Eŭropa bulteno

FEBRUARO 2011, N° 2 (102)


RUBRIKO: LANDAJ ESPERANTO-MOVADOJ:
KROATIA ESPERANTO-MOVADO

Kroata Esperanto-Ligo havas longan tradicion. Ĝi fondiĝis en 1908, kvankam unuaj esperantistoj en Kroatio agis jam en 1891 en Osijek. Ekde la komenco en ĝi aktivis kapablaj intelektuloj tiel ke el Kroatio devenas ankaŭ tre internacie gravaj esperantistoj inter kiuj sendube la plej famaj kaj gravaj estas Ivo Lapenna kaj Nikola Rašić. Pro tio baldaŭ en la movado ekestis ankaŭ profesia agado kaj forta agado sur kultura kampo. Unua profesia teatra ensemblo devenas el Zagreno (Internacia Arta Teatro, kiun gvidis Srđan Flego en sesdekaj jaro) de kie la torĉon plu portis profesia aktoro Mladen Šerment kiu kunfondis kaj longe gvidis Draman grupon de Studenta E-klubo en Zagrebo kaj li ankaŭ varbis al Esperanto Vida Jerman kiu dominis en E-teatro dum lastaj dudek jaroj. Ankaŭ laste tre aktiva profesia aktoro el Serbio, Saša Pilipović esperantistiĝis en Studenta E-klubo en Zagrebo samkiel fama internacia esperantisto Tibor Sekelj.

teatro

Dum 25 jaroj ekde 1968 en Zagrebo okazadis Pupteatra Internacia Festivalo ene de kiu prezentiĝis pli ol 150 teatraĵoj en Esperanto plenumitaj de profesiaj pupteatroj el plurdeko da landoj. Tie agadis kiel centra profesia E-entrepreno Internacia Kultura Servo (ekde 1972) kiu organizis multajn kulturajn kaj eldonajn aranĝojn, retradukajn projektojn, seminariojn, kulturajn semajnojn, kiu evoluigis la faman Zagrebmetodan lernolibron kaj en kiu interalie laboris poste fama E-verkistino Spomenka Štimec.
Malgraŭ la historie malkonvena pozicio de Kroatio en kiu furiozis en la 20-a jarcento tri militegoj, la movado ĉiam denove fenikse reaperis en riĉe floranta formo. Nun en Kroatio plu funkcias Kroata E-Ligo kun dek kvin societoj kaj 500 pagantaj membroj, kvankam oni povas taksi en en Kroatio vivas kelkdek mil homoj kiuj almenaŭ iomete aktivis en la movado. Por ilustri tion necesas nur diri ke inter 1950 kaj 1990 eldoniĝis pluraj lernolibroj: unue famis la lernolibro de Ivo Lapenna aperigita je du eldonoj, poste de Dušan Maruzzi eldonita je 8 eldonoj kaj fine la Zagreba Metodo eldonita je 9 eldonoj (tiu ĉi lasta je pli ol 40.000 ekzempleroj – ĉiuj forvenditaj). KEL havis daŭre almenaŭ unu profesian sekretarion, kion ĝi havas ankaŭ nun. Esperantistoj en Kroatio posedas du gravajn ejojn: Unu posedas Esperanto-societo en Rijeka (vilaon ĉe la Adriatiko proksime al Rijeka) kaj unu ejon posedas KEL mem en Zagrebo.

En Kroatio ĉiam okazadis multaj internaciaj aranĝoj (inter ili 2 UKoj kaj 2 TEJO-kongresoj), sed ankaŭ lokaj kongresoj. De post kiam Kroatio estas memstara lando okazis 9 landaj kongresoj kaj la ĉi-jara okazos en Bejlovar maje. La junulara E-movado estas centra valoro de kroatia movado. En Zagrebo ekzistas Studenta E-klubo nun kontinue aganta jam pli ol 50 jarojn kaj kiu estis bazo por posta fondo de Kroatia E-Junulara Asocio (KEJA) en 1972. KEJA organizis la du TEJO-kongresojn en Zagrebo kaj Rijeka kaj junularan internacia aranĝon MIRO, kiu okazis jam pli ol 10 fojojn. KEL organizas ankaŭ ĉiujaran renkontiĝon de E-verkistoj en Nordkroata vilaĝo Hraščina. En Kroatio ekzistas ankaŭ fervojista E-Asocio kaj Blindula Kroatia E-Ligo same kun longa tradicio kaj organizado de internaciaj kongresoj kaj agadoj. Specifa agado de kroatia movado estas dediĉita al kulturo: Krom la teatroj aparte gravas eldona agado kaj dum lastaj kelkaj jardekoj retraduka agado. Tiel aperis ekz. pluraj kroataj literaturaj verkoj en aro da lingvoj foraj per la esperanta traduko. Lasta el la sukcesoj tiukampaj estas projekto financita de Eŭropa Unio kadre de kiu kroata, slovena kaj itala literaturo estis pere de E retradukitaj al la bengala lingvo, kaj unu bengala libro estis tiel tradukita al la tri eŭropaj lingvoj.

