Bildvortaro
9-01 : vetermapo
9-02 : kolorkodo por la diversaj temperaturzonoj (indikitaj en la mapo en Celsiaj gradoj)
9-03 : izobaro (linio de egala atmosfera premo ĉe marnivelo)
9-04 : plibaro (izobaro super 1000 mbar)
9-05 : malplibaro (izobaro sub 1000 mbar)
9-06 : regiono de malalta aerpremo; regiono de ciklono (premomalalto)
9-07 : regiono de alta aerpremo; regiono de anticiklono (premalto)
9-08 : ventindiko
9-09 : meteologia stacio aŭ ŝipo; stacioregiono kun indiko de la nubeco (ĉi tie plena disko = tute kovrita ĉielo)
9-10 ²: sago indikanta ventodirekton
9-11 : flageto indikanta ventoforton, en nodoj (1 nodo = 1 marmejlo en horo = 1,852 km/h)
9-12 : nubtegiĝo (sennuba; serena, klara; nuba; tre nuba, tutkovrita)
9-13 : kalmo; senvento
9-14 : frontoj kaj aerfluoj
9-15 : okluzio (leviĝo de varma aero per malvarma fronto ĝin sekvanta)
9-16 : malvarmofronto
9-17 : varmofronto
9-18 : varma aerfluo
9-19 : malvarma aerfluo
9-20 : meteoj (meteologiaj fenomenoj)
9-21 : pluvregiono
9-22 : nebulo
9-23 : pluvo
9-24 : nebulpluvo
9-25 : neĝado
9-26 : grajlo, etgrajna hajlo
9-27 : hajlo
9-28 : pluvdraŝo; ŝaŭro*
9-29 : fulmotondro
9-30 : fora (sentondra) fulmado
9-31 : klimatmapo
9-32 -34 : izotermoj (linioj de lokoj kun sama temperaturo)
9-32 : nulizotermo (linio de meza jartemperaturo de 0 °C)
9-33 : vintra izotermo; izoĥimeno* (linio de sama vintra meztemperaturo; de 10°C en januaro en la norda hemisfero)
9-34 : somera izotermo (linio de sama averaĝa somera meztemperaturo; de 10 °C en julio en la suda hemisfero)
9-35 -39 : ventosistemoj
9-35 -36 : kalmaj zonoj
9-35 : ekvatora senventa zono
9-36 : subtropika senventa zono
9-37 : nord-orienta alizeo (pasato)
9-38 : sud-orienta alizeo (pasato), kontraŭalizeo
9-39 : somera musono
9-40 -44 : klimatoj de Tero
9-40 : ekvatora klimato; tropika pluvzono
9-41 : sekaj zonoj: dezerta kaj stepa zonoj
9-42 : mildaj pluvzonoj; boreala klimatzono
9-43 ,44 : polusaj klimatoj
9-43 : tundra klimato
9-44 : ĉiamfrosta klimato; eterna glacio
9-45 -49 : klimatzonoj (kolore simboligitaj)
9-45 : polusa klimatzono
9-46 : subpolusa klimatzono
9-47 : modera klimatzono
9-48 : subtropika klimatzono
9-49 : tropika klimatzono