Bildvortaro
8-01 -19 : nuboj kaj vetero
8-01 -04 : nuboj de homogenaj aeramasoj
8-01 : plata kumuluso (supreniĝanta vertikale subevoluinta belvetera nubo)
8-02 : amasiga kumuluso (pli rapide supreniĝanta, vertikale forte evoluanta nubo)
8-03 : stratokumuluso (malalta, dika tavolnubo el rulvolvaĵoj)
8-04 : stratuso (supreniĝanta nebulo, malalta homogena tavolnubo)
8-05 -12 : nuboj ĉe varmofrontoj
8-05 : varmofronto
8-06 : ciruso (alta ĝis tre alta, hela, maldensa diversforma nubo el glacikristaloj)
8-07 : cirostratuso (alta hela vualnubo el glacikristaloj ĝis 8-kilometra alto)
8-08 : altostratuso (mezalta stria nubo)
8-09 : pluvstria altostratuso (ĝis 6- kilometra alto)
8-10 : nimbostratuso (mezalta, densa, dika nubo produktanta pluvon aŭ neĝon ĝis 3-kilometra alto)
8-11 : fraktostratuso (rapidmovaj nub- eroj sub nimbostratuso)
8-12 : fraktokumuluso (nuberoj kiel antaŭa, sed kun rondaj ŝvelaĵoj)
8-13 -17 : nuboj ĉe malvarmofrontoj
8-13 : malvarmofronto
8-14 : cirokumuluso (hela, ŝafsimila nubo ĝis 7-kilometra alto); ŝafonuboj
8-15 : a tokumuluso (dika, ondaspekta, ĉieltego); nubotegaĵoj
8-16 : krenela kaj floketa altokumuluso (subspecoj de antaŭa)
8-17 : kumulunimbuso (vertikala, dikega, fulmotondra nubo ĝis 5-kilometra alto)
8-18 -19 : precipitaĵoj
8-18 : daŭra tutlanda pluvado aŭ neĝado
8-19 : subita, loka nedaŭra pluvo; ŝaŭro*
8-20 -28 : uragano
8-20 : cirusaj nubotavoloj
8-21 : nubomuro
8-22 : okulo de uragano
8-23 : malvarma aero
8-24 : varma aero
8-25 : drivo; moviĝo
8-26 : ŝturmoatakoj kaj pluvbendoj terproksime
8-27 : horizontala disvolviĝo; horizontala ekspansio (ĝis 300 horizontala km)
8-28 : vertikala ekspansio (ĝis 15 km)
8-29 -35 : tornado
8-29 : ambosnubo
8-30 : ventotrombo
8-31 : varma aero
8-32 : malvarma aero
8-33 : aerkirliĝo; vortico
8-34 : horizontala etendiĝo; horizontala ekspansio; horizontala dilatiĝo (ĝis 10 km)
8-35 : vertikala ekspansio (ĝis 15 km)