Kroatia movado ĉiam havis diversajn revuojn. Komence Kroatan esperantiston, poste Konkordon, tiam la jugoslavia E-revuo La Suda Stelo estis redaktata ankaŭ en Kroatio kaj ekde 1980 ĝis nun regule aperas TEMPO – revuo de KEL. Aperas intertempe sporade aro da diversaj lokaj revuo kaj revuetoj inter kiuj la plej luksa nuntempe estas Zagreba esperantisto. Kompreneble ĝi havas ankaŭ abundan informadon en sia retpaĝaro www.esperanto.hr, kie interalie videblas kompleta historio de kroatia movado kun multaj fotoj.

Tre grava, kaj verŝajne unu el la plej sukcesaj el ĉiuj E-movadoj, estas la informa agado de KEL al ekstera publiko. En Kroatio regule de post kiam ekzistas radio kaj televido tiuj medioj abunde raportis pri E, ĉefe pro tio ke ekzistis multaj ne nur esperantistaj aferoj kiujn organizis esperantistoj kaj ankaŭ profesiaj esperantistoj kiuj kapablis lanĉi kaj prezenti la movadon publike. Rezulte de tio oni povas aserti ke preskaŭ ne ekzistas kroata civitano kiu neniam aŭdis pri Esperanto. Pro tio ankaŭ diversaj neesperantistaj institucioj uzis aŭ reklamis E-on. Lastatempa grava sukceso estas ke la Zagreba Turisma Asocio uzas en sia regula elektronika paĝaro ankaŭ E-on kaj eldonas multajn materialojn en E kaj pri E- en Zagrebo ( http://www.zagreb-touristinfo.hr/ ).

En Filozofia Fakultato de Zagrebo kadre de Germanistiko prof. Velimir Piškorec enkondukis studobjekton pri interlingvistiko, kaj ene de ĝi la studentoj povas lerni E-on. En Tutnacia Biblioteko ekzistas sekcio pri Esperanto (postlasaĵo de grava kroata esperantisto Marinko Gjivoje). Verŝajne pro la sama kaŭzo ankaŭ sufiĉe multaj gravaj politikistoj simpatiis aŭ eĉ lernis E-on. Interalie por la movado gravis siatempe subteno de Tito, Jugoslavia prezidanto, subteno de Nikola Šegota, iama vicprezidinto de Kroatia Parlamento kaj Stjepan Mesić eksa ŝtatprezidanto de Kroatio.
La nuna prezidantino de KEL estas: Judita Rey Hundeček kaj profesia sekretariino Spomenka Štimec.

Zlatko Tišljar

RAPORTO PRI LA AGADO DE EEU EN 2010

Ekstera Agado

La 13-an de januaro 2010 prezidanto de Eŭropa Parlamento, Jerzy Buzek akceptis la delegitaron de EEU kiun preparis Margareta Handzlik en Bruselo. En la delegitaro estis Margareta Handzlik, Seán Ó Riain kaj Jozefo Reinvart. La delegitaro informis lin pri nia laboro, donacis al li kelkajn librojn kaj la esperantan version de Eŭropa Himno, kio aparte impresis lin. (EB 1 /2000).

EEU ekstera agado

Ni daŭrigis la laboron komencitan en 2009 aktive partoprenante en Platformo pri multlingvismo de Eŭropa Komsiono, kiu arigas 29 tut-eŭropajn organizaĵojn, el kiuj 28 estas ne-esperantistaj. En la 4 laborgrupoj de la komisiono aktivis Maja Tišljar kaj Seán Ó Riain kaj fojfoje ankaŭ Josef Reinvart. Pri tio legu detalojn en la raporto de Seán en decembra numero de EB. Ni tamen diru ke grandaj klopodoj faritaj donis al EEU prestiĝon kaj ĝi grave influis al la unua raporto de la Platformo en kiu ĝi donas aron da sugestoj kiel plijustigi la eŭropan multlingvecon. La finraporto de la platformo estos transdonota al Eŭropa Komisiono fine de marto kaj interalie en ĝi estos rekomendo esplori kiu dua lingvo havas la plej altan propedeŭtikan valoron por pliefikigi la lernadon de triaj kaj sekvaj fremdaj lingvoj. Tio estas la rezulto de la laboro ĉefe de nia prezidanto.

Granda laboro farita estas finita kampanjo pri starigo de aparta paĝaro kun eŭropaj valoroj www.wix.com/dtisljar/europo. Ni sukcesis aktivigi homojn en ĉiuj landoj-membroj de EU tiel ke engaĝiĝis tradukantoj kaj tradukis al ĉiuj 23 lingvoj kaj la tekstojn pri eŭropaj valoroj kaj la tekston de Eŭropa himno kies originalo estas en Esperanto verkita de Umberto Broccatelli, kiu nun haveblas ankaŭ en 37 tradukoj, inter ili en ĉiuj 23 oficialaj lingvoj de EU. La paĝaro nun estas io tre specifa pri kio ni povas fieri antaŭ institucioj de EU.

Krome ni realigis preskaŭ ĉiujn punktojn de nia laborplano por 2010 kio inkluzivas:

Prizorgado de la retpaĝaro pri kio zorgis Maja Tišljar kaj Peter Balaž. La paĝaro estis dank' al la helpo de Etsuo Miyoshi komplete renovigita kaj nun ni havas bonan paĝaron en kiu estas necese fari ankoraŭ iom da kompletigoj.

La redaktadon de Eŭropa Bulteno transprenis mi (la sekretario) ĉar la ĝistiama redaktorino ne plu havis tempon kaj ni ne plu havis monon por almenaŭ minimuma rekompenco. Teknikan redaktan laboron transprenis Raymond Gerard en Belgio. Eŭropa Bulteno nun legeblas en tri lokoj: www.europo.eu, www.gazetejo.org kaj en la persona blogo de la teknika redaktoro: http://remush.be/bulteno/ . Ĉi-jare aperis 11 numeroj (unu duobla). Okaze de apero de ĉiu numero ni informis pri tio aron da internaciaj kaj naciaj retlistoj. Aparte elstaris la jubilea kaj solena 100-a numero de la Bulteno en decembro 2010.

Ni kunlaboris kun Etsuo Miyoshi pri plia aperigo de granda anonco en Le Monde okaze de la Eŭropa Lingva Tago, kiu aperis du-foje.

EEU-estraro partoprenis en la konsultadoj pri la strategio de EU por la jardeko 2010-2020 al kiu invitis prezidanto de Eŭropa Komisiono Barroso. La estraro akceptis deklaron kaj proponojn kiujn eblas legi en la EB (januaro) kaj kiuj estis inter la 1500 proponoj de diversaj institucioj kaj individuoj transdonitaj al la Eŭropa Komisiono. Bedaŭrinde post kiam la propono estis sendita, estis pluraj reagoj, interalie de UEA, ke ili ne konsentas kun la enhavo de la deklaro kaj okazis tiusence vigla debato en Libera Folio.

Eŭropa Esperanto Unio

Kiel kutime, la estraranoj (kaj kelkaj aliaj delegitoj nome de EEU) ĉeestis en multaj aranĝoj neesperantistaj en kiuj oni traktis la lingvan temaron. La centra laboro rilatis al nia partopreno en la Multlingvisma platformo (temis pri kvin kunvenoj kaj aparte pri granda laboro farata hejme de niaj estraranoj, speciale de la prezidanto, verkinte centon da paĝoj de la raporto. Krome ni estis reprezentitaj en almenaŭ jenaj aranĝoj:

Seán Ó Riain prelegis en Hamburga E-societo dufoje okaze de Irlanda tago. Unufoje publike en la germana, alifoje en Esperanto por esperantistoj; Jozef Reinvart partoprenis konferencon de EPSO (Eŭropa komisiono por testado de estontaj oficistoj) kie li prezentis E-on, Peter Balaž reprezentis EEU ĉe KAEST-konferenco en Slovakio(18-21. novembro), Remy Sproelants reprezentis EEU ĉe konferenco de Eŭropa Parlamento en Bruselo „Lingva diverseco – defio por EU” la 4-an de marto, Johano Derks reprezentis EEU ĉe la seminario pri multlingvismo de EUNoM en Leuwarden (Nederlando) la 18-an de novembro, Maja Tišljar reprezentis nin en du kunsidoj de DGT pri aktiva civitaneco de Eŭropa Komisiono en Bruselo.

EEU intense kunlaboris rilate la proponon pri unulingveco de Eŭropa Buroo por Patentoj kun ERA kaj EDE. La prezidanto ankaŭ mem intervenis per letero kaj la Buroo respondis al EDE. Ĉiukaze tiu iniciato ne sukcesis, dank' ankaŭ al esperantista engaĝiĝo.

La estraro havis du kunsidojn: unu en februaro en Bruselo kaj la duan dum la Kaiserslauterna germanfranca kongreso la 21-an de majo.

Okaze de eŭropa lingva tago la 21-an de septembro la estraro invitis landajn asociojn festi ĝin per prelegoj kaj publikaj aranĝoj. Tiusence plej elstaris la pagita anonco en Le Monde de Etsuo Myjoshi kaj ekspozicio de libroj pri malpli konataj lingvoj en Brusela Eŭropa Komisiono (DGT) en kiu unu tablo estis dediĉita ankaŭ al Esperanto. Kelkaj landaj asocioj havis apartajn publikajn aranĝojn kiel la ĉeĥa, slovena, slovaka...).

Menciindas plie aparte grava nova fenomeno en Eŭropo kiun EEU stimulas, sed en kiu ĝi ne rekte partoprenas: ĉiam pli da Esperantaj institucioj ricevas monon de eŭropaj fondaĵoj por internaciaj kunlaboraj projektoj kadre de fondaĵoj Grundtvig, Comenius, Culture kaj Aktiva Civitaneco. En 2010 apud la Comenius- kaj Grundtvig-projektoj de pluraj lernejoj kaj landaj asocioj aldoniĝis projekto de Itala E-Federacio organizi en 2011 eŭropan laborejon pri eŭropaj temoj okazonta en Torino.

Multaj informoj pri E-agado aperis en neesperantistaj medioj kaj ni ne kolektis precizajn indikojn sed sendube la plej gravaj ĉi-jare estis la anoncoj en Le Monde kaj la televidaj elsendoj pri asocioj kiuj festis siajn 100-jariĝojn (slovena, bosnia...)

