
Invito al Landaj Esperanto-Asocioj en Landoj de EU
Estimataj!
La
estraro de EEU pridiskutis la manieron kiel uzi la Tagon de Gepatraj
Lingvoj por fari signifan agadon por Esperanto kaj decidis proponi al
vi la jenan kampanjon:
Landaj E-Asocioj en
EU-landoj traduku la suban leteron al siaj naciaj lingvoj kaj sendu ĝin
sianome al eŭropaj parlamentanoj de la propra lando tiel ke tiuj ricevu
ilin ĉirkaŭ la 20-a de februaro (la internacia tago de gepatraj lingvoj
estas la 21-a de februaro) kun subskribo de sia prezidanto kaj
prezidanto de EEU
Estimata EU-parlamentan(in)o……!
Okaze de internacia Tago de Gepatraj Lingvoj proklamita de UNESKO (21-a de februaro) Eŭropa Esperanto-Unio kaj nia landa asocio volas atentigi Vin pri la neceso almenaŭ unufoje jare fari iom pli por konsciigi eŭropanojn pri graveco de gepatraj lingvoj kaj egalrajteco de ĉiuj gepatraj lingvoj ĉu naciaj ĉu minoritataj.
Tial ni rekomendas al vi rigardi la paĝaron de Asocio por Eŭropa Konscio sur kies portalo www.wix.com/dtisljar/europo vi povos vidi ekzemplan manieron batali por komuna eŭropa konscio aplikante la principon de egalrajta multlingveco uzante ĉiujn oficialajn eŭropuniajn lingvojn.
Ni kredas ke la paĝaro de AEK plaĉos al vi kaj ke vi rekomendos ĝin al laŭeble multaj institucioj eŭropaj ke ĝi servu kiel ekzemplo por aliaj eŭropaj instancoj kaj asocioj.
Prezidanto de …..Landa Asocio: Prezidanto de Eŭropa Esperanto-Unio
Antaŭ ĉirkaŭ 40 jaroj mi lernis Esperanton, nur kelkajn jarojn poste mi komencis labori por Germana Esperanto-Asocio (GEA). Por prijuĝi la nunan staton de GEA, mi tial ĉefe komparas ĝin kun la stato de antaŭ 35 jaroj. La membronombro estis tiutempe sub 1000, Germana Esperanto-Junularo (GEJ) malgranda grupo; nuntempe almenaŭ ne estas pli malbone. Sed precipe en la 80-aj jaroj floris la movado en Germanujo. Ĉirkaŭ la jubilea jaro la nombro de membroj trovis sian kulminon (ĉ. 1.600), sed poste ĝi ĝis nun konstante ŝrumpis, ĉiujare al aktuale 869. Same GEJ spertis grandan periodon kun malmultnombriĝo je pli ol 300 membroj ĝis la defalo al nun 103 fine de 2010
Ĉiam
la
homoj
volas
nur
nombrojn
por
mezuri
staton.
Ĉu
tio ne estas
misgvida? Ni komparu aliajn aspektojn. En la 70-aj jaroj GEA havis ege
malmultajn aktivulojn, kiuj faris tutlandan laboron. Sed ekzistis
relative densa reto de lokaj grupoj kun vigla verda vivo, preskaŭ
sendependa de GEA. La Germana Esperanto-Kongreso, tiutempe la centra
tutlanda aranĝo, iĝis pli grava dum la lastaj jaroj, ĉar GEA kongresis
kune kun najbaraj asocioj aŭ kun Eŭropa Esperanto-Unio. En la 80-aj
jaroj naskiĝis "Esperanto aktuell", ekiĝis la unua centra
membroadministrado per komputilo, eksplodis la Internacia Seminario,
aldoniĝis la Internacia Festivalo, okazis 1a Printempa Semajno
Internacia, laboris vigla estraro kun multaj komisiitoj, ĉiuj
honor-oficaj.
La 90-aj jaroj vidis la unuiĝon de GDREA kun GEA, sed la kresko de la membraro estis nur portempa. Post la 100-jara jubileo de Esperanto ankaŭ tiuj, kiuj longe revis pri la "fina venko", perdis tiun esperon kaj direktis sin al praktika uzo de Esperanto, al scienca esploro de planlingvoj (fondo de Gesellschaft für Interlinguistik) aŭ al simpla ĝuemo. El "samideano" iĝis "kliento", kiu postulas servojn kaj amuziĝon.
Tio gvidis al la nuna situacio. Lokaj grupoj kaj fakaj ligoj en Germanujo velkas kaj malaperas. Regionaj kaj tutlandaj aranĝoj tamen trovas bonan eĥon. Ne nur GEA kaj GEJ, ankaŭ privatuloj ekster GEA ofertas ĉiujare plurajn internaciajn eventojn kiel la Internacian Festivalon (Hans-Dieter Platz) kaj Novjaran Renkontiĝon (Lu von Wunsch-Rolshoven/EsperantoLand).
Ekde
kelkaj jaroj la turisma urbeto Herzberg ĉe montaro Harz nomas sin
"Esperanto-urbo". Tie aktivas Peter Zilvar kaj Zsófia Kóródy, kiuj
zorgas por tio, ke Esperanto estu tie ĉie videbla kaj renkontebla, eĉ
la urbestro lernis Esperanton. Kursoj okazas en pluraj lernejaj klasoj,
kaj viglas la ĝemelaj kontaktoj al la Pola urbo Góra [gura] helpe de
Esperanto.
GEA
havas en Herzberg sian klerigan centron (ICH), kie s-ino Kóródy,
modeste pagata de GEA, organizas klerigadon de Esperanto-instruistoj,
surbaze de la ILEI-regularo. Cetere estas ege
malfacile, trovi honor-oficajn aktivulojn: Iuj ne havas tempon pro
profesia streĉo, aliaj ne havas monon pro senlaboreco. Nuntempe GEA
havas du pagatajn dungitojn kaj unu helpanton. Tamen ĝi havas ekde du
jaroj oficejon en Berlin kaj tial estas trovebla en la ĉefmetropolo de
Germanujo. Ĵus la membrokunveno draste altigis la GEA-kotizojn, pro kio
la membronombro certe pluŝrumpos, sed laŭ unuaj esploroj forfalas ĉefe
familianoj. Rezulte GEA volas havi pli da financaj fortoj por sia
origina celo: plivastigo de Esperanto.
Al tiu celo relative juna GEA-estraro nun volas pliplugi la kampojn, sur kiuj estis kelkaj progresoj dum la lastaj jardekoj:
- Plusubteno de la kleriga centro de GEA en
Herzberg,
- lanĉado de pliaj kursoj en universitatoj, kie la pordoj por Esperanto
estas pli malfermitaj ol en la antaŭaj tempoj,
-
pli ofta apero en ne-Esperantaj medioj (precipe Interreto, alternativaj
grupoj kaj kampanjoj, sed ankaŭ sociaj kaj politikaj instancoj).
Oni
povas jam konstati, ke Esperanto akiris certan renomon en progresema
tavolo de la socio. Nia lingvo staras por idealo de humanisma, vivinda
mondo, al kiu homoj ju pli sopiras, des pli malentuziasmigas ilin la
potenculoj de politiko, ekonomio kaj religio. La Esperanto-movado devos
oferti al ili familian etoson, tion montras la ankoraŭ florantaj
aranĝoj.
Sed
ankaŭ ekster tiuj rondoj de simpatiantoj intertempe pli multaj homoj
konstatas, ke la ekzisto kaj funkcio de Esperanto estas fakto: Firmaoj
baptas varojn per Esperantaj nomoj, posedantoj de ret-paĝoj petas
tradukojn, kulturaj instancoj invitas al partopreno en agadoj, la
gazetaro bonvole raportas, kaj ĉie ajn, kie temas pri versioj en
laŭeble multaj lingvoj, oni provas aldoni "memkompreneble" ankaŭ
Esperanton.
GEA estas preta kaj kapabla, uzi tiujn eblojn kaj helpi, ke Esperanto plifortigu sian rolon de memkomprenebla ĉarma kultura ornamaĵo en la socio. La financoj de GEA estas stabilaj, la revuo "Esperanto aktuell", kvankam ĝuste kun nova redaktisto, aperos plu regule. GEJ refortiĝas per novaj aktivuloj, kiuj bone kunlaboras kun GEA. Oni do povas pozitive resumi: Malgraŭ la problemo de postulema klientaro kaj mankantaj aktivuloj, GEA vidas certan sukceson de sia agado. Eĉ se la membronombro ŝrumpis, tio ne nepre validas por la klientaro: Esperanto en Germanujo ne estas en danĝero.
En Hungario ekzistas grupo de civilaj organizoj, kiuj iomete estas interesiĝantaj pri eŭropuniaj aferoj. El tiu vidpunkto inter ili motoro estas la Budapeŝta Eŭropa Domo, kies direktoro estas ano de la Eŭropa Ekonomia kaj Sociala Komitato (EESK). Li havas sufiĉe vastajn interrilatojn kun enlandaj kaj eŭropaj politikistoj. Tiu Eŭropa Domo ofte okazigas por la menciita grupo kunvenojn, internaciajn konferencojn, kie gravuloj (hungaraj politikistoj, anoj de EESK, reprezentantoj de ambasadoj, fakuloj) estas prelegantoj. Pri tiaj aranĝoj vi povas iom detale informiĝi sur mia hejmpaĝo (pri 2008-2010).
Ekde 2005 mi preskaŭ ĉiam estis partoprenanto (en la nomo de HEA) en la kunvenoj kaj konferencoj. Inter la Eŭropa Domo kaj mi sufiĉe bona interrilato estiĝis, pro mia ofta ĉeesto kaj ke kelkfoje mi alparolis por Esperanto, kio havis sufiĉe bonan akcepton. Do por la Eŭropa Domo estis normala afero, ke inter la interesiĝantaj civilaj organizoj ĉeestas ankaŭ la Hungaria Esperanto Asocio, alinome la esperantistoj (ĉar ne nur mi estis tia partoprenanto), kaj estis por ĝi nia iniciato pri nia partopreno en la informado Esperante dum la EU-prezidado.
Nia celo kaj supozo koncerne la informadon estas jena.
Belgio transdonas la flagon al Hungario
Aperigi informojn en Esperanto helpe de aparta hejmpaĝo. Esperantistoj, interesiĝantaj pri aferoj de la Eŭropa Unio, utiligas la informojn en naciaj lingvoj kaj (almenaŭ) donas al ni opiniojn aŭ rimarkojn. Kolektinte la opiniojn ni foje-foje donos kaj transdonos al la Eŭropa Domo hungare resumojn pri la opinioj. Per tia procezo ni prezentus al la hungara civila EU-laborgrupo (kaj pere de ĝi ankaŭ al la registaraj institucioj) la eblan rolon de Esperanto en la informado pri eŭropuniaj politikaj kaj sociaj aferoj.
Mi daŭre laboras por la efektivigo de nia iniciato informadi en Esperanto pri la hungara prezidado al la Eŭropa Konsilio, kiu okazas en la unua duono de 2011. Tio okazas per la hejmpaĝo www.vilagnyelv.tripod.com. La hungaran civilan socion pri tio informis la Eŭropa Domo en sia propra novaĵletero. Ankaŭ HEA donis informojn pri tio.
Laŭ mi estus bezone, ke almenaŭ malgranda grupo de eŭropaj esperantistoj interesiĝu pli vigle pri konkretaj, aktualaj eŭropaj aferoj. Kial penadi al la akceptigo de Esperanto, se en la ĉiutaga socia vivo ni ne emas aŭ eĉ rezistas uzi ĝin?
Mi invitas eŭropajneesperantistojn studi la de ni publikigitajn informojn, laŭeble utiligi ilin loke kaj almenaŭ doni al ni rimarkojn, opiniojn.
La
15-an de februaro 2011 en la universitato pri interpretado la
strasburga
klubo bonvenigos Nicole Foss, kunredaktantinon de Automatic Earth.
Ŝi prelegos en la angla, la studentoj interpretos en la francan, kaj
Istvan Ertl kaj Cyrille Hurstel interpretos en Esperanton.
Vi povos demandi per iu ajn el la tri lingvoj !
Tiu evento estos parto de la oficiala trejnado de la studentoj.
La
evento estas oficiale kunorganizita de la universitato, kaj de la
"cirklo de la katedralo", asocio kiu kunigas ĉiujn asociojn kiuj
rilatas kun la eŭropeco de Strasburgo. La evento estos do larĝe
malfermita al multe da tavoloj de la socio.
Estos pli interese kun ĉeesto de homoj kiuj vere bezonas interpretadon
al Esperanto.
www.lingvo.org (paĝaro aranĝata de Aaron Irving nome de UEA) estas vere bona konsultpaĝaro ankaŭ por eŭropaj E-aktivuloj. Sur ĝi troviĝas diverslingvaj tradukoj de la resumo de Grin-raporto, la tuta Grin-raporto, Praga rezolucio en multaj lingvoj, diversaj dokumentoj pri prezento de priesperantaj diskutoj en Eŭropa Parlamento kaj aliaj dokumentoj. Ne forgesu tiun paĝaron, kiam vi referencas al dokumentoj oficialaj.
En la Senperforto-projekto 14 partneroj en 8 Eŭropaj landoj (Portugalio, Grekio, Nederlando, Irlando, Hispanio, Hungario, Belgio kaj Malto)
kunigas iliajn fortojn por malpliigi perforton rilatan al sekso kaj seksa rolo en eŭropaj akcepto- kaj azilocentroj. La projekto celas krei klaran referenckadron por ĝia preventado kaj ricevis la subtenon de la Eŭropa Komisiono. Kunordigas ĝin sinjorinoj Ines Keygnaert kaj prof. Marleen Temmerman de la International Centre for Reproductive Health (ICRH) de la universitato Gent (Belgio).
La invitilo al la eŭropa seminario je la 10a decembro 2010 en Bruselo enhavis referencon al Esperanto nome ke Senperforto estas en Esperanto kun klarigo en la angla, nederlanda kaj franca. Ligo al la invitilo :
http://www.icrh.org/files/Senperforto%20Seminar%20Invitation%20.pdf
Bv veni al Lugano la 26-an de marto 2011!
Svisaj esperantistoj kunvenos en Hotelo Pestalozzi. Por mendi ĉambron,
bonvolu uzi jenan retadreson: http://bluewin.ch
Se vi deziras aliĝi al la komuna tagmanĝo, bv mendi rekte al mi. Ni tre
antaŭĝojas renkonti vin.
Elkore salutas Mirejo Grosjean, kun-prezidanto de Svisa Esperanto
Societo
SVISA ESPERANTO SOCIETO
mirejo.mireille@gmail.com
La Eŭropa Federacio de la Junaj Verduloj (FYEG)
enmetis la tradukon pri sia deklaracio en ESPERANTO. Vidu ĉe la jena
paĝo http://www.fyeg.org/main/index.php/about-fyeg#esperanto
. Ĝi estas la kvara lingvo en kiu la deklaracio aperas.
FRANÇOIS
GRIN:
Bezonatus
internacie kunordigita konvencio, kiel
estis la kazo ĉe la transpreno de la
metra sistemo. Tiu-ĉi taksatis kiel pli
praktika kaj malpli kosta. La Ligo de
Nacioj, antaŭa organizo de UNO inter
la du mondmilitoj, jam proksimiĝis al
la punkto fari Esperanton sia oficiala
lingvo. Sed Francio tion haltigis.
Hodiaŭ la anglosaksaj landoj
kontraŭas. Por la plimulto de la
eŭropanoj estus ekz. ekonomie
avantaĝo, se Esperanto iĝus aldona
oficiala lingvo.
European Universities' Network on Multilingualism
La
raporteto pri EUNoM (Eŭropa Retejo pri Multlingveco) en la novembra
numero de EB meritas komenton de la organizinta instituto mem. Ja mi
nur mallonge ĉeestis ĝin kiel eksterulo. Tial mi invitis la Frisan
Akademion (pli precize: "Mercator Kenniscentrum") reagi al mia teksto.
Al tio mi ricevis afablan leteron kun jenaj rimarkigoj:
1) La celo de la EUNoM projekto estas rigardi freŝokule la
fenomenon 'plurlingveco'. La kaŭzo estas ke lingvo kaj plurlingveco
ludas pli grandan rolon en la aktuala tutmonda socio kaj sci-ekonomio
ol antaŭe. La projekto klopodas kontribui al la evoluigado de
plurlingveco ene de Eŭropo en tiu senco ke eŭropanoj povu komuniki en
pluraj lingvoj, ankaŭ en la sciencoj.
Ekzemplo de ebligado de komunikado en la frisa lingvo estas la
edukaranĝoj en preskaŭ 500 bazaj lernejoj de Frislando mem:
(a)
ĉiuj lernejoj instruas la frisan lingvon kiel lernfakon; la plimultaj
lernejoj ankaŭ uzas la frisan iom kiel komuniklingvo ĉe sociaj kaj
kulturaj lernterenoj;
(b) minimume 100 bazaj lernejoj uzas la frisan
dum unu posttagmezo aŭ dum la tuta tago ĉe ĉiuj lernfakoj kaj sur ĉiuj
lernterenoj;
(c) 40 bazaj lernejoj organiziĝas laŭ la modelo de
trilingva lernejo: krom la nederlanda uzatas la frisa kiel instrulingvo
ekde grupo 1; la anglan oni enkondukas ekde grupo 5 kaj nur en grupo 7
oni praktikas la anglan dum unu tagoparto en semajno - malofte la tutan
tagon – uzante la anglan kiel instrulingvo.
Al mia demando "Ĉu la
esplorinstitutoj havas aŭ favoras propran praktikon de multlingveco?"
la letero enhavas afirman respondon. Parto de la simpozio estis
dediĉita al 'The multilingual university' por paroli pri la faktoroj
kiuj ludas rolon en la strebado al plurlingva universitato. Interesa
koncerna lekcio estis tiu de Heidi Rontu pri kiel en Aalto
Universitato (Aalto-yliopisto, Aalto-universitetet), dulingva
universitato en Finnolando, oni evoluigas kaj praktikas
lingvo-politikon. Ankaŭ Cecilia Serra donis bonan informadon pri la
eblecoj kaj la limoj de plurlingveco ene de Svisaj universitatoj. Ambaŭ
lekcioj donis al ni multe da materialo pripensenda por plua evoluigo de
aktiva plurlingveco en la pli altaj edukinstitutoj kaj en la sciencoj.
Al
mia demando "Ĉu la institutoj kaj universitatoj problemigas kaj
esploras la demandon de potenco de lingvoj kiu malhelpas la atingon de
egalrajteco inter lingvoj en socio aŭ en grupoj?" la korespondanto de
Frisa Akademio respondis: "La fakto, ke EUNoM klopodas progresigi
plurlingvecon implicas, ke la projekto ne submetiĝas al la ekzistantaj
potencostrukturoj de lingvoj."
Ankaŭ oni diskutis en speciala
diskutgrupo pri "faktoroj kaj strategioj kiuj povas rezultigi ĉe
entreprenoj kaj instancoj konvinkiĝon pri la valoro de multlingveco."
Fine
la reprezentanto de 'Mercator Kenniscentrum' koncedis ke jes paradokse
estas, ke oni diskutas pri plurlingveco en la angla, sed "oni ne havis
la impreson ke tial, surbaze de la posttaksado fare de la
partoprenintoj, la prezentadoj kaj diskutoj en la simpozio estis malpli
bone komprenataj."
Cetere ciu povas uzi sur la enreta diskutforumo http://eunom.proboards.com/index.cgi
la lingvon kiun li deziras.
|
Bulgara Esperanto-Asocio, AIS- Bulgario kaj Internacia Universitato Karlovo planas Simpozion "Apliko de Esperanto en la profesia agado" en Karlovo de la 11a ĝis la 16a de junio 2011. Oni antaŭvidas specialajn fakkunvenojn pri ekonomiko, E-instruado, interlingvistiko, komerco, ekologio, informadiko, medicino kaj aliaj fakoj. Se estos partoprenontoj, kiuj interesiĝas pri ekonomikaj kaj komercaj problemoj, oni certigos por ili apartan ĉambron por diskutoj, organizos renkonton kun bulgaraj firmaoj kaj tiamaniere kontribuos por iliaj profesiaj kontaktoj uzante Esperanton kiel kontaktlingvo. de la kunorganizontoj de AEPA-2011, kune kun aliaj fakaj organizaĵoj kiel ekzemple la Scienc-teknika Asocio en Bulgario, Komitato por kulturo kaj edukado, k.a. Li petas por morala subteno de tiu grava por la E-movado faka aranĝo. Roland Rotsaert |
Bonvolu aliĝi per http://www.skotlando.org/brita-kongreso-esperanta-versio/la-brita-kongreso-de-esperanto-2011/pri-la-kongreso/
Nia gastpreleganto estos Ziko van Dijk http://eo.wikipedia.org/wiki/Ziko_van_Dijk
Eastbourne estas bela marborda urbo, kaj la plej proksima al Eŭropaj landoj. Facile atingeblas per ‘Eurostar’ kun rekta fervoja lineo de Ashford Internacia Stacidomo, kaj de Gatwick flughaveno. La kongresejo estas la granda bone-konata lernejo ‘Eastbourne College’ http://epo.wikitrans.net/Eastbourne_College?eng=Eastbourne+College
Preskaŭ nekredebla prezo: La tuta tri-taga kongreso kostas nur £45 kaj INKLUZIVAS vendreda bufedo , kun mez-taga manĝaĵo sabaton kaj dimanĉon.
Granda bankedo dimanĉe £20. Ni jam luis tutan hotelon apud la maro - favoraj prezoj por fruaj mendoj – ne necesas serĉi por vi mem. Mendu per la aliĝilo kaj pagu poste:( unuope) £38 po nokto.
Aliaj loĝeblecoj por junuloj eblas – kontrolu je http://www.visiteastbourne.com/accommodation.asp
http://www.esperanto-gb.org/eab/eab_events/bk2011_payment-eo.htm
Venu are, apudmare. Ni bonvenigos vin !
Kroata urbeto Koprivnica elektas per interretaj voĉdonadoj ĉiujare personon de la jaro. Ankaŭ fine de 2010 estis dekkvino da kandidatoj, inter ili Kruno Puškar, kiun oni kandidatigis pro lia aktiva engaĝiĝo pri Esperanto. Li gvidis tutjare en la urbeto kurson de Esperanto por trideko da Koprivnicanoj, kiuj entuziasme lernis. Kaj li estis elektita per granda plimulto da voĉoj kiel persono de la jaro 2010.
Kruno Puškar naskiĝis la 31-an de marto 1986 en Koprivnica, finis bazan lernejon kaj gimnazion en Križevci. Li studis en Filozofia fakultato en Zagrebo. Tie li preparas la diplomlaboraĵon en la germanistika fako pri la temo Esperanto kiel Eŭropa Lingvofrankao. Ekde 2009 li studas ankaŭ la ĉinan kaj ekde 2010 la japanan. Esperanton li lernis ĉe doktoro Velimir Piškorec en la Filozofia Fakultato de Zagrebo dum la studjaro 2008/2009. Poste li fariĝis ankaŭ estrarano de KEJA (Kroatia E-Junulara Asocio).
Finredaktita: 2011-02-01
Redaktoro: Zlatko
Tišljar
Kunlaborantoj: Seán Ó
Riain, Rudolf Fischer, László Gados, Cyrille Hurstel, Herman
Deceuninck, Mireille Grosjean, Manfred Westermeyer, Johan Derks, Roland
Rotsaert.
Teknika redaktoro:
Raymond
Gerard
Leterojn kaj komentojn sendu al EEU:
Rete: ztisljar@gmail.com