Bildvortaro
3-01 -35 : stelmapo de la norda ĉielsfero (norda hemisfero) (ĉielmapo)
3-01 -08 : divido de la ĉiela volbo
3-01 : norda poluso de la ĉielo (la norda ĉielpoluso) kun la Polusa Stelo
3-02 : ekliptiko (ŝajna dumjara vojo de la Suno)
3-03 : ĉiela ekvatoro
3-04 : Kankra tropiko
3-05 : limcirklo de la ĉirkaŭpolusaj steloj tanĝanta la horizonton
3-06 -07 : ekvinoksaj punktoj (tagnoktegaleco) (Sunpozicioj kun egala longo de tago kaj nokto)
3-06 : printempa ekvinokso (printempa punkto) (komenc- iĝo de la printempo)
3-07 : aŭtuna ekvinokso (aŭtuna punkto)
3-08 : somera solstico
3-09 -48 : konstelacioj (figuraj grupoj de steloj) kaj nomoj de steloj
3-09 : Aglo kun ĉefstelo Altairo
3-10 : Pegazo
3-11 : Baleno kun Pirao (varia stelo)
3-12 : Eridano kun Akernaro
3-13 : Oriono kun Rigelo (stelo de nula grando), Betelĝuzo (stelo de unua grando) kaj Belatrikso
3-14 : Granda Hundo kun Siriuso, la plej brila stelo (stelo de minus-dua grado havanta magnitudon-1,6)
3-15 : Malgranda Hundo kun Prociono
3-16 : Hidro
3-17 : Leono kun Reguluso
3-18 : Virgo kun Spiko
3-19 : Pesilo
3-20 : Serpento
3-21 : Herkulo
3-22 : Liro kun Vego (tre brila stelo havanta magnitudon 0,14)
3-23 : Cigno kun Denebo
3-24 : Andromedo
3-25 : Taŭro kun Aldebarano
3-26 : Plejadoj
3-27 : Koĉero kun Kapelo
3-28 : ĝemeloj kun Kastoro kaj Polukso
3-29 : Granda Ursino kun la duobla stelo Mizaro kaj Alkoro
3-30 : Bovisto kun Arkturo
3-31 : Norda Krono
3-32 : Drako
3-33 : Kasiopeo
3-34 : Malgranda Ursino kun la Polusa Stelo
3-35 : Lakta Vojo (nia galaksio)
3-36 -48 : stelmapo de la suda firmamento
3-36 : Kaprikorno
3-37 : Sagitario
3-38 : Skorpio kun Antareso
3-39 : Centaŭro kun Alfa Centaŭro (stelo tre brila pro sia proksimeco al ni)
3-40 : aŭstralia Triangulo
3-41 : Pavo
3-42 : Gruo
3-43 : Oktanto
3-44 : Suda Kruco
3-45 : Argoŝipo
3-46 : Kareno kun Kanopo (stelo de minus unua grado, kiu havas la ŝajnan magnitudon -0,86 kaj absolutan magnitudon -5)
3-47 : pentristo
3-48 : Reteto