9a EEU-Kongreso, Irlando, 16-20-a de julio 2012

En 2009 la asembleo decidis ke la sekva EEU kongreso okazos en Gaillimh/Galway (Galivo), dulingva urbo de 70.000 loĝantoj ĉe la okcidenta marbordo de Irlando, de la 16-a ĝis la 20-a de julio 2012. La temo estos Lingvolernado en EU: lerni pli, kosti malpli, kaj ni celas altiri atenton al la uzo de Esperanto por plibonigi lingvolernadon. En 2010 la estraro kunlaboris kun la starigita Loka Kongresa Komitato en tiu urbo, prizorgis ellaboron de la afiŝo kaj interkonsentis pri lokoj kaj prezoj de ejoj kie la kongreso okazos, la universitato de Galivo. LKK-on prezentas urba institucio por organizo de aranĝoj kiu faros la laboron profesie. Ili akceptis kondiĉojn kiujn ni starigis pri la organiza kaj financa funkciado de la kongreso, kaj jam prizorgis financan subtenon de la urbaj aŭtoritatoj de Galivo. La prezidanto havis ankaŭ kunsidon kun la LKK.

Enmovada Agado

Ni organizis la kunsidon de la asembleo de EEU dum la german-franca kongreso en Kaiserslautern en Germanio la 21-an de majo, sed bedaŭrinde ne alvenis sufiĉe da asembleanoj, tiel ke la kunveno, kvankam okazigita, ne estis decidpova. Tial la estraro decidis peti la asembleanojn konfirmi la oficialajn dokumentojn, kiujn devas akcepti la asembleo, per skriba voĉdono. Tio okazis kaj la raportoj estis akceptitaj (Raporto pri la laboro en 2009 kaj la financa raporto).

En la jaro la plej grava evento estis okazigo de la Eŭropa seminario pri Lingvaj rajtoj en multkultura Eŭropo, kiun ni organizis kune kun la Itala E-Federacio kaj ĝi okazis en Lignano (ĉe Venecio) en Italio de la 22-a ĝis la 29-a de aŭgusto 2010. La seminarion gvidis la sekretario de EEU Z. Tišljar dum 20 horoj en kies 6 sesioj partoprenis kvindeko da homoj. Dum la seminario oni verkis protokolon kiu prezentas la diskutojn kaj prelegojn kaj la tuto donas superrigardon pri la jura stato rilate la lingvan demandon en EU. La protokolo aperis en Eŭropa Bulteno, septembra numero.

seminario

Ĝenerale la kunlaboro kun UEA estis bona kiel kutime: Niaj reprezentantoj ĉeestis en kelkaj aranĝoj de UEA ( malfermaj tagoj de UEA) kaj kunorganizis kun UEA la partoprenon en Eŭropa Ekonomia Forumo en Krynica (Pollando). Ĉi-lastan kunfinancis ankaŭ la fondaĵo ESF.

Ni ankaŭ bone kunlaboris kun ILEI, sekcio de UEA. Tiusence Zlatko Tišljar partoprenis ankaŭ en Tradicia Pedagogia Seminario organizata de Esperanto centro en Herzberg am Harz en Germanio TORPEDO, kiun kunorganizis ILEI. Li gvidis seminarion por geinstruistoj pri maniero kunmeti eŭropajn projektojn rilatajn al edukado, kadre de fondusoj Comenius kaj Grundtvig. La seminario okazis de la 8-a ĝis la 12-a de oktobro 2010.

La landa agado estis kontentiga, kvankam ni ankoraŭ ne sukcesis kunlaborigi plurajn landajn asociojn, aparte la baltajn. Ni havis korespondadon kaj ankaŭ personajn diskutojn kun la prezidanto de Bulgara E-Asocio Božidar Leonov kun la celo ke BEA aliĝu, kion li promesis. Ni ankaŭ pri tio korespondis kun rumanaj respondeculoj, kaj ili decidos pri aliĝo dum sia ĉi-jara kongreso. Ni enkondukis en Eŭropan Bultenon rubrikon pri landaj E-agadoj kiu bone funkcias kaj jam aperis artikoloj pri 6 landoj (Italio, Slovenio, Hungario, Ĉeĥio, Danio kaj Francio). Bona kunlaboro estis ankaŭ kun Germana E-Asocio, kunorganizinte la asemblean kunsidon en Kaiserslautern kaj kunorganizinte kun GEA Eŭropan Lingvopolitikan semajnfinon en Sankt Andreasberg/Harz kiun gvidis Maja Tišljar (10-12. septembro 20110). Iom vigliĝis jarfine la kunlaboro kun Hungara E-asocio kaj aktivuloj en Hungario okaze de prezidado de Hungario en la EU-Konsilio kaj agado de esperantistoj rilate tiun prezidadon.

Tre bona kunlaboro estis kun Pola E-Asocio (ni ellaboris 2 komunajn Grundtvig-projektojn kaj kunorganizis la partoprenon en Ekonomia Forumo en Krynica 8-10.09. 2010. Ĝi denove tre bone sukcesis kadre de la foruma temo „Eŭropo sen konfliktoj”. Prelegis Seán Ó Riain, Zbignew Galor, Ilona Koutny kaj Barabara Despiney. La forumon partoprenis 1500 elituloj de Eŭropo, inter ili Barroso kaj Buzek, kiuj povis vidi nian standon.

Ankaŭ bone ni kunlaboris kun Dana E-Asocio pri eŭropaj projektoj kaj partopreno en la sekva UK.

Aparte ni zorgis ankaŭ pri rilato al kandidataj kaj najbaraj landoj al EU. Z. Tišljar partoprenis en la kongreso de Kroatia E-Ligo en Velika Gorica, la 8-an de septembro kaj en solenaĵo de 100jariĝo de E-Ligo en Bosnio kaj Hercegovino en Sarajevo de la 29-a ĝis 31-a de oktobro, en kiu li prelegis pri Eŭropaj perspektivoj por Esperanto kaj salutis nome de EEU.

Financoj

La kotizpagado En 2010 okazis pli-malpli samkiel en antaŭaj jaroj. La asocioj kiuj regule pagas, pagis ankaŭ ĉi-jare, la asocioj kiuj ne pagas, ne pagis ankaŭ ĉi-jare. Ili estas la E-asocioj el la jenaj landoj: Litovio, Latvio, Estonio, Grekio, Malto, Luksemburgio dum Rumanio kaj Bulgario ne ankoraŭ aliĝis. Ne pagis ĉi-jare ankaŭ kelkaj landoj kiuj ĝis nun regule pagadis: Britio, Nederlando, Ĉeĥio kaj Hispanio. Sekve el 24 landoj de EU, (Rumania kaj Bulgaria E-Asocioj ne ankoraŭ aliĝis kaj en Kipro ne ekzistas E-asocio) 10 ne pagis kotizon, dum 14 pagis.

La jaro estis daŭrigo de kriza periodo. Niaj esperoj ke EU plu financos nin ĉu el la rimedoj dediĉitaj al funkciado de tuteŭropaj asocioj (por kio ni ricevis subvencion en 2008), ĉu por iu el la de ni planataj gravaj konferencoj (kiel ni ricevis en 2007), bedaŭrinde malgraŭ maksimumaj klopodoj ne realiĝis. Ĉiuj niaj projektoj estis malakceptitaj. Maja kaj mi ellaboris tri grandajn projektojn: unu por regula financado por la sekva jaro kie ni planis treege detalan laborprogramon por la jaroj 2011, unu projekton por eŭropa konferenco en Hamburgo kaj unu projekton por Grundtvig. Krom sumo por preparoj de la Hamburga Konferenco kiun pagis la Hamburga E-societo (2500 eŭroj) kaj helpo de Etsuo Miyoshi por finfaro de nia ttt-paĝaro de 1200 eŭroj kaj kompreneble la jam menciitaj kotizoj ni havis neniajn aliajn enspezojn. Finance do temas pri la plej malbona jaro de post kiam EEU estas registrita organizaĵo. Detale pri tio en la financa raporto.

Flory Witdoeckt ellaboris la financan raporton por la financaj instancoj de Belgio por 2009. La raporto estis pozitive taksita. Krome ni ellaboris fine de la jaro novajn projektojn por 2012 (konferenco en Galivo dum la kongreso kaj konferenco en Triesto laŭ la programo antaŭe planita por Hamburgo pri la temo »Kia estus Eŭropo nuntempe, se EU neniam estus fondita?«. Petojn por tiuj konferencoj ni transdonos al la fondaĵo Aktiva Civitaneco en februaro 2011. Ni serĉas daŭre ankaŭ aliajn eblajn fontojn por la planata konferenco en Kopenhago pri indonezia lingvo. Malgraŭ tio ni sukcesis reteni en tre minimuma formo la profesian laboron de Maja Tišljar (kiu pretis fari sian laboron kontraŭ minimume permesitaj pagoj per kiuj eblas formale esti registrita kiel salajrata persono en Germanio). Tio gravis, ĉar la kondiĉo por ricevi konstantan financadon estas ke la asocio jam havas almenaŭ unu profesiulon. Bedaŭrinde tio verŝajne ne plu estos ebla en 2011 se estos aprobita neniu el la projektoj prezentitaj al Eŭropa Komisiono.

Zlatko Tišljar, sekretario de EEU

Februaro 2011.


Danubregiona Strategio – agadeblo por Esperanto-movado

Danubregiona Strategio

Supozeble dum la hungara EU-prezidanteco oni akceptos la projekton pri la Danubregiona Strategio en la prezento de la Eŭropa Komisiono. La ideon de ĉi tiu projekto la Komisiono ekirigis en la jaro 2009. De tiam pri ĝi opiniojn donis la Eŭropa Komitato de Regionoj, la Eŭropa Parlamento, la Eŭropa Ekonomia kaj Sociala Komitato, la registaroj de interesataj ŝtatoj kaj oni okazigis ankaŭ internaciajn konferencojn pri la projekto. (Konigo pri tiaj antaŭpreparaj dokumentoj: http://www.vilagnyelv.tripod.com/Form_DS.htm ).

En la Danubregiona Strategio estas interesataj 14 landoj, el kiuj dek estas laŭ la rivero Danubo (Germanio, Aŭstrio, Slovakio, Hungario, Kroatio, Serbio, Rumanio, Bulgario, Moldavio kaj Ukraino), krome estas interesataj kun ili najbaraj kvar landoj (Ĉeĥio, Slovenio, Bosnio-Hercegovino kaj Montenegro).

Kio estas la esenco de la Danubregiona Strategio? Kio estas ĝia celo?

Estas fakto, ke inter la landoj en la baseno de Danubo montriĝas diversgradaj diferencoj en la ekonomia evoluo, en sociaj problemoj, en la vivnivelo kaj en similaj aferoj. Vivas en la popoloj historiaj ofendoj. Ĉio ĉi malhelpas la longdaŭran evoluon en Eŭropo kaj kaŝas en sin iaspecan sekurecan malcertecon. Estas komuna intereso por la socioj vivantaj en ĉi tiu makroregiono la malpliigo de tiuj malavantaĝaj diferencoj. Kiel? Esence per akordigo de la aparte ekzistantaj disvolvaj celoj, projektoj, sistemoj, efektivigoj koncerne – ekzemple – surteran kaj akvovojan trafikojn, energioprovizon, konkurenckapablon, dungadeblojn ktp. Koncerne ekzistantajn problemojn pensu pri tiaj faktoj, ke la denseco de la pontoj super Danubo malpliiĝas se oni proksimiĝas de la fonto al la Nigra Maro. Inter Rumanio kaj Bulgario estas jam nur unu ponto (konstruo de la dua prokrastiĝas). En iuj landoj fervojaj linioj finiĝas ĉe la landlimo, kvankam iam ili kondukis plu. La tiaspecaj faktoj obstaklas la plivastigon de ekonomiaj kaj homaj interrilatoj. Ne malmultajn obstaklojn la registaroj kaj la lokaj instancoj povus forigi per la akordigo de celoj kaj farendaĵoj.

La sisteman kunlaboron en la makroregiono postulas ankaŭ translimaj naturaj riskoj (poluado de la riveraj akvoj, inundoj kaj ceteraj danĝeroj), sekve oni bezonas komunan kontraŭinundan protektadon kaj protektadon de la medio. Donante opiniojn pri la Danubregiona Strategio ĉiu EU-institucio emfazis, ke la ekonomiajn celojn kaj la medioprotektadajn celojn oni nepre devas kunordigi.

Komence de la procezo la Eŭropa Komisiono faris en sia enkonduka dokumento alvokon al ĉiuj interesiĝantaj instancoj, ke ili prezentu siajn proponojn, opiniojn kaj kontribuojn. La interesiĝantaj instancoj povas esti membroŝtatoj, najbaraj ŝtatoj, regionoj, aŭtonomioj, internaciaj organizoj, sociaj kaj ekonomiaj partneroj kaj anoj de la civila socio. Tio montras, ke la iniciatinto supozas multnivelan partoprenon en la formado kaj efektivigo de tiu longdaŭra strategio, kies fina celo estas, ke tiu strategio certigu por la civitanoj en la areo pli altan vivnivelon, sekurecon kaj pacon. Tiun celon emfazis ankaŭ la EU-instituciaj opinioj, kaj same, ke la regionaj kaj lokaj aŭtonomioj havas gravan rolon en la antaŭenigo de la dialogo de kulturoj.

La farendaĵoj, pri kiuj parolas la Danubregiona Strategio, plejparte apartenas al ŝtatoj, regionoj, aŭtonomiaj institucioj, entreprenoj k.s. Tamen la sociaj kaj kulturaj celoj prezentas eblojn por utilaj civitanaj agadoj. Ĉu ankaŭ por la movado de Esperanto?

La lingva problemo por la parolantoj de Esperanto inter si plejparte estas solvita. Ju pli E-parolantoj estas, des malpli lingva problemo estas en la internacia komunikado. Tamen, estas fakto, ke la nombro de la E-parolantoj estas treege malalta kompare kun tiu de parolantoj de aliaj internacie uzataj lingvoj. Sekve Esperanto servas nur al ege malgranda fragmento de la homaro. Nature doniĝas demando: ĉu tamen en tia situacio Esperanto, pli precize parolantoj de ĝi, povus ankoraŭ pli vaste servi la homan medion? Mia respondo: jes, ili povus fari tion, per informado en kaj al la medio pri temoj, kiuj estas interesaj aŭ utilaj por la homoj.

En la priparolata areo vere dezirindas la firmigo de konfido, la konstruado de amikeco inter la popoloj, sekve dezirindas ankaŭ la reciproka kono de la kulturoj, vivkondiĉoj ktp. La strategia celo pri tia disvolviĝo ne estas kontraŭ la spirito de la E-movado. Sekve la pli intensa engaĝiĝo de E-parolantoj en la ĉirkaŭa socia vivo povas havi kaj eblon kaj motivon.

Kion diri pri la praktika eblo? Jen unu ideo kiel ekzemplo. Esence temus pri tio, ke libervolaj esperantistoj (2011 estas ankaŭ jaro de libervoleco!) kunlabore povus, ĉiu en sia socia medio, kolekti kaj transdoni sociajn kaj kulturajn konojn, informojn, por kiu agado ili havas la komunan lingvon kaj por ili estas disponebla la mondreto. La komenco de tia procezo povas esti, ke du esperantistoj en diversaj landoj estigas retpaĝojn kaj en tiuj ili aperigas interesajn aŭ laŭtemajn lokajn konojn, informojn, kiuj estas facile kaj reciproke transpreneblaj. Se aliaj personoj kun siaj retpaĝoj kaj agadoj aliĝas, tiam estiĝas reto de paĝoj por specialaj informoj (ekzemple pri loka trafiko, mediopoluaj problemoj aŭ lokaj historiaj vidindaĵoj, kulturaj kutimoj ktp.). Ju pli vastiĝas la reto, des pli iĝas pli valora la komuna informbanko por la informado al la ne-esperantista socia medio. Eble ne necesas la ideon detali plu. Kiu havas iom da fantazio, tiu povas rekoni, ke ĉiaspecaj agadebloj kaŝiĝas en la Danubregiona Strategio por plia socia utiligo de Esperanto.

László Gados


INTERNACIA TAGO DE GEPATRAJ LINGVOJ

En la januara numero ni invitis landajn asociojn dissendi al parlementanoj de Eŭropa Parlamento (ĉiu landa asocio al sialandaj parlamentanoj en la sialanda lingvo) leteron kunmetitan de EEU-prezidanto. Nin atingis respondoj ke tion faris nur 3 landaj asocioj: la brita, la itala kaj la germana. Jen iliaj raportetoj:

Britoj a)

Sinjoro Curtis sendis la leteron al ses britaj parlamentanoj de Europa parlamento kaj li skribas pri tio la jenon:

La rezulto ĝis nun estas du el la ses atenditaj respondoj.
   Unu venis de mia graflanda europarlamentano, Graham Watson, kun kiu mi sufiĉe ofte korespondas pri Esperanto, kaj li sincere konsentis rigardi la paĝaron.  Kiam li estis dekdu-jara, li partoprenis eksperimenton por instrui la francan al lernantoj en unuagradaj lernejoj.  Samtempe, en alia loko, mi partoprenis la saman eksperimenton kiel instruisto.
   Pro tio, Graham lernis la francan je alta nivelo kaj iĝis europarlamentano, sed post kvin jaroj la eksperimento fiaskis pro malfacilo de la franca, kaj manko de instanca mono, kaj mi devis rezigni pri instruado de la franca.
   Tamen, mi jam eksciis ke la unuagrada lernejo estas la plej bona loko por instrui duan lingvon.  Mi serĉis pli facilan lingvon kaj trovis Esperanton.  Tio okazis en 1972 kaj malgraŭ mia strebado konvinki la instancojn ke Esperanto estu instruata, mi ankoraŭ ne sukcesis, kaj Graham Watson ankoraŭ estas konvinkita ke la franca sufiĉas al li.
   Li ne kredas ke Eŭropa Parlamento bezonas ion alian ol la anglan kiel komunan lingvon.
La alia respondo venis de la sekretariino de Julie Girling, unu el la kvin aliaj regionaj eŭroparlamentanoj, kiuj teorie reprezentas min.  La sekretariino promesis atentigi sian dunganton kiom eble plej baldaŭ.
Amike,

David Curtis

Britoj b)

Esperanto Lobby (http://www.esperantolobby.net) sendis okazan tekston rilate la geptralingvan tagon al 650 britaj parlamentanoj (t.e. en Westminster)

Brian Barker

Ankaŭ Itala Esperanto-Federacio kontaktis ĉiujn italajn parlamentanojn en la Eŭropa Parlamento per mesaĝo, kiu entenis kelkajn elementojn (tiujn de Zlatko kaj ion pri patentoj - temo tre sentata en Italujo nuntempe).
Ankoraŭ neniu reago.

Renato Corseti

Germana Esperanto-Asocio okaze de la Tago de la Gepatra Lingvo uzis cirkuleron al EU-parlamentanoj verkitan de la EEU-asembleo kaj transformis ĝin al germanlingva gazetara informo aldonante kelkajn specifajn aferojn de Germanujo. Tiun informon la gazetara komisiito de GEA, Thomas Sandner, sendis al sia kutima adresaro de amaskomunikiloj.
Tiel per malmulta laboro la informo povis iri al relative multaj homoj kaj amaskomunikilaj adresoj.
La teksto estas legebla sur la paĝoj de GEA http://www.esperanto.de/deb => Pressemitteilungen

Rudolf Fischer, prezidanto de GEA


Iberia Renkontiĝo,
13an/14an/15an de majo 2011

iberia renkontiĝo

Iberia Renkontiĝo estas ĉiujara esperantaĵo okazanta ie en Iberio kunorganizata de Portugala Esperanto-Junularo, Hispana Esperantista Junulara Societo kaj Kataluna Esperanto-Junularo. ĉi-foje la renkontiĝo okazos en regiono de Ĝirono.

Pro sia situo kaj historio, Iberio estas, ekde la pratempoj, plurlingva kaj plurkultura teritorio. En ĝi estas kvar politikaj eroj (Portugalio, Hispanio, Andoro kaj ĝibraltaro) kaj sep lingvoj (aragona, astur-leona, eŭska, galeg-portugala, kastilia, kataluna kaj okcitana). Post la lastaj migradoj oni povas kalkuli je pli ol tri centoj la kvanton de lingvoj parolataj en la dunoninsulo.

Tial do, la programo de la renkontiĝo baziĝos ĉefe sur plurkultureco kaj diverseco. Nia ĉefa ideo estas agi kune kun lokaj kulturaj asocioj. Kultura kaj scia interŝanĝo estos la kerno de la programo de renkontiĝo kiu celas diskonigi la lokajn kulturojn al esperantistoj kaj tiun esperantan al lokanoj.

La programeroj okazos en gastejo Can Maiol en urbeto Sant Andreu Salou, kaj ankaŭ en la centro de Cassà de la Selva kaj en Ĝirono. Nepre portu vian dormosakon kaj kusenon.

Detaloj legeblas en aparta ttt-paĝaro: http://www.esperanto.cat/ir2011/hejmo_eo.htm


SCIENCA SIMPOZIO PRI MULTLINGVECO

Gargnano del Garda (Brescia)

Lingvo, povo kaj kono
Palazzo Feltrinelli
Gargnano del Garda (Brescia)
24-a – 25-a de junio 2011

Temoj

1. Lingvo kaj povo. Ĉu la hierarkia sinteno, kiu instigas la esploristojn utiligi nur unu saman naturan lingvon, limigas la egalecon inter esploristoj apartenantaj al malsamaj lingvaj komunumoj kaj/aŭ kondiĉigas la temojn de la kultura kaj scienca esplorado?

2. Multlingveco kaj filozofio. Kiu estas la rilato, kiu interligas la esplor-temojn pri filozofio, kaj la lingvon, en kiu oni plenumas ilin (t.e. la lingvo de la esploristo mem kaj/aŭ la lingvo, kiun li elektas aŭ estas devigata elekti)? Ĉu la traduko de problemoj kaj tekstoj en filozofio kunportas limigojn aŭ riĉigojn?

3. Plurlingveco kaj kon-kapabloj. Ĉu la kapablo utiligi regule pli ol unu lingvon efikas je la rezultoj rilataj al kon-kapabloj, kiuj preteriras la lingvajn kapablojn mem?

4. La situacio de artefaritaj kaj planitaj lingvoj. Ĉu konstruita lingvo (conlang) helpas protekti la lingvan egalecon interne de multlingvaj medioj kiel la Eŭropa Komunumo? Ĉu la kazo de denaskaj parolantoj de konstruita lingvo (conlang) kiel gepatra lingvo liveras kontraŭekzemplon al la ĉefa paradigmo de la nuntempaj lingvistiko kaj filozofio de la lingvo? Ĉu la konstruado kaj/aŭ la uzado de konstruitaj lingvoj (conlang) implicas demandojn esence filozofiajn, kiel kategoriajn taksonomiojn kaj ontologiajn antaŭsupozojn, aŭ, plie, logikajn, politikajn kaj artismajn utopiajn idealojn utopiajn?

Aŭspicioj de:

Dipartimento di Filosofia, Università degli studi di Milano
FEI. Federazione esperantista italiana
ELF. Observatoire «économie langues formation», Université de Genève
CELE. Centre d'études linguistiques pour l'Europe
GSPL. Società di Linguistica Italiana: Gruppo di Studio sulle Politiche Linguistiche
InKoj. Interlingvistikaj Kajeroj. An Academic Journal on Planned and Artificial Languages

Scienca direktado

Paolo Valore (Dipartimento di Filosofia, Università degli studi di Milano)

Scienca komitato

Davide Astori (Dipartimento di Filologia Classica e Medioevale, Università degli studi di Parma)
Renato Corsetti (Università degli studi di Roma “La Sapienza” & Presidente della FEI)
Gabriele Iannaccaro (Dipartimento di Scienze umane per la comunicazione, Università degli studi di Milano Bicocca)
Michele Gazzola (ETI. École de traduction et d’interprétation, Université de Genève)
Fabrizio Pennacchietti (Dipartimento di Orientalistica, Università degli studi di Torino)
Renato Pettoello (Dipartimento di Filosofia, Università degli studi di Milano)

Organiza komitato

Ettore Brocca, Gianmarco Brunialti Masera, Leonardo Caffo, Nadia Moro, Mauro Viganò

Kiel prezenti kontribuon

La teksto de la kontribuo devos estis ne pli longa ol 20 paĝojn kaj enhavi resumon de maksimume 200 vortoj. Ĝi devos esti originala kaj ne publikigita kaj ĝi devos alveni ĝis la 29-a de majo 2011 al <multilingualism.unimi@gmail.com>. Oni akceptas dokumentojn en formatoj doc (Word) kaj pdf. La teksto povos esti verkitaj en la franca, la angla, la itala kaj la germana.

La kontribuoj aperos en libro eldonota per la helpo de la Universitato de Milano

Prof. Paolo Valore

Storia della Metafisica contemporanea
Dipartimento di Filosofia
Università degli Studi di Milano
Via Festa del Perdono 7
20123 MILANO - ITALY

Tel. +39 02 50312741
Fax: +39 02 50312528


Eŭropa Bulteno. 2011. № 2 (102) Oficiala organo de Eŭropa Esperanto-Unio.

Finredaktita: 2011-02-29
Redaktoro: Zlatko Tišljar
Kunlaborantoj: 
László Gados, David Curtis, Brian Barker, Renato Corsetti, Rudolf Fischer, Prof.  Paolo Valore
Teknika redaktoro: Raymond Gerard
Leterojn kaj komentojn sendu al EEU:
Rete: ztisljar@gmail.com
http://www.gazetejo.org


Ligiloj: