŝo ĉirkaŭ Placo 13:30 14:30 Promeno tra Malnova Urbo kun gvidilo kaj helpo de la lokaj Esperantistoj aŭ tagmanĝa paŭzo

15 – 16 Junulara Kantista Ensemblo

16 – 17:30 Eŭropaj Dancoj prezentataj de Junulara Ensemblo TĘCZA, ensemblo KATARSIS kaj infana ensemblo TRALALINKI el MOK

18 – 19:30 Renkonto kun urbestraro en Urbo Domo – „Party ĉe Prezidento” regalo per Kongresa Torto

20 – 22 Koncerto de Jean Marc Leclerq-JOMO- kantisto, muzikisto, aktoro el Tuluzo, Francujo

6. 05. 211 vendredo


9 – 10  Subvencioj por organiza agado laŭ la pola sistemo de memregistaro kaj administraro en Pollando- prelegos Urszula Wieczorek el Gdynia 10-11 Spertoj pri realigo de programoj Comenius, Erasmus, staĝoj, eksterlanda asistanteco - Zsofia Korody, direktoro de Internacia Centro de Kulturo kaj Edukado en Herzberg, Germanujo

Samtempe

10 – 11 Monodramo Doktoro Esperanto de Mario Migliuci pole–Helena Biskup

11 – 12 Lernado dum la tuta vivo por personoj 50+ laŭ Grundtvig Partneraj Projektoj, Volontado de aĝuloj, Metiejoj – Halina Komar

12 – 13 10 monata asistanteco en Herzberg dum la projekto Grundtvig – rakontos M. Komarnicka, venkinto en la konkurso La Unua Ligo de Grundtvig

Samtempe

12 – 14 Kunsido de la Estraro de Pola E-Junularo

13 – 14 2 aktualaj Partneraj Projektoj 2011-2013 kun kunlaboro de PEA po 5 partneroj en diversaj EU- landoj prezentos Z. Tisljar koordinanto

Samtempe

13 – 14 Lingvoinstruado per kantoj –Stano Marĉek

15 – 16 Projektoj de EACEA: principoj, ŝancoj, prioritatoj – Petro Balaż kreinto de la plej granda projekto en la E-mondo: www.slovake.eu

Samtempe

15 – 16 Poezion de Krystyna Dulak-Kulej el Piwniczna kaj Waldemar Lipowicz el Rzeszów prezentos la aŭtoroj

16 – 17 Arto de Amo – Lidia Ligęza el Krakovo 

17 – 18 Pola Esperanta Junularo –aktualaĵoj kaj planoj por estonteco

18 – 19:30 LA ROMA TRIPTIKO – spektaklo de Poezia Scenejo de Teatro de B.Barbacki en MOK

20 – 22 Adiaŭa bivakfajro ĉe la rivero Kamienica kun kradrostado

7.05. 2011 sabato 

Ĝenerala Kunsido de Delegitoj PEA laŭ speciala programo. Ĝi povas esti plilongita ĝis dimanĉo


Viva koncerto kun prezento de nova kd-albumo "Revado" de Rêverie  - dum la IJF-2011

xKun granda plezuro mi komunikas al vi, ke sabate, la 23-an de aprilo en 2011, enkadre de la kultura programo de la Internacia Junulara Festivalo, IJF-2011, okazos koncerto de la itala profesia muzikgrupo, dum kiu estos prezentata la unuan fojon la nova disko "Revado"!!!

"Revado", nun finpretigata, estos duobla KD. Ĝin konsistigos du KD-oj: unu tute en Esperanto, la alia en la itala. Ili entenos po 9 kantojn, kaj daŭros proksimume po 1 horon. Do entute temos pri 1+1 horoj kaj 9+9 kantoj de tre bona (fidu min!) muziko.

La tekstojn en Esperanto verkis mi; iliajn versiojn (ritmajn tradukojn) en la itala verkis la itala esperantisto kaj amiko Pier Luigi Cinquantini.

La itala profesia ne-esperantista muzikgrupo Rêverie estis fondita en 1996 de la milana muzikverkisto kaj gitaristo Valerio Vado. La projekto celas realigi modernan muzikon, ĉerpante inspiron el la radikoj de la muzik-tradicioj itala (renesanca kaj baroka), eŭropa kaj mediteranea, kaj prilaborante ĉi tiujn elementojn per nuntempa sentokapablo. Kunfandiĝas, do, tradiciaj kaj elektronikaj sonorecoj, atingante ian sonmanieron difineblan kiel "progresiv-folkan". Krome, Rêverie arte eksperimentadas uzante plurajn lingvojn por siaj kantoj.

La Internacia Junulara Festivalo, IJF estas porjunula Esperanto-aranĝo organizata de la Itala Esperantista Junularo, IEJ ĉiujare en alia itala urbo. Ĝi kutimas okazi dum la paskaj lernejaj ferioj. La unua IJF okazis en 1977. La aranĝo havas plej ofte ĉirkaŭ 100 partoprenantojn. La ĉi-jara festivalo okazos en Pornassio, montara urbeto en la provinco de Imperio, en Ligurio.

Por pli da informoj pri Rêverie vizitu la retpaĝon: "Mi kaj la muzikgrupo Rêverie" ĉe la adreso: http://www.ipernity.com/doc/28233/album/77682

Muzikfilmeto de pli frua E-kanto: http://www.arcoiris.tv/modules.php?name=Flash&d_op=getit&id=5604

Andrea Fontana

fontanaandrea@fastwebnet.it


ŜTATE AGNOSKITA ESPERANTO-KLERIGA KURSO EN GERMANIO

xGranda sukceso por Asocio de Germanaj Esperanto-Instruistoj (AGEI, germana sekcio de ILEI), Germana Esperanto-Centro/Interkultura Centro Herzberg (ICH), klerigejo de GEA:

Inter 21- 25 marto 2011 okazos "Esperanto-klerigferiado" en Herzberg - la Esperanto-urbo.
La kvardekhora kurso de la regiona popola altlernejo estas oficiala klerigoferto por plenkreskuloj. La Esperanto-kurso konsistos el 5x8 lernhoroj. Tion postulas la leĝo. Eble en la sesdekaj jaroj de la lasta jarcento sub gvido de rektoro Helmut Sonnabend (iama prezidanto de ILEI), okazis la lasta ŝtate agnoskita Esperanto-trejnseminaro en Germanio.

Normalkaze nur ampleksaj politikaj seminarioj, kursoj de la angla lingvo, specialaj komputilkursoj (ekz. por profesia librotenado) estas ofertataj laŭ "klerigferioleĝo". Do, por la faka programo detale ellaborita de Zsofia Korody kaj Peter Zilvar la regiona popola altlernejo petis permeson de la klerigministerio en Hanovro (federacia lando Malsupra Saksio). Post iom da prokrasto la "klerigferiado" ricevis la ŝtatan agnoskon.

Jen kelkaj trajtoj de tia agnoskita seminario, kurso:

- dungitoj havas la rajton unufoje en la jaro peti unusemajnan "klerigferiadon" por agnoskitaj seminarioj kaj ĉe agnoskitaj institucioj. Ili devas peti la specialan laborforpermeson sufiĉe frue
- la labordonanto devas pagi la normalan salajron
- tiu klerigperiodo ne forprenas la regulajn feriotagojn
- la labordonanto devas aldoni la partoprenatestilon al la personaj aktoj de la laboristo
- tia intensa lingva kurso servas ankaŭ kiel pruvilo pri baza kono de fremdlingvo
- pro tio, ke ĝi estas oficiala ŝtata kurso, oni rajtas peti
redukton de imposto pro la kostoj de veturo, tranoktado, manĝoj, partoprenkotizo, ktp.


La unika "Esperanto-klerigado" okazos sub gvidado de Zsofia Korody venontsemajne. La direktoro de la popola altlernejo (KVHS Osterode), sinjoro Rüdiger Brakel malfermos la oficialan Esperanto-sesion. Ni plu informos pri la eventoj, pri la rezulto.

Zsofia Korody

komisiito de GEA por instruado
prezidantino de AGEI (germana ILEI)
estraranino de ILEI


NOVAJ E-POŜTMARKOJ EN SLOVENIO

Omaĝe al 20-jara jubileo de Slovenio kiel memstara ŝtato Fervojista Esperanto-Societo en Maribor mendis ĉe la slovena poŝto poŝtmarkojn. Alia celo estas konigi al la vasta publiko la agadon de esperantistoj sur faka tereno kia estas fervojo.

La poŝtmarkoj estas eldonitaj en du valoroj: valoro »A« estas por leteroj en interna trafiko, valoro »C« estas por leteroj sendataj al eksterlando.

La markoj estis eldonitaj la 2-an de marto 2011.  La uzo de la markoj ne estas limigita. La prezo de la kompleto (2 poŝtmarkoj) estas 2.50 €.  Oni povas mendi ilin je la retadreso de la societo aŭ ĉe la poŝta adreso:   FES Maribor  -  p.p. 123  - SI 9220 LENDAVA , Slovenio.

La Fervojista E-o Societo sendis ankaŭ proponon al   la Komisiono por eldonado de poŝtaj valoraĵoj  ĉe la Slovenia Poŝto, eldoni en la jaro 2012 poŝtmarkon omaĝe al 125 jaroj de Esperanto kaj por 2013 eldoni poŝtmarkon okaze de 55 –jara jubileo de la Fervojista Esperanto Societo Maribor. La decido estas atendata.

Jovan Mirkoviĉ



Eŭropa Bulteno. 2011. № 3 (103) Oficiala organo de Eŭropa Esperanto-Unio.

Finredaktita: 2011-02-29
Redaktoro: Zlatko Tišljar
Kunlaborantoj: 
Carmel Mallia, Dario Rodriguez, Maja Tišljar,  Jovan Mirkoviĉ, Johan Derks, Gaston PELLET, Andrea Fontana, Dennis Keefe, Pedro Hernández, Renato Corsetti, Salutas Bert SCHUMANN, Zsofia Korody.
Teknika redaktoro: Raymond Gerard
Leterojn kaj komentojn sendu al EEU:
Rete: ztisljar@gmail.com
http://www.gazetejo.org


Ligiloj: