DECEMBRO 2010, N° 12 (100)


CENT NUMEROJ DE EŬROPA BULTENO

100 numeroj kaj preskaŭ 9-jaroj da kontinueco prezentas respektindan vivdaŭron ne nur de la revuo kun modesta nomo (bulteno), sed ankaŭ de asocio kiu malgraŭ tio ke ĝi ekzistas pli ol 30 jarojn, signife evoluis ĝuste dum tiuj lastaj 8-9 jaroj. La revuo estis iniciatita de David Ferguson (nun Dafydd ap Iago) kiu startigis Bruselan Komunikan Centron sukcesinte entuziasmigi multajn esperantistojn por sia ideo krei iaspecan esperantistan informagentejon en Bruselo. Multaj helpis per kontribuoj por starigi tiun centron kaj ĝi tre sukcese funkciis dum iom pli ol 3 jaroj ĝis aprilo 2005. Rezulto de tiu agado estis kreo de listo de diskriminaciaj lingvaj postenanoncoj kiu servis kiel bazo por demandoj en Eŭropa Parlamento kaj propono Del Alba. Daffyd gvidis la Centron kaj redaktis la Eŭropan Bultenon, kiu aperadis kiel aldono al la papera revuo Ondo de Esperanto. Dum la lasta jaro de tiu fazo de EEU la bultenon redaktis Marko Naoki Lins. Kiam bedaŭrinde pro monmanko la centro devis ĉesi, la estraro de EEU decidis daŭrigi aperigadi la revuon nur en elektronika formo kaj nomunis novan redaktorinon Vesna Obradović kiu plenumis la redaktan laboron ĝis la fino de 2009. En komenco de 2010 mi transprenis la taskon.

La celo de Eŭropa Bulteno estas raporti pri agado de la organoj de EEU (estraro kaj asembleo) kaj pri eŭropgravaj aranĝoj de landaj asocioj kaj disponigi aliajn eŭropgravajn informojn rilate la lingvan politikon en EU.

Kaj se oni foliumas la revuon oni ja povas sekvi la viglon kaj vojserĉadon kaj la dilemojn de EEU. Laŭ mi la agado kiun sekvas la Bulteno estis sufiĉe impona kaj ankaŭ la sukcesoj. Unue oni devas mencii gravegan rolon de Etsuo Miyoshi, kiu ege forte subtenis la Bruselan Komunikadcentron sed ankaŭ EEU pli poste donacinte inter 2003 kaj 2010 pli ol 50.000 eŭrojn.

En la jaro 2004 estis elektita kiel membro de Eŭropa Parlamento sinjorino Margareta Handzlik kiel unua esperantisto en tiu grava politika organo. Al tiu fakto ligiĝis multaj novaj esperoj. Kaj efektive realiĝis aro da gravaj kontaktoj kaj agadoj danke al ŝi. EEU ricevis eblecon informadi la parlamentanojn pri Esperanto kion ĝi faris per distribuo de leteroj ĉiujare, okazis seminarioj kaj ekspozicioj en la bruselaj parlamentaj ejoj, okazis gravaj kontaktoj kun vicprezidanto Geremek kaj kun posta prezidanto Buzek, okazis propono al Komisiono pri Kulturo de EP far Ljudmila Novak pri poresperantaj amendoj kaj fine en 2009 EEU estis akceptita kiel unu el eŭropnivelaj organizoj kiuj membras en Multlingvisma Platformo fondita de Eŭropa Komisiono kiel konsilorgano pri lingvaj demandoj.

Malgraŭ ĉio la serĉado de realisma celo: kion EEU postulu kaj klopodu atingi ĉe EU-organoj ankoraŭ ne finiĝis. Montriĝis ke rekte postuli enkondukon de Esperanto en iu ajn formo ĉe la organoj de EU ne estas ebla, ĉar ili ne kompetentas pri kulturaj kaj lingvaj aferoj. Pri tio kompetentas nur la ŝtatoj-membroj. Atingi ion rilate la lingvan reĝimon de laborlingvoj en EU-institucioj estas ankaŭ nerealisma, ĉar la sistemo de laborlingvoj funkcias laŭ tradicio kaj kompreno de la funkciuloj, kiuj konas certagrade la anglan kaj ne havas konscion ke necesas ion plibonigi.

La lastatempa evoluo starigis al ni la jenajn ĉefajn prioritatojn:

  1. klopodi konvinki Eŭropan Komisionon pere de nia laboro en Multlingvisma Platformo rekomendi al la ŝtatoj membroj uzi propedeŭtikan lernobjekton antaŭ la lernado de fremdlingvoj bazitan je Esperanto

  2. klopodi influi disvastigon de egalrajta pozicio de Esperanto ĉie kie la ŝtatoj postulas de universitataj diplomitoj konon de minimume du fremdlingvoj laŭ la eŭropa referenckadro kiel tio okazis en Hungario kaj estas verŝajna en Francio,

  3. Stimuli esperantistajn organizojn kaj entreprenojn partnere krei projektojn kiujn financas EU per siaj fondaĵoj (kio jam okazis plurfoje),

  4. Evoluigi konscion ĉe EU-politikistoj pri neceso eduki civitanojn por eŭropa identeco kaj pri rolo de lingvo en tio

  5. Stabiligi administradon kaj financadon de EEU mem el la rimedoj de EU.

Tiusence antaŭ EEU estas ankoraŭ multa laboro. En dinamika vivo okazanta ĉiam pli tra la reto la Asocio devas kapabli rapide reagi kaj informadi la membraron kaj en tio sendube ankaŭ en estonto gravan rolon havos nia Eŭropa Bulteno.

Zlatko Tišljar

sekretario de EEU kaj redaktoro de Europa Bulteno


Platformo de la Civila Socio por antaŭenigi Plurlingvecon

La 1-an de oktobro 2009 la Eŭropa Komisiono starigis novan platformon en Bruselo por antaŭenigi plurlingvecon. La ĉefa celo de la Platformo estas ebligi konstantan dialogon inter la Komisiono kaj la civila socio pri la diversaj aspektoj de la politiko de plurlingveco. Inter ĝiaj anoj estas reprezentantoj de 29 tut-eŭropaj organizaĵoj agantaj sur kampoj de de instruado kaj kulturo, de amaskomunikiloj kaj aliaj. Unu el tiuj 29 organizaĵoj estas EEU, kiun la Komisiono invitis esti membro de la Platformo.

« Oni ne povas sufiĉe substreki la gravecon de lingvoj por fortigi socian koherecon kaj forigi la obstaklojn al Eŭropa integriĝo », diris Komisionano Leonard Orban, tiam Komisionano por Plurlingveco, dum la unua kunveno de la Platformo.

Mi nun citas el la gazetara komuniko de la Komisiono okaze de la unua kunveno de la Platformo, kaj substrekas kelkajn partojn kiuj aparte interesas EEU :

« La Platformo estas forumo por interŝanĝi bonajn praktikojn, kaj en ĝi partoprenos amaskomunikiloj, kulturaj organizaĵoj kaj homoj kiuj aktivas en la fako de edukado ne-formala kaj malformala. La celo estas instigi publikan debaton pri la plej bonaj metodoj por antaŭenigi plurlingecon. Apartaj celgrupoj estas la junuloj kiuj jam forlasis la edukan sistemon, la homoj kiuj estas en profesia trejnado, la maljunuloj kaj la enmigrintoj. La Platformo ebligos la formuladon de proponoj kiuj estas traktataj far la naciaj registaroj en la kadro de ilia kunlaboro pri la demandoj rilate plurlingvecon en edukado kaj trejnado. »

Organizado de Aktivado de la Platformo

La Platformo starigis 4 Laborgrupojn : 1) Edukado ; 2) Socia Inkluzivado ; 3) Tradukado ; 4) Lingvoplanado. EEU aktive laboris kiel membro en ĉiuj kvar laborgrupoj – Maja Tišljar en grupo 2 ; Jozef Reinvart kaj Seán Ó Riain en grupo 1 ; Seán Ó Riain en grupoj 3 kaj 4. La Komisiono petis raporton de la Platformo, kaj deklaris ke ĝi dissendos la raporton al la ministerioj pri edukado de la 27 Membrolandoj de EU, por esti diskutata dum inter-registara konferenco en 2011.

La 1-an de oktobro 2010 la Platformo transdonis la unuan malneton de la raporto, 160 paĝan, kun pluraj rekomendoj, al la Komisiono. Estis decidite ankoraŭ ‘poluri’ la proponojn, kaj estis propono ke la Platformo interkonsentu pri 10 « ŝlosilaj rekomendoj ». Seán Ó Riain proponis, kaj la Platformo akceptis, ke ĉiu el la 4 laborgrupoj interkonsentu pri po 3 « ŝlosilaj rekomendoj ». Ĝis nun la laborgrupoj sendis siajn rekomendojn al la prezidanto de la Platformo, S-ro Uwe Mohr de la Goethe-Institut, sed li ankoraŭ ne dissendis la finan liston de 12 « ŝlosilaj rekomendoj », kiun la Platformo devos tiam definitive akcepti. Do, la rakonto ankoraŭ ne atingis finon.

Sed aparte interesa por EEU estas la 3 « ŝlosilaj rekomendoj » de la Laborgrupo pri Edukado. Post longa laboro de informado kaj persvado, la 12 membroj de tiu Laborgrupo (11 el ili estas ne-esperantistoj) akceptis la sekvan kiel ĝian unuan rekomendon :


1. Esplorado: Pli da esploroj bezonatas pri kelkaj ŝlosilaj elementoj de plurlingveco, kiel lingvotestado; trejnado de instruistoj; frua lingvolernado; novaj amaskomunikiloj; kaj la lernfaciligaj ecoj de pluraj lingvoj, por eluzi la transferefikon de lingvolernaj lertecoj pli efike.
     Akcepteblas ĝenerale ke ĉiu dua lingvo kiu estas ellernita efikas plibonigante la postan lingvolernadon, sed malsamas la lernfacilaj ecoj de lingvoj, kaj la lernado de la angla kiel unua fremdlingvo ofte baziĝas je politikaj kaj ne je pedagogiaj faktoroj.
Nia raporto ekzamenas novigan britan programon kiu testas alian lernfaciligan aliron en la praktiko ekde septembro 2006. (sekcioj 4.2 kaj 6.4.1).

2. Efektivigo : La Platformo rekomendas empirian esploradon en bazaj lernejoj en kelkaj Membroŝtatoj por trovi kiu dua lingvo kapablas pleje kuraĝigi la postan lingvolernadon, kaj ankaŭ kontribuos al la EU-a prioritato de la programo Eŭropo 2020 « Malpliigi la elcentaĵon de fruaj forlasintoj de lernejoj al 10% el la nunaj 15% » (sekcio 3.1). »

Legantoj rimarkos ke la vorto « Esperanto » ne estas menciita. Kial ? Simple dirite, por eviti kontraŭstaron : kiel vi vidas, menciatas du sekcioj de la raporto, kie la uzo de Esperanto en la brita projekto « Springboard » estas detale priskribita.

Do, ŝajnas ke EEU faris konsiderindan progreson ene de la Platformo. Mi substrekas ke tiu progreso ankoraŭ ne estas definitiva, ĉar ankoraŭ ne okazis la formala fina submeto de la raporto kun ĉiuj rekomendoj al la tuta Platformo. Pro tio, ni ankoraŭ ne dissendas la tekston de la tuta raporto. Sed se ĝi fine akceptiĝos en la nuna formo kaj se tian la Eŭropa Komisiono dissendos al la ministerioj pri edukado de la 27 EU-membroŝtatoj, Esperanto certe estos farinta decidan paŝon antaŭen. Ĝi ne estos la fina venko, nek eĉ la komenco de la fino, sed eble ĝi ja estos la fino de la komenco!

Lasta novaĵo pri la Platformo, kiu atingis nin dum la Zamenhofa tago : la platforma projekto estis akceptita far la EU-Komisiona agentejo EACEA, kaj nun ricevos eŭrojn 300.000, per kio estos financata la daŭra laboro de la Platformo.

9-a EEU-Kongreso, julie 2012 en Irlando, temo “Lingvoj en EU: lerni pli, kosti malpli”

Mi ŝatus elkore inviti vin ĉiujn al la 9-a EEU-Kongreso, en Galivo (irlande Gaillimh ; angle Galway), sur la okcidenta marbordo de Irlando. La temo ligiĝas al nia laboro en la Platformo, kaj ankaŭ al la lingva situacio en Irlando (mi esperas skribi pli detale pri tio en posta EB). Sed unue kelkaj vortoj pri la kongresurbo. Galivo havas loĝantaron de 70,000 kaj estas la sola vere dulingva urbo en Irlando. Ĉirkaŭ ĝi estas granda irlandlingva agrikultura regiono, kaj pro tio vi aŭdos ambaŭ lingvojn surstrate.

La kongreso okazos en la universitato de Galivo inter la 16-a kaj la 20-a de julio 2012, kaj estos pluraj aliaj interesaj eventoj dum la sama monato : « Volvo Ocean Race » atingos la urbon la 3-an de julio ; estos filmfestivalo inter la 2-a kaj la 8-a de julio ; estos Galiva Arta Festivalo inter la 16-a kaj la 29-a de julio. Tiu regiono de Irlando estas aparte konata pro la amikeca atmosfero por vizitantoj, pro la riĉa tradicia muziko, kaj pro la interesa historio de la urbo (preĝejoj, tradiciaj boatoj, fiŝkapta vilaĝo de Cladagh, ktp.), kiu estas mara ligo kun Hispanio. La LKK antaŭĝojas vian viziton, kaj la aldono de nova lingvo al Galivo, Esperanto. Ja estos la unua kongreso de Esperanto kiu iam ajn okazis en Galivo.

Pliaj detaloj pri la kongreso estos legeblaj ekde la 1-a de februaro 2011 en la retejo de EEU, www.europo.eu.

Nome de EEU mi deziras ĝojplenan Kristnaskon kaj feliĉan novan jaron al ĉiuj legantoj !

Seán Ó Riain

Prezidanto de EEU


Listo de Organizaĵoj kiuj membras en la Platformo

(en Esperanto, kun la origina nomo en etna lingvo)


EEE-YFU
– Junuloj por Interkompreno – Federacio de Eŭropaj Eldonistoj (Youth For Understanding Federation of European Publishers)
RECIT
- Eŭropa Reto de internaciaj centroj de literatura tradukado (Réseau européen des centres internationaux de traduction littéraire)
ACT
– Asocio de Komercaj Televidoj en Eŭropo (Association of Commercial Television in Europe)
La Reto
Culturelink (Culturelink Network)
Literaturo Trans Landlimoj
(« Literature Across Frontiers »)
EFIL
- Eŭropa Federacio por Interkultura Lernado
CEATL
- Eŭropa Konsilio de Asocioj de literaturaj tradukistoj
CMFE
Komunuma Amaskomunikila Forumo Eŭropo (Community Media Forum Europe)
Yuste
- Eŭropa Akademia Fondaĵo Yuste (Fundación Academia Europea de Yuste)
FUEV
– Federacia Unio de Eŭropaj Gentoj (Föderalistische Union Europäischer Volksgruppen)
EŬROPA KONSILIO DE VERKISTOJ (EUROPEAN WRITERS’ COUNCIL)

EAEA
- Eŭropa Asocio por la Edukado de Plenkreskuloj (European Association for the Education of Adults)
CEPI
- Eŭropa Kunordiĝo de Sendependaj Produktistoj (European Coordination of Independent Producers)
Eŭropa Teatra Konvencio (European Theatre Convention)

EBLUL
– Eurolang Bruselo
ECA
- Eŭropa Konsilio de Artistoj (European Council of Artists)
EPC
- Eŭropa Konsilio de Eldonistoj (European Publishers Council)
ALTE
– Asocio de Linvotestistoj en Eŭropo (Association of Language Testers in Europe)
EEU
-Eŭropa Esperanto-Unio
Brusela Ofico de la
Klubo de Madrido (Club of Madrid Brussels Office)
Eŭropa Asocio pri Terminologio (European Association for Terminology)

Eŭropa
Forumo por Metia Edukado kaj Trejnado (The European Forum for Vocational Education and Training - EfVET)
EUROCLIO
Eŭropa Asocio de Edukistoj pri Historio (European Association of History Educators)
EUNIC (
Eŭrop-Uniaj Naciaj Institutoj pri Kulturo), Bruselo
ISSA
– Internacia Asocio por Frua Edukado de Infanoj (International Step by Step Association)
Mercator – Reto de Centroj de Lingva Diverseco (
Network of Language Diversity Centres)
ECSWE - Eŭropa
Konsilio por Steiner-Waldorf-a Edukado (European Council For Steiner Waldorf Education)
EFNIL – Eŭropa Federacio de Naciaj Institutoj pri Lingvo (European Federation of National Institutions for Language)

Por pli da informoj en la 23 oficialaj lingvoj de EU, vidu

http://europa.eu/rapid/pressReleasesAction.do?reference=IP/09/1574&format=HTML&aged=0&language=EN&guiLanguage=de.



VORTOJ DE LA ANTAŬA REDAKTORO DE EŬROPA BULTENO

Kiel eble vi memoras mi redaktis  Eŭropan bultenon ekde majo 2005 ĝis aprilo 2009. Estis plezuro por mi prepari novaĵojn por vi kaj zorgi pri la aspekto de la bulteno kiun vi legis.
Bedaŭrinde mi ne plu povis liveri Bultenon ĝustatempe pro aldonita vere interesa laboro. Kune kun amikino de elementa lernejo mi fondis Instituton por eduko, klerigo kaj kulturo, kie ni multe laboras ankaŭ por enkonduko de Esperanto en oficiala lernosistemo en nia lando.
Jam la duan jaron ni instruas proksimume 200 infanojn en du elementaj lernejoj kun infanĝardenoj. Niaj lernantoj estas junaj. Ili aĝas inter 4 kaj 8 jaroj kaj lernas bone kaj rapide. Krome ni preparis kelkajn ekspoziciojn pri lingvoj kaj kulturoj, kie ni montris riĉan kulturon de Esperanto. Kun helpo de Zlatko Tišljar ni instruas novajn instruistoj por lernejoj kaj preparas du junulinojn por iĝi kursgvidantinoj por Burundio en 2011-a jaro.
Nun, ni serĉas junulon kiu pretas veni al Slovenio je 6 monatoj kaj kunlabori en instruado de iom pli aĝaj infanoj, kiuj lernas jam la duan jaron. Se  vi estas tiu volontul(in)o ne hezitu kontakti nin.
Tiom pri novaĵoj ĉe ni. Mi esperas aŭdi ankaŭ viajn novaĵojn.
Nun restis ankoraŭ la plezuro elkore saluti vin kaj ekdeziri al vi en 2011-a jaro sendanĝerajn vojojn, stelajn noktojn kaj klarajn matenojn, multajn vojaĝojn kaj novajn amikojn. Estu sanaj kaj esperu ni ĉiuj pri baldaŭa renkontiĝo!

Via

Vesna Obradović


LA FRANCIA ESPERANTO-MOVADO

Enkonduke necesas emfazi la longan tradicion de forta movado en Francio ekde la unua Universala Kongreso en Bulojno ĉe Maro (1905), ĝis la plej granda UK post la jaro 1990 (Montpeliero 1998).

Riĉa, abunda, ampleksa movado kun grava specifaĵo kompare al la plej multaj landaj movadoj estas ne unu sed almenaŭ 2 grandaj landaj asocioj : Espéranto-France kaj SAT-Amikaro. Ne eblas diri kiu estas la ĉefa organizaĵo ĉu unu aŭ la alia.

La francia Esperanto-movado konsistas el pluraj organizaĵoj kaj ejoj. Konsiderante, ke krom tiuj 2 ĉefaj asocioj ekzistas pluraj aliaj movadoj menciindaj.

Kvankam la aŭtoro de ĉi tiu artikolo estas franco, kaj esperantisto de 1999, estas al li malfacile priskribi la francian Esperanto-movadon, tiom abundan kaj ampleksan, kia ĝi estas. La sekva superrigado ne pretendas je kompleteco, mi anticipe petas pardonon al tiuj kiujn mi eventuale forgesis mencii.


1/ UFE / Espéranto-France, landa asocio de UEA

Pli ol 100-jara, la Unuiĝo Franca por Esperanto (UFE), nomiĝas nun Esperanto-France en la franca.
Komitatanino A en la Komitato de UEA estas Claude Nourmont.
Ĉefdelegito: Renée Triolle.


La asocio estas administrata de la Komitato, konsistanta el 16 reprezentantoj de la individuaj membroj, elektitaj por 2 jaroj, kaj ĉirkaŭ 15 reprezentantoj de la konkraktintaj asocioj, ĉu regionaj, ĉu fakaj (FET, FKEA, GEE, JEFO). La Komitato elektas ĉiujare el inter siaj membroj la Estraron.

Ĉefaj agadoj kaj servoj : administra sidejo, libroservo, landa kongreso, Eksteraj Rilatoj kaj Informado, informbulteno, aperas reta bulteno Esperanto Aktiv', revuo Le Monde de l'Espéranto, kulturo kaj eldonado ekz. La Eta Princo.

La landa kongreso okazas ĉiujare en malsama urbo, en 2010 ĝi estis komuna kun GEA-kongreso, en Kaiserslautern. En 2011, aprile, ĝi okazos kadre de la Interasocia Renkontiĝo de Esperanto ĉe Mediteraneo en Seto, kunorganizata kune kun SAT-Amikaro, la Franca Fervojista E-Asocio kaj la tiea regiona federacio, Langvedoko-Rusiljono.
Sidejo : 4 bis rue de la Cerisaie, Paris 4a


Ĉefaj fortoj de UFE : produktado de modernaj informiloj kaj revuoj, aktivado pri Eksteraj Rilatoj, dissendado de Gazetaraj Komunikoj, tutlanda reto de regionaj kaj lokaj asocioj.
Malfortoj: manko de homfortoj por kelkaj necesaj agadoj, ne sufiĉa landa identeco de la asocio.
La okazinta plijuniĝo de la gvidantoj ne certigis haveblon de disponeblaj aktivuloj nek tutan transigon de la spertoj. La membraro malpli grandiĝas ĉiujare jam de jaroj. Estas pli ol 630 membroj en 2009.

Projektoj nunaj de la asocio : IREM 2011, interasocia (kun SAT-Amikaro) petskribo pri Esperanto al bakalaŭra sistemo, renovigo de la elektrokonduka-sistemo en al sidejo


2/ Regionaj federacioj kaj lokaj kluboj

Aparte notindas, ke UFE kontraktis kun 11 regionaj asocioj, nomataj « regionaj federacioj », el la 15 ekzistantaj regionaj asocioj.

Tiuj 11 regionaj federacioj estas : Aŭvernjo, Nordfrancio, Bretonio, Francilio, Langvedoko-Rusiljono, Sudpireneoj, Orientfrancio, Rodanalpo, Provenco, Piktovio-Ĉarento, Centrokcidentio

La 4 nekontraktintaj regionaj asocioj estas : Akvitanio, Limoĝio, Franĉkonteo, Normandio.
La regionaj asocioj estas nomataj Federacioj, ĉar ili mem kunligas lokajn kaj departementajn asociojn (klubojn kaj grupojn). Tiuj estas pli malpli aktivaj. Vidu la kompletan liston je la ligilo suba. Ĝenerale la regionaj federacioj havas propran bultenon kaj/aŭ retliston, organizas kongreson, renkontiĝojn, gastigas prelegantojn …
La kluboj estas ĉirkaŭ 130 en 75 departementoj, laŭ la retpaĝo listiganta ilin.

Jen la regionaj asocioj ordigitaj laŭ malkreska nombro de lokaj kluboj : 22 Bretonio, 17 Rodanalpo, 14 Provenco, 10 Akvitanio, 10 Orientfrancio, ĉ. 10 Sudpireneoj, 9 Langvedoko-Rusiljono, 8 Francilio, 5 Nordfrancio, 6 Centro, 5 Burgonjo, 4 Piktovio-Ĉarento, 3 Normandio, 2 Aŭvernjo, kun necesa atentigo, ke grandeco de regionoj kaj aktiveco de kluboj tre varias
Tute subjektive ni nomu kelkajn aktivajn klubojn, laŭ nia scio, kaj laŭ alfabeta ordo de ilia regiono :

Alzaco-Loreno : Strasbourg, Thionville, Metz, Nancy, …
Bretonio : Vannes, Rennes, Saint-Brieuc
Centrokcidentio : Angers, Nantes, Saint-Nazaire, Le Mans, Orléans, Tours, Espéranto-Indre.
Francilio : Bondy - Espéranto, Espéranto Val-de-Seine (77), Verda Stelo - Espéranto 94, …
Langvedoko-Rusiljono : Montpellier, CBE Béziers, Nîmes, …
Nordfrancio : Lille-Villleneuve-Espéranto, Arras, Dunkerque, Amiens,
Provenco : Aix-en-Provence, La Ciotat, Marseille, EKEM (Manosque),
Rodanalpo : Bourg-en-Bresse, KoToPo (Lyon), CERL (Lyon), Romans, Grenoble, Annecy, Oyonnax …
Sudpireneeoj : CEEA Ariège, Toulouse, Espéranto 65

En nekontraktintaj regionaj asocioj :
Akvitanio : Langue Espéranto 64 (Pau), GEP (Perigordo), Bordeaux,
Burgonjo : Dijon, Quétigny, Auxerre
Champagne-Ardennes : Troyes
Normandio : Hérouville

Ne eblas paroli pri aktivado en Francio forgesante ekziston de franclingva novaĵ-bulteno aperanta ĉiujn 2 monatojn, Espéranto-Info.
Necesas ankaŭ mencii kelkajn regionajn renkontiĝojn, organizatajn surloke, sendepende de landaj asocioj : Pluezek, Mediteranea E-Semajno en Agay, Internacia Esperanto-Semajno en Seto, Nordfrancia E-renkontigxo (Stella-Plage) …

3/ SAT Amikaro, franclingva sekcio de SAT

La asocio SAT-Amikaro celas disponigi Esperanton aparte al homoj por kiuj la lingvo havos utilon socian, pedagogian, kulturan kaj praktikan. Ĝia membraro altas ĉirkaŭ 680 homojn, el kiuj dudeko en Belgio kaj Svisio.

Ĉefaj agadoj kaj servoj : administra sidejo, libroservo, ĉiumonata revuo La SAGO, organizado de t.n. « SAT-Amikara kongreso » ĉiujare, eldonado de lernolibroj, de libroj, instruado, interalie en ĝia pariza sidejo ; radio-elsendo en Radio Libertaire en Parizo.

Sidejo : 132-134 boulevard Vincent Auriol, Paris 13a.

Nunaj projektoj : dokumentfilmo pri Esperanto, montrota laŭplane dum IREM 2011, interasocia petskribo (vd supre) pri bakalaŭreco.
Interasocia strukturo inter UFE kaj SAT-Amikaro estas la
Franca Esperanto Instituto (FEI), kiu respondecas pri preparado kaj aranĝado de ekzamenoj plurnivelaj.
En Parizo troviĝas cetere ankaŭ la sidejo de
SAT, la Sennacia Asocio Tutmonda.


4/ Fakaj asocioj

JEFO, junulara sekcio de UFE, landa sekcio de TEJO

Ĝiaj nunaj ĉefaj agadoj : organizi someran renkontiĝon FESTO, eldoni poŝ-kalendarojn.
Ĝi eldonadis revuon "JEFO Informas", nun ne plu.

FFEA (Franca Fervojista Esperanto-Asocio), franca sekcio de IFEF

Fondita en 1949, FFEA estas aliĝinta sekcio kaj de la Arta Unuiĝo de Francaj Fervojistoj (UAICF) kaj de la Internacia Federacio de Esperantistoj Fervojistoj (IFEF).
Ĉiujare ĝi organizas kongreson, partoprenas la internacian kongreson, aranĝas staĝojn, kursojn, aktivadojn en diversaj urboj, eldonas bultenon. Ĝi havas ĉirkaŭ 400 membrojn, kiuj membras ofte ankaŭ en aliaj landaj kaj lokaj asocioj.
Sidejo : 9 rue du Château Landon, Paris 10a

FET (Fédération Espérantiste du Travail) [ = Federacio Esperantista pri Laboro ]

Ĝi estis fondita en 1936, dum la « Popola Fronto ».
Temas pri asocio de laboristoj, kies ĉefa agado estas organizi Esperanto-budon en la Homara Festo, ĉiujare en septembro. Ĝi eldonis revuon "Le travailleur espérantiste", ekde 1912, nun ne plu.

EDE-France, unua landa sekcio de Eŭropo-Demokratio-Esperanto (EDE)

Politika partio por-esperanta fondita en 2003. Ĝi partoprenis la EU-balotojn en 2004 en Francio, en 2009 en Francio kaj Germanio.
Ĉefaj rezultoj: 25 000 voĉoj en 2004 en Francio, ĉ. 40 000 voĉoj en Francio kaj Germanio en 2009


FKEA (Franca Katolika Esperanto-Asocio), franca sekcio de IKUE

Ĝi organizas diservojn (mesojn, en Eo) dum diversaj renkontiĝoj kaj propraj aranĝoj. Ĝi havas ankaŭ informbultenon elŝuteblan en sia retejo. En somero 2010 la kongreso de IKUE okazis en Parizo.

GEE (Groupe des Enseignants d'Espéranto), francia sekcio de ILEI
TAKE (Tutmonda Asocio de Konstruistoj Esperantistaj)

estas faka asocio, kies sidejo estas en Alzaco.

Eurokka / Vinilkosmo

Fama muzikeldonejo, kies sidejo estas en Donneville, apud Tuluzo. Vidu la aneksaĵon.

5 / Kulturcentroj

Ne eblas fini la superrigardon sen paroli pri la kelkaj Esperanto-kulturcentroj en Francio :

Kastelo Grezijono (en Baugé)

Ĝi organizas somerajn staĝojn, ofte gastigas E-kongresojn kaj eventojn, malofte ne-Esperantajn eventojn.
Adreso : Kulturdomo de Esperanto, Château de Grésillon, FR-49150 Baugé, Francujo

Kvinpetalo (en Bouresse)

Kvinpetalo estas la staĝejo, kulturcentro kaj studocentro de Societo Yvonne Martinot (SYM). Ĝi estis fondita en 1985. Dum preskaŭ dudek jaroj la centron estris kaj mastrumis Georges Lagrange kaj Suzanne Bourot.
Ĝi organizas staĝojn pri la lingvo Esperanto, pri la E-kulturo kaj pri diversaj fakoj.
Okazas tie ekzamensesioj.
Kvinpetalo enhavas, krom sia propra ampleksa biblioteko, la librarojn postlasitajn de du elstaraj francaj esperantistoj, Gaston Waringhien kaj Roger Bernard. Ĝia libroservo proponas al la staĝanoj la plej novajn eldonitaĵojn, kaj Lego-Klubo proponas analizojn kaj diskutojn pri tiuj eldonaĵoj.
Kvinpetalo organizas perkorespondan kurson kvarnivelan.
Adreso : 15 rue du Lavoir, FR-86410 Bouresse

Gravegas ankaŭ la Nacia Esperanto-Muzeo en Gray

Nacia Esperanto-Muzeo estas samtempe:

Adreso : Maison pour tous, FR-70100 Gray


Ligilaro :

UFE http://esperanto-france.org
Interfederacia konferenco
http://federacioj.online.fr/federacioj/mapo.htm
SAT-Amikaro
http://www.esperanto-sat.info/
Lokaj asocioj
http://esperanto-panorama.net/francio/


Regionaj asocioj :

en Bretonio http://esperanto.bretonio.free.fr/kontaktoj-fr.html
Nordfrancio
http://esperanto.nord.online.fr/eo/kluboj/index.htm
Rodanalpo
http://rodanalpa.federacio.free.fr/articles.php?lng=eo&pg=16
Orientfrancio
http://esperantofranceest.chez.com/groupes.htm
Francilio
http://francilio.org/-Associations?lang=fr
JEFO
http://esperanto-jeunes.org
FET
http://www.fetesperanto.org
IREM
http://esperanto.sete2011.free.fr/
FFEA
http://ifef.free.fr/afce.htm
FKEA
http://fkea.fr/
EDE Francio
http://www.e-d-e.org/-FR-Francio-
TAKE
http://take.esperanto.free.fr/unikodo/take.htm
Espéranto-Info
http://www.esperantoinfo.info/
Pluezek
http://www.pluezek-esperanto.net/
Grésillon
http://gresillon.org/
Kvinpetalo
http://www.kvinpetalo.org/
Nacia Esperanto-Muzeo en Gray
http://www.naciaesperantomuzeo.fr/nacia.html

_____________________________________________________________

Kontribuoj de francaj esp-istoj al la originala Eo-kulturo [ Komento el Libera Folio ]


Krome, ni ne forgesu :

- unu el la plej, aŭ eble eĉ la plej populara nuna kantisto en Esperantio, Jomo,
- diversaj kantistoj kaj muzikistoj talentaj : FaMo, Francis Soghomonian, Jacques Yvart (kiu ne nur brile esperantigis Brassens), Ĵak Le Puil, Morice Benin, Duoble Unu, Initials DC, Kore,
- la jam menciita koruso Interkant'
http://www.dailymotion.com/video/xamstm_koruso-interkant-en-preghejo-de-bou_music kaj la bretona koruso Meven,
- la unua hipopa grupo en Esperanto, la Pafklik
http://www.ipernity.com/home/lapafklik , kies ano Platano plu repas sole,
- pli nova, tre talenta pianisto-kantisto Gijom
http://www.ipernity.com/home/lilioakvo
- la ĉefa muzikeldonejo en Esperantio, el Tuluzo, Vinilkosmo
http://www.vinilkosmo-mp3.com/
- kaj certe mi plurajn forgesis, eĉ se mi provis mencii ĉefe la nuntempajn artistojn

Plie, la francoj estas la plej multnombraj inter la sukcesintoj de la nova KER-ekzameno.

Malmultaj landoj povas konkurenci tian riĉan kulturan panoramon. Francio estas unu el plej fortaj Esperanto-landoj en la mondo.

La supre skizata kaj jam aludita bunteco de la francia Esperanto-movado certe estas forto, kiu kontribuas grave al la monda E-movado. Sed ĝi konsistigas ankaŭ gravan defion: kiel utiligi tiun diversecon kaj mobilizi ĝin cele al grandaj tutlandaj agadoj por Esperanto. Tio okazis kelkfoje: je la manifestacio por lingva diverseco Europa Bunto en 2004, la interasocia renkontiĝo en Bulonjo ĉe Maro en 2005, la partopreno de EDE en la EU-balotoj en 2004 kaj 2009... sed ne sufiĉe laŭ mi por maksimume sukcesigi la poresperantan agadon en Francio.

Aleks Kadar


Eĉ guto malgranda traboras la monton granitan

Dumvizite en junio, respondeculo en Le Monde diris, ke ne sufiĉis reagoj je anoncoj pri E-o. Do, mi planis prelegturneon en Francio. Ni kontaktis E-grupojn kaj 16 proponis viziti ilin. Mi akceptis nur 9.

Semajnon antaŭ la vojaĝo min ial trafis hiperventolado, takikardio kaj hipertensio. Ventromezuro, sangopremo, korpgraso, kolesterolo kaj fastglukozo ĉiam bonis, do, dejunaĝe mi senferie partoprenis en  ŝintoa preĝo je la 6:30 kaj tuj daŭrigis 10-horan laboron kaj ĝis noktomezo daŭrigis la E-lernadon. Mi tro memfidis mian sanstaton, tial mi kuraĝis ekiri la 17-an de novembro.

Sekvatage mi renkontiĝis kun Marc Rousset, eksa Ĝenerala Direktoro de Carrefour. Li planas kolokvon en 2012 en UNESKO kun pintaj partoprenantoj el Francio, Germanio kaj Rusio pri religio, scienco, kulturo, ekonomio kaj eŭropa lingva situacio. Li petis mian partoprenon.

     En Parizo ĉion organizis IFEF-Francio. Estis plena salono kun, i.a. estraranoj de Esperanto France kaj Isabel Castro de Konsilio de Eŭropo. Mi emociplene parolis.
     Mi ne povis edziĝi, ĉar estante 23-jara 4 virinoj rifuzis min. Tial miaj geavoj invitis la inteligentan, laboreman kaj belan Yoshiko-n labori en Swany. Ŝin mi sukcesis persvadi fariĝi mia edzino.
     La E-mondon mi konis per Rondvojaĝo en E-lando de Kyotaro Deguchi de Oomoto. 30 jarojn poste, en 1995, mi eklernis E-on kun nov-zelanda instruisto, ĉiuvespere po 3 horoj, eĉ dumferie.
    Mi deziris kontribui al la Oomoto-devizo: Unu Dio, Unu Mondo, Unu Interlingvo kaj koncentriĝis en unu komuna lingvo. Tiel mi dankemas al Majstro Hidemaru Deguchi, patro de la verkisto, ĉar li, revanto pri la fina venko de E-o, min savis el infera tempo per sia libro.
   Plenpaĝa reklamo de la transportkompanio Yamato sukcesis draste liberigi la regularon. La kostoj kaj livertempo estis duonigitaj kaj la ekonomio fortigita. Inspirita de tio, mi komencis anoncadi en EU-gazetoj en 2002. La mono finiĝis post reklamado en 12 landoj. 
    Bonŝance mi inventis la baston-valizon Wakin'Bag, kies vendado helpas diskonigi E-on. Ĝingis-Ĥano amasigis 200,000 soldatojn, breĉis la Grandan Muron kaj venkis Ĉinion palpebrume. Imitonte tion, mi koncentriĝis en Le Monde. Mi celas atentigi francojn pri lingvaj problemoj en Eŭropo kaj kiel solvi tion per Esperanto.
    Prof. Geremek estis vic-prezidanto de la Eŭropa Parlamento, kiu havas 23 oficialajn lingvojn sed ne funkcias kontentige, ĉar la angla dominadas sendiskute. Leginte la anoncon en 2008, li vekiĝis pri E-o kaj invitis la 784 parlamentanojn debati ĉu Esperanto estas malamiko aŭ amiko.
    En Parizo kaj Vannes graviĝis mia sanstato. Ne kompreninte, telefone mia edzino postulis, ke mi daŭrigu ĉar defio pli valoras ol la vivo. Ne kapablante eĉ sidi, antaŭ- kaj postprelege mi devis kuŝi. En tia stato, la flugkompanio rifuzis enaviadiligi min sen kuracisto. Atilio devis marĉandi plurhore por sukcesi. Atinginte Osaka mi estis senmova. Deĵorantoj helpis min sidiĝi rulseĝe kaj taksie.    Anstataŭ mi, Atilio prelegis en Nantes, Lyon, Avignon, Marseille, Mulhouse kaj disdonis la tekston dum Malferma Tago de UEA. 324 personoj konatiĝis kun miaj vivoceloj. Post semajna traktado mi stabiliĝis, sed mia bona gambo kaj brakoj malfortiĝis. Kiam li revenis ni eklaboris hejme por  plivastigi la reagadon al Zamenhof-Taga Le Monde-anonco. Henri Mason kaj aliaj multe subtenis. Ni kreis paĝon en Facebook kaj per la amikara reto de Atilio informoj trakuris Francion.
    Mi ne havas taŭgajn dankvortojn por Atilio pro la turnearanĝado kaj lia alta lingva kapablo kaj ĉar li sendorme prizorgis min kaj puŝis ĉien mian rulseĝon.

Etsuo Miyoshi

honora membro de EEU

 CIVITANA INICIATO EN EU

Lastatempe evoluis diskuto pri tio kiel esperantistoj eluzu la novan leĝan eblecon starigi popolan iniciaton kolektante unu milionon da subtenoj por propono al Eŭropa Komisiono. Nun la organoj de EU akceptis konkretajn proceduron kiel oni tion povas fari.

Fakte, jam de pli ol unu jaron la estraro de EEU estas konsideranta, dum pluraj kunsidoj, kiel ni povus ekspluati la civitanan iniciaton. Ŝajnas al ni ke ni devas resti realismaj kaj ne postulu tro. Pro tio, unu ideo kiu ŝajnas esti tre bona kaj praktika, pro la kontaktoj de EEU kun EU-politikistoj je ĉiuj niveloj ĉi-tie en Bruselo dum la lastaj 5 jaroj, estas proponi oficialan agnoskon por la vortoj de la Eŭropa Himno de Umberto Broccatelli. Jam estas tradukoj de tiuj vortoj al 37 lingvoj, al ĉiuj 23 oficialaj lingvoj de EU, al grandaj mondaj lingvoj kiel la ĉina, japana, indonezia, hinda, bengala, ktp., kaj al multaj regionaj lingvoj en la EU-landoj. Mi denove elkore dankas al ĉiuj tre talentaj tradukintoj (kaj, ni esperu, al tradukontoj - ni ankoraŭ ne havas la araban aŭ la svahilan ekz.).

Tiu ideo respondas al praktika problemo de EU, kiu ne estas nur intereso de Esperantistoj. Ekzistas oficiala muziko de EU-himno, sed ne ekzistas oficialaj vortoj. Ĝuste pro la lingva problemo (elekti vortojn, eĉ kiel la belajn vortojn de Heine "An die Freude", donus pli da graveco al unu nacia lingvo, do al unu popolo, super ĉiuj aliaj, kaj tio profunde kontraŭus la kernan EU-ideon de samrajteco de landoj kaj lingvoj).

Aleks Kadar tute prave atentigas al la fakto ke la iniciato devus esti ene de la kompetentoj de la Eŭropa Komisiono por helpi EU atingi siajn traktatajn celojn. Sed la tuta spirito de la Traktato de Lisbono enhavas la ideon de paca kunekzistado de EU-civitanoj, en harmonio kaj en kunlaboro, kaj la vortoj de Umberto bele kaj elegante esprimas tiun ideon. Oficiale akceptitaj, ili certe kontribuus al la plifortigo de tuteŭropa identeco, harmonie kun naciaj kaj regionaj identecoj, kio estas je la centro de la tuta »raison d'être« de EU.

Tiuj vortoj aparte plaĉis al la Prezidento de la Eŭropa Parlamento, profesoro Buzek, kiam ni prezentis ilin al li pasintjanuare. Fakte, eĉ kiam ni donacis pli ol 10 belajn librojn al li, la vortoj de la Eŭropa Himno kaj la tuta ideo kanti la himnon en neŭtrala lingvo kiuj antaŭenpuŝus neniun landon kaj neglektus neniun plej plaĉis al li.

Oni devas kompreni ke la civitana iniciato ne estas eŭropa referendumo.

La civitana iniciato estas formo de demokratio, per kiu pri propono kiu sukcesas arigi almenaŭ 1 milionon da subskriboj ene de 1 jaro la Eŭropa Komisiono devos iel okupiĝi. Kompreneble, pluraj reagoj eblas: ĝi povas akcepti la ideon, kaj tiam ĝi fariĝus propono de la Komisiono al la registaroj de EU-membro-ŝtatoj; aŭ ĝi povus malakcepti la ideon. Sed se ĝi malakceptas, la Komisiono estas almenaŭ devigata publike doni la kialojn por la malakcepto. Ŝajnas ke sufiĉe malfacilus malakcepti vortojn por eŭropa himno, sen proponi iu ajn alternativon, kaj la longega kverelo pri eŭropa patento dum multaj jaroj montras kiom malfacile estas trovi alternativon.

La vera kaj praktika defio estas, ĉu la Esperanto-movado en Eŭropo, kun ĉiuj eblaj fortoj, kune sukcesus arigi 1 milionon da subskriboj dum 1 jaro?

Se ni sukcesus, la kampanjo certe paroligus multajn civitanojn pri Esperanto kaj vekus la intereson de la amaskomunikiloj. Malfacilas arigi tiom da subskriboj dum 1 jaro, sed aliflanke temas pri 1 subskribo el ĉiuj 500 civitanoj de EU-landoj. En la 60-aj jaroj, UEA unu milionon da subskriboj por propono al UN pri Esperanto kaj nun ni havas la reton por plirapidigi la laboron. En 2004 irlandanoj sukcesis arigi 80,000 subskribojn por oficialigi la irlandan lingvon en EU kaj la loĝantaro de la tuta insulo de Irlando estis tiam nur 5.5 milionoj, do iomete pli ol 1% de la loĝantaro de EU. Tiu ago puŝis la irlandan registaron oficiale peti EU-statuson por la irlanda lingvo al la ceteraj 24 EU-registaroj, kaj ili sukcesis - la Konsilio de Ministroj ĉiuvoĉe konsentis doni tiun statuson al la irlanda lingvo la 13-an de junio 2005.

Por mi, eble la plej altira parto de tiu propono estas, ke ĝi ne ĝenas la normalan civitanon, kaj tute ne postulas multon de ŝi/li. Se iu ne interesiĝas pri eŭropa himno, li/ŝi povas simple malatenti la tuton. Ne temas pri granda postulo, ke multaj nun lernu Esperanton aŭ io tia, sed nur pri agnosko por komuna versio de la himno, por kiu nuntempe estas neniu alternativo - ĝuste tion agnoskis la prezidanto de la Eŭropa Parlamento dum nia diskuto en januaro. Kaj pro la tradukoj al multaj aliaj lingvoj, kiujn ni jam havas, multaj ne-esperantistoj komprenus tion, kion ni kantas, kaj iom flanke, konsciiĝus pri la ekzisto kaj uzebleco de Esperanto. Kiam Flory Witdoeckt belege kantis tiun himnon dum la Roterdama UK, la aplaŭdo de la ĉeestantaro estis vere entuziasmiga.

Seán


Konkurso: ,,Sukcesintoj de Grundtvig-programo estas anoncitaj”

   Ni venkis!

Dum la 10-a jubileo de Grundtvig ,,Lernado dum la tuta vivo” oni anoncis la rezultojn de la ĉi-rilata konkurso en Pollando. Nesupozata kaj neatendata venko de nia asocio en kategorio ,,La plej bona organizaĵo” pruvas, ke vera engaĝiĝo en realigo de revoj kaj planoj pruvas, ke ĉio estas ebla.

Ni plenumis ion gravan, aktivigis la anojn de la Tria Aĝo, iliajn interesiĝojn kaj ambiciojn. Tio signifas, ke nia agado kongruis kun la koncepto de la dana pedagogo de antaŭ pli ol 200 jaroj.



Nikolao Frederiko Grundtvig (1783 – 1882) estis pastro, filozofo, pedagogo, poeto kaj verkisto disvastiganta humanajn valorojn, aŭtoro de ideo pri popola universitato kaj ,,lernado dum la tuta vivo”.

La programo Grundtvig de Eŭropa Unio celas vastan edukadon de plenkreskaj personoj je Eŭropa nivelo kaj kunlaboron inter 27 landoj de EU kaj Kroatujo,Islando, Liĥtenŝtejno, Norvegujo, Svisujo kaj Turkujo.

Principaj celoj de la programo estas: helpo al plenkreskaj personoj en pligrandigo de iliaj scio kaj kompetenteco, realigo de edukaj kaj aktivigaj bezonoj ligitaj kun la maljuniĝado de socioj en Eŭropo.

La jubilea konkurso estis direktata al:

kategorio 1- organizaĵoj agantaj en edukado de plenkreskuloj

kategorio 2- agantoj kaj aktivuloj por tiu celo

kategorio 3 – profitantoj el la programo Grundtvig

Celo de la konkurso estis elekto de 3 laŭreatoj el ĉiu kategorio, kiuj dokumentos la influon de la programo sur la profitantojn.

PEA startis en kategorio organizaĵoj kaj ricevis la duan premion.

Nia Partnera Projekto PL+DE+SK, kies kunordiganto estas PEA, direktata estas al generacio 55+, tiuj homoj senigitaj de faka aktiveco pro longa senlaboro, deviga pli frua emeriteco, manko de ŝancoj por progreso en regionoj neindustriaj, maleblo de edukado.

Parto de ili trovis ŝancon por edukado en Universitatoj de Tria Aĝo, aliaj en agado de kulturdomoj. Oni devas memori, ke tiu grupo da homoj estas malpli ŝancohava pro nekono de fremdaj lingvoj, ĉar la tuta generacio estis devigata al lernado nur de la rusa lingvo. Nun tiu fakto malebligas al pli maljunaj homoj en postsocialismaj landoj kontaktojn kun najbaroj en Eŭropo.

La nura lingvo lernebla post la 50-a vivjaro estas la interpopola lingvo Esperanto. Ni tion scias, ĉar de jaroj ni gvidas kursojn en la landaj Universitatoj de Tria Aĝo.

Danke al logiko de la lingvo, senesceptaj reguloj sufiĉas du kursoj po 60 horoj por internaciaj kontaktoj. Aliaj lingvoj servas nur por komunikado, Esperanto estas peranto de gravaj humanismaj ideoj: estas ilo por ekkono de aliaj homoj, kulturoj kaj amikeco.

Ni organizis la lingvajn kursojn, poste 3 seminariojn – ĉiu en alia lando. Post la lasta seminario en Pieŝtany en Slovakujo, la kursanoj ekzameniĝis laŭ Eŭropa nivelo de B1 (la tria) ĝis C1 (la kvina) por la naciaj lingvoj

Ni plu lernas.

Nia tasko estas prepari novajn instruistojn (precipe volontulojn) por instruado de la lingvo en tiaj universitatoj kaj kluboj. La celo estas: ,,malfermi la mondon por la homoj en la aĝo 55+” en la landoj de la projekta partnereco: Pollando, Slovakujo, Germanujo.

Tiu distingo por PEA ne estas la sola. Nia kolegino Małgosia Komarnicka, kiu startis kiel asistantino en la projekto estas nomita - atenton! – la plej bona aktivulo dum 10 jaroj de Grundtvig en Pollando. Tiel proklamis ŝian unuan lokon en la kategorio aktivulo s-ro Michał Olszanski, komentanto, dum la jubilea ceremonio.

Ŝi ricevis premion pro la raporto pri 10 monata asistanteco en Esperanta Internacia Kultura Centro en Herzbergo. Małgosia estas sekretariino de ILEI- PL.

Dum nia jubilea renkontiĝo en Varsovio oni interesiĝis pri lernado de Esperanto. Tio estis kaj estas reklamo pri la lingvo kaj la ideo. La unuan fojon okazis, ke du gravajn premiojn ricevis Esperantistoj.

Asistanteco de Małgosia estos modelo de ,,bona praktiko” kaj la raporto troviĝas sur la paĝoj de Nacia Agentejo Grundtvig.

Nun ni atendas la eldonon de la libro: Eŭropaj Bonaj Praktikoj, kie priskribo de ŝia asistanteco estos montrita por eŭropanoj.

Tiu sukceso estas malfacile kredebla. Grandega ĝojo, rekono, fiero. Ĝoju kun ni!

Halina Komar

prezidantino de PEA en Nowy Sącz


NOVA PLEDO DE UEA ĈE UN POR LINGVAJ RAJTOJ

Universala Esperanto-Asocio intervenis en la 3-a sesio de la Forumo pri Minoritatoj de Unuiĝintaj Nacioj, kiu okazis en la Palaco de Nacioj en Ĝenevo la 14-an kaj 15-an de decembro. Nome de UEA parolis Cesco Reale, unu el la konstantaj reprezentantoj de la Asocio ĉe UN en Ĝenevo. La Forumo pri Minoritatoj estis starigita de la Konsilio pri Homaj Rajtoj de UN en 2007 kaj UEA kontribuas al ĝiaj laboroj ekde la komenco.

Jen Esperanta traduko de la alparolo, kiu estis farita en la franca lingvo.


Sinjorino Prezidantino, Gesinjoroj,

Mi parolas nome de Universala Esperanto-Asocio, kies membroj, parolantoj de la internacia lingvo Esperanto troviĝas en pli ol 120 landoj.

En la projekto de rekomendoj traktata hodiaŭ, specife en la ĉapitro 32, plurloke aperas mencio pri bezono de tradukado. Fakte, por povi esti aktiva en la ekonomia vivo, oni devas povi kompreni la leĝojn kaj la dokumentojn rilatajn al tiu medio en sia propra lingvo.

Hodiaŭ ni deziras altiri vian atenton je la klopodoj de Eŭropa Unio pri malrespekto de la egaleco de ĉiuj lingvoj de la membro-ŝtatoj, malgraŭ tio ke tiu egaleco estas solene deklarita en ĉiu fundamenta dokumento de EU. Koncerne patentojn, temas pri klopodo malebligi la utiligon de aliaj lingvoj ol la germana, la angla kaj la franca dum la depono, ekzameno kaj publikigado de patentoj. Tiu maniero procedi kreus maljustan avantaĝon por firmaoj kaj civitanoj de landoj, kie tiuj ĉi lingvoj estas uzataj.

La utiligo de nur tri lingvoj koncerne patentojn en Eŭropa Unio, kie estas 23 oficialaj lingvoj, kaŭzus malavantaĝojn maljustajn al firmaoj kaj civitanoj en landoj, kie tiuj ĉi lingvoj ne estas oficialaj, kaj tia decido estus sendube kontraŭa al la principo de reala partopreno de ĉiuj en la ekonomia vivo. Tia decido malvalorigus lingvojn, kiuj hodiaŭ ankoraŭ estas prestiĝaj, kaj donus avantaĝon al kelkaj privilegiataj lingvoj. Estas evidente, ke lingvoj kiel ekzemple la itala aŭ la pola, kies utiligo estus eksludita de la administra proceduro, kaj en kiuj oni ne plu uzus aŭ kreus vortojn rilatajn al teknikaj malkovroj kaj uzadoj, estus destinataj al dialektiĝo kaj la parolantoj de tiuj lingvoj iĝus duarangaj civitanoj.

Ni protestas forte kontraŭ tiuj klopodoj malaperigi la lingvajn rajtojn de granda nombro de la civitanoj de Eŭropa Unio, kaj kontraŭ la malracia rifuzo pri ekplanado de la uzo de neŭtrala lingvo por la interkomunikado, kiel ekzemple la latina, aŭ pli bone: la internacia lingvo Esperanto. Tiu ilo de interetna komunikado, kies uzo permesas respekti ĉiujn lingvajn kaj kulturajn minoritatojn, estas tre vivanta hodiaŭ. Pri tio atestas multaj libroj, konferencoj kaj eventoj pri sciencaj kaj teknikaj temoj, diplomlaboraĵoj, kaj la ekzisto de sciencaj, fakaj asocioj utiligantaj Esperanton.

