Bildvortaro
167-01 -8 : nombroj kaj ciferoj
167-01 : romiaj ciferoj
167-02 : arabaj ciferoj
167-03 : abstrakta (senunita) kvarcifera nombro (8 en la loko de unuoj, 5 en la loko de dekoj, 6 en la loko de centoj, 9 en la loko de miloj)
167-04 : nombro kun unito; fizika grando, konsistanta el nombrovaloro kaj unito
167-05 : kardinala nombro
167-06 : vicmontra nombro (laŭ germana kutima skribo)
167-07 : pozitiva nombro, kun pozitiva signumo (aŭ sen antaŭsigno)
167-08 : negativa nombro, kun negativa signumo
167-09 -26 : aritmetiko
167-09 : ĝeneralaj nombrosimboloj (algebraj simboloj) (variabloj)
167-10 : miksa frakcio [3- natura entjero; 1/3- propra frakcio]
167-11 : paraj nombroj
167-12 : neparaj nombroj
167-13 : primoj
167-14 : kompleksa nombro [3- reela parto, reelo; 2i: imaginara parto; i: imaginara unuo kun i 2= -1]
167-15 : propra frakcio [2: dividato aŭ numeratoro; frakcistreko; 3: dividanto aŭ denominatoro]
167-16 : nepropra frakcio (ĉi tie: inverso de 15) [3: numeratoro; frakcistreko; 2: denominatoro]
167-17 : duobla frakcio
167-18 : ŝajna frakcio (reduktita ĝi donas entjeron)
167-19 : malsamnomaj frakcioj [3 kaj 7- malsamnomaj denominatoroj; 35- komuna denominatoro]
167-20 : finia decimala frakcio kun komo kaj decimalaj ciferoj [3- dekonoj, 5- centonoj, 7- milonoj]
167-21 : nefinia perioda decimala frakcio
167-22 : periodsigno (trabo)
167-23 -26 : bazaj kalkuloperacioj
167-23 : adicio (aldono) [3 kaj 2: sumeroj, termoj aŭ adiciatoj, +: plussigno; =: egalecosigno; 5: sumo]
167-24 : subtraho (depreno) [3- unua termo aŭ malpliigato; -: minus- signo, 2: subtrahato aŭ dua termo; 1: diferenco]
167-25 : multipliko (obligo) [3: multiplikato; 2: multiplikanto; 3 kaj 2: faktoroj; punkto aŭ x: multiplikaj signoj; 6: produto]
167-26 : divido (onigo) [6: dividato; : aŭ /: dividosigno; 2: divid- anto; 3: kvociento]