2009-12-02
La kostoj de luprenado de la belga federala ŝtato triobliĝis ekde
2004.
Nun, La luprezoj reprezentas 53% de la elspezoj por la tutaj elspezoj
de la Regio pri Publikaj Konstruaĵoj; en 2004, tio estis apenaŭ 31,4%.
La flandra socialisto Johan Vande Lanotte elpensis metodon por plenigi
la buĝetan deficiton: ĝi konsistis enspezi la profiton de vendado de
ŝtataj bienoj dum unu jaro, kaj poste, dum pluraj jaroj, elpezi
tiun sumon por lupreni plej ofte la samajn lokojn.
La lupago por la Financa Turo atingis kvar milionojn da eŭroj. La
Publika Federale Servo pri Sociala Asekureco devis translokiĝi tie je
la unua de Julio 2008-a, sed necesis atendi dek pliajn monatojn. La
Administacio pri Sociala Asekureco devis pagi du luprenadojn samtempe.
Tio kaŭzis deficiton de pluraj milionoj da eŭroj.
En sia lasta raporto, la Revizora Kortumo postulis klarigojn pri tiuj
kreskantaj luspezoj. Ĝi ankaŭ postulis longdaŭran analizadon de la
kostoj de tiu stranga metodo. Ŝajnas ke la registaro neniam faris tiun
kalkuladon.
Pli kredeble, iu bone komprenis kiel profiti el la
metodo, kaj scipovis fermi multajn okulojn.