Dankon pro via atento.

Informoj de UEA


Zamenhoftago 2010

Okaze de Zamenhoftago aperis en la paĝaro de EEU mallonga alvoko de la prezidanto de EEU prifesti la 151-an datrevenon de »modesta homo kies nura celo estis la paco…«. La alvoko aperis plurlingve kaj havis interese bonan reagon. Du polaj radio stacioj (Radio Bielsko kaj Radio Expres plurfoje parolis pri tiu alvoko. Reagis ankaŭ kelkaj radio-stacioj en Kroatio kaj Hispanio.

Samtage aperis nova du-paĝa reklamo de Esperanto en Le Monde kiun pagis sinjoro Miyoshi enhavante interalie grandan intervjuon kun la nepo de Zamenhof – Ludoviko Zaleski-Zamenhof.

Nin atingis multaj informoj pri Zamenhoftagaj festoj. Mi ĉi-tie mallonge prezentas du en kiuj mi mem ĉeestis: la maribora (Slovenio) kaj la zagreba (Kroatio). La maribora estis iom nekutima, ĉar ĝi okazis en granda vendeja centro Eŭropark publike por ĉiuj preterpasantaj interesitoj. Krome pro la 100-jariĝo de la fondiĝo de la societo reprezentanto de Asocio de amatoraj organizoj de Slovenio Franci Pivec transdonis apartan Agnoskon al la Societo. En Zagrebo la festo okazis en sidejo de juda minoritato kaj partoprenis tre multaj homoj, tiel ke pluraj ne trovis sidlokojn. Estis pluraj eroj de la programo, interalie kantis Anjo Amika el Budapeŝto kaj oni prezentis proponon estonte provi festi kune Zagrebaj kaj Budapeŝtaj esperantistoj.

Z.T.


PRI EŬROPAJ REFERENDUMOJ KAJ KONSTITUCIO

Post pli ol 60 jaroj da konstanta konstruado de Eŭropunio, fare de elstaraj politikistoj, kaj post 3 jaroj de laboro de la Konvencio por EU-Konstitucio kaj de daŭraj intertraktadoj, en 2005 finfine EU estis konkeranta sian preskaŭan konstitucion.
Sed Francio kaj Nederlando rifuzis ĝin per referendumo... t.e. tiuj du popoloj voĉdonis malfavore.
Malgraŭ tio ke pli ol 75% de la EU-membroŝtatoj ĝin aprobis per la parlamenta vojo - kiel ekzemple Italio, kie la nacia Konstitucio eksplicite - kaj prave - taskigas la parlamenton decidi kiam temas pri internaciaj traktatoj, Eŭropo malsukcesis akiri konstitucion.
Tiam en alia esperanta diskutlisto, eksplicite dediĉita al EU-konstitucio, la listanoj amase malfavoris la proponon de EU-konstitucio: venkis la radikala vidpunkto, t.e. de la dekstraj radikaluloj kune kun la maldekstraj radikaluloj... konscie aŭ nekonscie, kune aliancitaj - kvankam, verdire, plejparte maldekstraj.
Kiam venis la rifuzo de Francio kaj Nederlando la radikalaj listanoj ĝojis!

Por mi tiu estis vere amara momento... mi estas unue demokratulo, due maldekstrulo, tiam mi oponiis ke, temante pri konstitucioj oni devas tutunue konsideri
- ke konstitucio devas taŭgi kaj al dekstremaj kaj al maldekstremaj partioj
- ke konstitucio ne povas naskiĝi perfekta
- ke konstitucion oni devos plibonigi en la daŭro de la tuta vivo.

Rilate al referendumoj oni ja devas konsideri ke NE ĈIAM POPOLO RAJTAS DECIDI: ekzemple ĝi ne rajtas decidi pri la impostoj (ili ĉiam voĉdononus kontraŭ)... tre ofte la popolo voĉdonas per la ventro, kiel okazas ofte en Svislando, kie lastatempe la popolo malpermesis la minaretojn.
Demokratio larĝe uzanta referendumojn riskas popolismi!

Veras ankaŭ ke la naciajn konstituciojn finfine devas voĉdoni la popoloj.
Sed ne tiel estas por la federaj konstitucioj...ni konsideru tion, kio okazis en Usono, kiu akceptis unue federan konstitucion: kiam en 1777 la 13 unuaj usonaj ŝtatoj estigis la unuan konfederacian projekton de konstitucio, tuj ili konsciiĝis, ke ne eblis unuanimeco por ĝin aprobi. Tial la sekvantan jaron ili modifis la projekton precizigante ke por ĝia aprobo sufiĉis 9 ŝtatoj... KAJ TIEL NASKIĜIS LA FEDERA KONSTITUCIO DE USONO:
- per aprobo de nur 69% de la ŝtatoj, atinginte la kvoton 9: la konstitucio tuj ekvalidis por la 9 ŝtatoj! Poste laŭgrade aldoniĝis la aliaj usonaj ŝtatoj:
- per aprobo de la parlamentoj, kiuj ja reprezentis la popolon,.. NE PER REFERENDUMOJ!

Nu ni revenu al EU.
Tiu voĉdonita en 2005 ne estis vera EU-konstitucio. Ĝi estis "Traktato por estonta EU-Konstitucio", t.e. traktato prepara al estonta konstitucio.
Estis grava eraro prezenti ĝin kiel konstitucion... ĝi estis traktato strukturita iel simile al konstitucio, sed TUTE NE ESTIS KONSTITUCIO!

Post la fiasko la EU-politikistoj poste bone solvis la aferon per la Traktato de Lisbono, kiu fakte alprenis 95% de la enhavo de la tiel dirita ¨EU-konstitucio".
Sed, manke de la vorto konstitucio, la traktato malpli elvokis la valorojn de la Unio en la civitanoj... en la realo nenio ŝanĝis!

Rilate al mi, mi restis ege konfuzita vidante ke la maldekstraj radikaluloj - eĉ inter la esperantistoj - alianciĝis kun la dekstraj radikaluloj kontraŭ la projekto por konstrui pacan, demokratan Eŭropunion... por niaj posteuloj.
Nia destino de esperantistoj estas pionire agadi por ke en la estonto estu ne nur demokrata lingvo, tamen ankaŭ demokrata mondo... t.e. federa Eŭropunio,,, prepare al Unuiĝintaj Eŭropaj Nacioj, federe funkciantaj.

Nun venas du demandoj: ĉu EU havos  estontan konstitucion? Kiamaniere ĝi estus aprobota?
Al tiuj demandoj jam respondis UEF (Unio de Eŭropaj Federistoj) per jam preta aprobpropono pri duobla plimulto:
- la plimulto de la landaj parlamentoj:
- la plimulto  de la tuta EU-civitanaro pridemandita per ununura EU-referendumo, kies rezultoj estos kalkulitaj en ilia tuto, ne laŭ la landaj subsumoj.
Kompreneble necesos almenaŭ 10 jaroj por rekomenci la diskuton pri EU-Konstitucio. Post 10 aŭ 20 jaroj, intertempe  EU estos pli bone strukturita, ĉar ĝi kreskas tagon post tago, malrapide, sed ĝi kreskas per la metodo je unu paŝo malantaŭe, post du paŝoj antaŭen.

J-K Rinaldo el Padova

Supernaciaj organizoj en Eŭropo (vidu pli ĉe: http://en.wikipedia.org/wiki/Template:Supranational_European_Bodies)




Eŭropa Bulteno. 2010. № 12 (100) Oficiala organo de Eŭropa Esperanto-Unio.

Finredaktita: 2010-12-23
Redaktoro: Zlatko Tišljar
Kunlaborantoj: 
Aleks Kadar, Etsuo Miyoshi, Halina Komar, J-K Rinaldo el Padova, Seán Ó Riain, Vesna Obradović. 
Teknika redaktoro: Raymond Gerard
Leterojn kaj komentojn sendu al EEU:
Rete: ztisljar@gmail.com http://www.gazetejo.org


Ligiloj: